2009/01/27

Ĝanko de Satya Mohan Joshi okazis




Okazis speciala "naskiĝtago" de veterana verkisto kaj sciiulo pri kulturo Satya Mohan Joshi. Tiu naskiĝtago okazis kiam li fariĝas 88jara, 8monata, 8taga kaj 8hora. Tiun riton oni nomas kiel "Ĝanko". Ne ĉiuj maljunuloj havas tian sanĉon, nur religiemaj kaj piaj homoj, onidire. Ĝanko estas tipa kulturo de nevaroj, honorigi maljunulojn kaj ekadori ilin. Oni diras ke post tiu rito, homoj adoras lin/ilin kiel gedioj.

En tiu rito, la edzino devas akompani. Kiam la naskiĝtago de edzo okazas, la edzino ankaŭ celebras la naskiĝtagon, ne gravas kiom da jarojn ŝi havas. Ili fariĝas unu persono, laŭ la kulturo de la nevaroj. Kaj, kiam tio okazas al virino, la edzo samstile akompanas ŝin.

La viro kaj virino sidas apude kaj la pastro rite re-geedzigas ilin. Kaj li sidigas ilin en apartaj du ĉaretoj. La genepoj tiras la ĉareton al proksima templo kiam gefiloj kaj aliaj parencoj akcompanas la proceson . Sed ĉi-foje, ili ne volis faris ĝin tiom pompe. Ili simple finis la aferon en la ĝardeno. Ĉiuj vizitantoj estis regalitaj per bongusta tagmanĝo.

Estis tiom grava afero por ili ke liaj tri filoj, kiuj etis en fremdaj landoj, revenis hejmen por celebri ĝin.

Joshi estas konata persono en Nepalo. Li jam verkis pli ol 20 libroj, kaj en la Nepalia lingvo kiaj en la nevara. Li interesiĝas pri arto, kulturo, arĥitekturo kaj literaturo.

Mi vizitis lin por gratuli kaj mi estas feliĉa ke mi estis en tiu grava afero.

Reveninte mi pensis ke ni devas internaiciigi tiun ĉi tradicion per Esepranto. Ni povas inviti maljunulojn-esperanstistojn kiuj volas celebri iliajn 88jaraĝo en Nepalo.

4 comments:

Ursula said...

Mi jam volas anonci mian aligxon por gxui tian ceremoion, kvankam ankorau estas iom da tempo gxis mi farigxas 88 jaraj :)
En mia lando mi ne havos la sxancon por tion sperti.
Ursula

Razeno said...

:)

Anonymous said...

Gxi estas komforta ideo. Tiam mi elbe parolas Esperanton, ankoraux mi havas tempon trejni.

Anonymous said...

is he in your relation? i do not understand which language you have written but i have met Mr. satya MOhan JOhshi , a true gentle man and i have had lunch with him once. nice to see about his Janko