2009/01/27

Ĝanko de Satya Mohan Joshi okazis




Okazis speciala "naskiĝtago" de veterana verkisto kaj sciiulo pri kulturo Satya Mohan Joshi. Tiu naskiĝtago okazis kiam li fariĝas 88jara, 8monata, 8taga kaj 8hora. Tiun riton oni nomas kiel "Ĝanko". Ne ĉiuj maljunuloj havas tian sanĉon, nur religiemaj kaj piaj homoj, onidire. Ĝanko estas tipa kulturo de nevaroj, honorigi maljunulojn kaj ekadori ilin. Oni diras ke post tiu rito, homoj adoras lin/ilin kiel gedioj.

En tiu rito, la edzino devas akompani. Kiam la naskiĝtago de edzo okazas, la edzino ankaŭ celebras la naskiĝtagon, ne gravas kiom da jarojn ŝi havas. Ili fariĝas unu persono, laŭ la kulturo de la nevaroj. Kaj, kiam tio okazas al virino, la edzo samstile akompanas ŝin.

La viro kaj virino sidas apude kaj la pastro rite re-geedzigas ilin. Kaj li sidigas ilin en apartaj du ĉaretoj. La genepoj tiras la ĉareton al proksima templo kiam gefiloj kaj aliaj parencoj akcompanas la proceson . Sed ĉi-foje, ili ne volis faris ĝin tiom pompe. Ili simple finis la aferon en la ĝardeno. Ĉiuj vizitantoj estis regalitaj per bongusta tagmanĝo.

Estis tiom grava afero por ili ke liaj tri filoj, kiuj etis en fremdaj landoj, revenis hejmen por celebri ĝin.

Joshi estas konata persono en Nepalo. Li jam verkis pli ol 20 libroj, kaj en la Nepalia lingvo kiaj en la nevara. Li interesiĝas pri arto, kulturo, arĥitekturo kaj literaturo.

Mi vizitis lin por gratuli kaj mi estas feliĉa ke mi estis en tiu grava afero.

Reveninte mi pensis ke ni devas internaiciigi tiun ĉi tradicion per Esepranto. Ni povas inviti maljunulojn-esperanstistojn kiuj volas celebri iliajn 88jaraĝo en Nepalo.

2009/01/21

Venis Salo de Korea maro



Matene telefonis al mi S-ro Shree Prasad Shrestha, la malnova esperantisto. Li informis al i ke venis esperanstistino el Koreio. Sxi trovis telefonnumeron de s-ro Shree pere de S-ro Kim Jong Gxin, la Diablo. Tre interese.

Fakte sxi jam estas en Nepalo dum unu sejamno. Sxi venis tien cxi por partopreni en iu seminario en Pokhara. Sxi estas instruisto pri speciala metodo helpi al malsanuloj.

Ni arangxis tiel tempon ke ni renkontu sxin cxe Villa Everest, kie sxi logxis kun sxiaj grupanoj. Mi telefonis al Bharat, Poshraj kaj kelkaj aliaj.

Mi iris tien kun Sri Pokhrel kaj ili jam antendis ni. Sxia nomo estis "Salo" kaj en sxia familio cxiuj parolas Esperanton. Ni havis mallongan babiladon kutiman. Estas sxia unua vizito al Nepalo kaj nun sxi planas reviziti tien cxi dum venonta jaro.

Mi demandis cxu sxi partoprenis en la UK en Seulo. Sxi diris jes. Sed mi ne povis memori cxu mi bone renkontis sxin aux ne. Kaj, iu nepalano vojagxis iam en Koreio kaj sxi gastigis lin.

Sxi sciis pri IHR kaj bedauxras ke sxi ne povos partopreni en gxi. Sxi planvas fari tion venonta foje. kaj mi invitis sxi gastigxi cxe mia hejmo.

Sxi intertempe donacis 5000 rupioj por la asocio. Mi dankas sxi por tio.

Sxia gvidanto KB Sxhahi anakaux estis interesa pri Esperanto. S-ino Salo pagis monon por acxeti libron kaj vortaron de Esperanto por li. Bharat klarigis ke la vortaro aperos nur post unu semajno. Li ricevis du lerno-librojn de nia asocio.

Estis mallonga tamen tre interesa renkontigxo.

2009/01/20

Venos mondbiciklantoj el Francio

Baldaux venos du mondbiciklantoj al Nepaloel el Francio. Ili estas geamikoj Alice kaj Cedric, kiuj  eliris kusx-biciklante jam de aprilo 2008. Alice estas instruistino kaj Cedric zorgas pri naturo. Ili povas prelegi pri diversaj temoj.

Fakte ili havis planon atingi al Nepalo antaux du semajnoj sed pro manano, ilia programmo malfruigxis. Ili baldaux itingos al Pokhara (kie ankaux trovigxas kelkaj geesperanstistoj). Mi esperas ke unu el ili akceptos ilin kiel gastoj.

Poste, laux ilia plano, venos al Katmando kaj, plej versxajne mi gastogos ilin cxe mi. Mi estos tre felicxa akcpeti ilin dum kelkaj tagoj. Ecx jam venis malgranda paketo por ili kiu kusxas sur mia breto.

Vi povas ecx skribi al ili rekte cxe portraitdeplanete <portraitdeplanete@gmail.com>


--
************************************************************************************
www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com
~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL

2009/01/12

Eskurso al Chovar

Okazis ekskruso vendrede kaj sabate(2009-01-09 -- 2009-01-10) al Chovar, la legenda kaj geologia loko, de kie akvo drenis antaŭ miloj da jaroj kaj do kresis civilizacio de Katmando-Valo ekkresis.

Estas ĉirkaŭ 16 kilometroj sude de la urbo centro, ĉe la limode la valo. Ni estis ĉirkaŭ 15 homoj el Nepala Esperanto-Asocio kaj ankaŭ aliĝis kelkaj homoj el alia orgnaizaĵo.

Nia buso malfruiĝis por 30 minutoj kaj ni atingis al la bushatejo de Chovar je la 4.30 posttagmeze. Unue ni iris al la centro kie okazis enkonduko kaj ankaŭ etaj prelegoj. Oni iomete provis uzi Esperanton, kaj poste ĉio okazis en Nepali lingvo La prezidanto de la centro Sujindra Maharjan diris ke la centro ĵus aranĝis la monteton kun la groto kaj ili havas planon konstrui statuon de Manĝusri ĉe la rivero de Bagmati. Koincidente, la modelo de la statuo estis farita de Kamalesh Maharjan, iama lernanto de Esperanto. Sudarshan Pradhan, la aranĝanto de la programo por ni diris ke estas la unua fojo ili aranĝas tiu programon kaj volas dissendi informon pri ilia gastamo.

Fakte tiu ĉi progarmo estis aranĝita kiel provo por la Internacia Himalaja Renkontiĝo. Ni planas venigi la gastojn ankaŭ al tiu loko por ke ili ĝuu vilaĝan estoson post premenado.

Iomete pri la legendo. la loko havas rilaton al la legendo pri geneso de la valo de Katmando. Laŭ ĝi, antaŭ multaj miljaroj, estis granda lago kun pura akvo sur la loko kie kuŝas la valo de Katmando hodiaŭ. Venis tri Budhoj al tiu ĉi lago kaj diris ke tiu ĉi loko estas sankta. Unu el ili semis lotuson sur kio aperis dia lumo. Poste ĝi fariĝis stupao de Suajambhu. Poste, venis sanktulo Manĝuŝri el Ĉinio al la lago. Budhanoj adoras lin kiel dio de eduko kaj tetelekto. Li tranĉis la monteton per lia magia glavo "Chandrahas" ĉe Chovar kaj drenis la akvon ekstere. Do, la valo estis preta kun tre fekunda tero kaj homoj ekvivas en ĝi kaj terkultris. Jen la civilizacio de la valo komencis : Dank' al la fekunda lando kaj laboremo de la indiĝenoj, nun staras la plej bela urbo de la lando. Ni estis je la ĝusta loko kie nun staras deklivo de monto, homoj kredas ke tie Manĝuŝri trancis la monton.

Inter ni estis Bharat, Poshraj, Nabin, Subhas, Parasar, Shri, Mahendra, Rudra, Razen, Indu, Paru, Binita, Sita kaj aliaj. Venis Baburam poste.

La rivero Bagmati estas la identio de Chovar, sed ni devas diri ke la rivero jam 10 oble malpuriiĝis en antaŭaj kelkdekjaroj. Ĝi estas la plej grava kaj pia rivero por ano de la valo - homoj memoras ĝin dum ĉiuj sociaj ritoj - de naskiĝo ĝis morto. Sed, tre bedaŭrinde, nun venas en ĝi akvo el necesejoj de miloj da domoj, ne purigite, kaj do, la akvo de al rivero estas tute nigra kaj homoj ne povas imagi kiaj bestoj troviĝas en ĝi.

Apud la rivero startas tri-tegmenta pagodo de Ĝala Binajak, la templo de elefant-kapa Hindua dio Ganesh. Ĝi havas tre interesan formon: Oni adoras al la granda kalko-ŝtono kiel dio Ganesh en ĝi. Interesaj ligno-cizaĵoj pri erotika arto troviĝas sub la kolumnoj por subteni la tegmentoj. Oni povas imagi ke homoj adoradas ĝin de kiam ili ne bone scipovis skulptado kaj preĝis al naturo.

Sedj anstataŭ konservi la natuan kaj kulturan signifon, la registaro starigis cemento-fabrikejo tie antaŭ tridek jaroj. Ĝi forte prenis teron de la vilaĝo kaj senkompate ekspluatis ĝin dum multaj jaroj. La fabrikejo turnis la montenton de Chovar al kavoj kaj valoj ĉar de tie la fabrikejo prenis ŝtonojn. Kaj, ĝi estis granda minaco por la etoso de diu loko. Ĝi ĵetis tiom multe da fumo kaj ankaŭ pulvon ke homoj eĉ ne povis kultri iliajn bienojn. Dank' al la protesto de lokanoj, la registaro devis fermi ĝin.

Ni ekpromenis al Karja Binajak de Khokna vilaĝo, trans la rivero. Survoje estis loko de kie ni povis ĝui la panoramon de la Himalajo. Estis ja longa piedirado, sed ni multe ĝuis la etoson - ni miris ke en ĉiuj anguloj de tiu loko troviĝis novaj konstruaĵoj. La fekunda valo kreskas tro multe da domoj, pli multe ol ĝi povas toleri. Ju pli multe da homoj migras en katmando, des pli multe da problemojn en ĝi ili lasas. Jam oni elspezis milojn da dolaroj je nomo de purigado de la rivero, jam pli ol 20 grandaj raportoj estis eldonitaj por purigi ĝin. Sed la rivero pli kaj pli malpuriĝas.

Jam noktiĝis kiam ni revenis. Mi helpis al Paru, portante ŝian infanon, dum nia reveno. La infano ja estis agrabla. Ni eniris el la vilaĝo proksima je ĉirkaŭ la 6.30a. Iu virino estis preta en tradicia nevara vestaĵo kun ruĝa "tikao" por meti sur niaj fruntoj. Ŝi ankaŭ donis al ni marko de jogurto sur niaj tempioj. Alia viro apude donis al ni florajn girlandojn. Malantŭe estis junuloj ludante tradician drumaron "dhimeo"n.

Estis malgranda tipa vilaĝo de la nevaroj, kiu nomiĝas Kuena-de. La nomon ili trois el la templo de Ganesh (nevare, ĝi nomiĝas Kuena-gane-djo), kiu staras apud la rivero. Estis multaj tardiciaj domoj, konstruitaj per nebakitaj brikoj kun tegmentoj de tegoloj. Sed jam eniris kelkajn modernaj domoj, kiuj por ni estis nur okulfrapaj. Nin ili gvidis al malferma placo proksime. Ili faris fajron kaj ni staris ĉirkaŭe. Iu virino venis por doni al ni boligitan ovon, kiel bonaŭgura donaco kaj alia sekvis por doni al ni loke faritan alkoholaĵon "ajla" en terakota ujo. Ankaŭ venis aliaj spicaj manĝaĵoj. Ni sentis sin honorigita kiel gravaj gastoj. Virinoj prenis nur teon. Sekvis babilado pri diversaj temoj. Babilado pli faciliĝas kiam ni ĉiuj drinkas.

Venis propono de Bharat ke ni, Nepala Esperanto-Asocio iel kontribuu al konstruado de la statuo de Manĝuŝri, post la renkontiĝo. Estas bona ideo, nur restas la problemo, kiel Indu diris, ĉu Bharat estis ebria aŭ li serioze pensis pri tio.

Je la 9a, ni iris al proksima domo de Pradip Majarjan, kie nia vespermanĝo estis preta. Ni sidis sur la tradicia pajlo-tapiŝo en vico kaj venis pladoj de tradiciaj nevaraj manĝaĵoj por ni. Estis nepre bongusta - estis tre spica por mi, eĉ kokidaĵo estis spica. Sed ni vere ĝuis manĝadon kaj mirindan gastigamon. La manĝo-servantoj venis al niaj pladoj kaj ni devas kvazaŭ lukti por ke li aŭ ŝi ne donu pli al niaj pladoj. Estas tia kutimo ke vi ricevos ion denove se vi forgeos diri "ne". Jes, ankaŭ mi multe manĝis.

Manĝinte ni iris al la fajro denove. Sed kelkaj, kunekun la virinoj algluiĝis al la televido. Malsupre ni multe kantis kaj dancis apud fajro. Ni petadis al la zorganto doni al ni lignon kaj samtempe, ni ŝtelis kanojn de najbara vilaĝano. La kantado kaj dancado daŭris ĝis la 11a. Kaj ni devis iri al la litoj por ke ni ne ĝenu al najbaroj kun nia kokofonoj.

Kelkaj modernaj domoj en la vilaĝo estis aranĝitaj kiel niaj gastejoj. Mi, Shri, Rudra kaj alia knabo estis en unu ĉambro. Estis sufiĉe moderna domo agrabla lito kaj facila necesejo. Mi rekte dormis ĉar jam estis malfrua kaj ni ĉiuj estis lacaj post du-hora promenado.

Sabate mi frue vekiĝis sed ne volis lasi la liton. Post la 7.00a, mi devis. La domo-posendanto Bishwa Lal Maharjan venis por triki teon kune. Li estas tre interesa persono. Li donis al ni lian opinion pri la senkontrolita urbiĝo de la valo, kreskanta prezo de grundo, strukturo de la vilaĝo kaj ankaŭ pri la nova politika sistemo. Li diris ke li kaj multaj aliaj homoj multe protestis en 1990 por forigi la Panchajati sistemon. Venis demokartio sed homoj ekmalesperis ĉar eĉ post la politika sanĝo, la vivstilo de indiĝenoj ne povis sanĝiĝi sed enmigrintoj regis ruze.

Ni iris en la sama domo por matenmaĝi. Dume, iu viro, kiu venis hieraŭ nokte, daŭre prelegis. Estis ne tolerebla por mi. Mi jam aŭdis lin tro multe ankaŭ hieraŭ nokte. Do, mi iomete mokis lin kaj montris al li ke ni ne estas feliĉa kun liaj prelegoj.

Manĝinte, ni piediris al la templo de Adinath aŭ Chova-djo, kiu situas sur la pinto de la monteto. La monteto estas nun aranĝita kiel vojo por monto-biciklo-konkurso. Estas bela antikva pagodo de la budhisma dio "Avalokiteshwa". La templo estis dekoriita per kuirujoj. Homoj kredas ke viaj forpasintoj ricevos ilin se vi donacas ĝin al la templo. La idolon kaj Budhanoj kaj Hinduanoj adoras. Multaj pilgrimoj vizitas al la tepmlo en novembro. Dum kvar tagoj, homoj fastas apud la templo kiam ili eĉ ne trinkas akvon.

Mi ĝojis ke jam venis Jacob kaj lia familio por partopreni en la ekskurso. Bedaŭrinde ili ne povis veni vendrede. Lia familio gajaj infanoj ĉiam donas feliĉon al niaj Esperanto-ekskursoj.

Ni estis invititaj al resturacio/loĝejo de iu franco por teo. Estis bela kun verda razeno kaj belaj modernaj skupltaĵoj, kontraŭ la tradiciaj nevaraj arkitecturoj esteraj. Post iom da ripozo, ni vizitis al tibeteca monaĥejo apuda.

Kaj ni reiris al Chovar por vidi a groton aŭ kavernon Mangxusxri Gupha, loke nomata kiel "Chakhunti Bakhunti". Ni ĝojis ke fakte ili tre bone aranĝis la ĝardenon kun novaj plantoj kaj ŝtonaj ŝtuparoj. La ŝtuparoj iras al la enireoj de la kaverno. Estas ĉirkaŭ 3250 m longa sed mallarĝa kaverno kun kelkaj enirejoj, farita nature per akvo en poraj specoj de rokoj. La ĉefa enirejo situas ĉe la roka deklivo al la rivero. Ni atingis al la pordo se ne estis ŝlosilo al la pordo. La loka grupo nun konstruis pordon sur ĉiuj enirejoj por ke ne iru homoj ene sen helpanto kaj trafu akcidenton. Ni poste spertis alian enirejon kies ŝlosilo troviĝis. Ni nur eniris iomete por tuŝi la pulvon kaj por fotiĝi. Multaj el ni ne volis iri kaj ni ankaŭ ne havis tempon por ĝui tion. Ni haste promenis ĉirkaŭ la templo de Ĝala Binajak ĉar estis tempo por tagmanĝi. Sed ni devis iom atendi ĉar edzino de Jacob kun infanoj esti ie promenante. Intertempe, mi trovis ke Philip estis tie kiu venis biciklinte kaj la virina grupo de Indu forlasis nin, ĉar ili havis alian programonon.

Finfine estis tempo por manĝi. Ni iris al la sama domo. Ni iris sur la teraco kaj sidis sur grandaj pajlo-tapiŝo, farante cirklon laŭ la muroj. Venis varma manĝaĵo en pladoj. La manĝaĵoj estis denove same bongusta. Post manĝo ni diskutis pri signifo de la legendo pri la geneso de Katmando Valo kaj ĝia scienca klarigo.

Antaŭ ol nia eliro, mi dankis al Maheshowri Maharjan, kiu kuiris manĝaĵon por ni. Ŝi ankaŭ estas feliĉa ke ni ĝoje manĝis.

Post manĝo, ni havis programon viziti al Taŭdaha lago kie estas multaj birdoj. Birdoj eĉ el Siberio venas tie dum vintro por ĝui la sunan varmecon. Mi ne povis partopreni en tiu ero ĉar mi mem etis invitita al iu loko kaj do mi revenis hejmen kun Nabin,

PS: Trovigxas informon pri la loko Chovar cxe www.jalbinayak.com.np. Bv skribi al jalabinayak@yahoo.com por akiri pli da informo pri la loko (angle aux per loka lingvo!)

2009/01/11

Ekskurso al Chovar















Saluton. Mia blogo pri la ekskurso sekvos. Gxuu la fotojn.

2009/01/04

Maoistaj okuloj sur ricxa templo Pashuatinath


La registaro de Maoistoj nun atakas la plej riĉan templon de la Hinduanoj, la Templo de Pashupatinath, sendante ĝian "aktivistojn" al la templo kiel la ĉefaj pastroj, kontraŭleĝe. Kompreneble, la Maoistoj ne kredas iun ajn religion, sed ili montras intereson ĉar ĝi havas monon.

De pli ol 400 jaroj, la templo havas tradicion inviti pastrojn el Bharato por iĝi ĉefaj pastroj kaj la reĝo dungas ilin por fari ĉiujn religiajn ritojn. Por servi ilin, ni havas centoj da vic-pastroj, kies familioj vivis ĉirkaŭ la templo. La tradicio mem estas bona sed poste la reĝoj pli kaj pli avidiĝis kaj do politiko (por mono) eniris la templon. Antaŭ dekoj da jaroj, la reĝo tiama fondis "fonduson" por premi la regon kaj monon de la templo kaj la reĝo ĉiam volis fari ion ajn kaprican kaj en kaj ĉirkaŭ la tempo por malfortigi la tradician sistemon por ke li facile eniru en la trezoro. Antaŭ ses jaroj, la reĝo decidis ke la pli ol cent domoj konstruitaj ĉirkaŭ la templo, apartenintaj al la vic-patroj kaj aliaj servistoj de la templo de centoj da jaroj, estu malkonstruitaj por fari grandan spacon. La registaro perforte faris ĝin (kaj sekvis granda inundo en la proksoma rivero, kaj la homoj pensis ke tio estas la rezulto de la malreligia ago de la reĝo).

Nun, antaŭ kelkaj tagoj la ĉefministro Pushpa Kamal Dahal "Prachanda" sendis iujn personojn, subite, preterpasnate ĉiujn leĝojn kiel la ĉefaj pastroj, kaj ordenis al tiu "fonduso" ke ĝi maldungu la antaŭan pastron kaj transdonu la laboron al la novaj pastroj. Estas kompreninda ke en nuna situacio ni ne akceptu pastrojn de Bharato sed tio ne signifas ke la ĉefministro rekte sendu iun ajn (eble lian parancon, ĉar li ankaŭ apartenas al alta kasto) al la templo por regi. Tio estis tro. Nature la vic-patroj protestis, ŝlosis la pordojn de la templo kaj kaj ankaŭ iris al la tribunato. Tuj, la Plej Alta Trubunalo ordenis ke la fonduso ne dungu iun ajn kiel ĉefaj patroj kontrŭ la leĝo. Sed la fonduso romplis seruron kaj helpis la kontraŭleĝan pastron "preĝi". La protestos de vic-pastroj kaj ankaŭ de Hinduaj preĝantoj daŭras.

Mi admiras la intereson de la Maoistoj je religiaj aferoj. Ili volas provi ke ili ankaŭ estas kredemaj. Sed vidu, kie ili movis iliajn paŝojn. Ili ne pensis pri miloj da temploj kie mankas mono eĉ por oferti florojn al la idoloj kaj ili rekte iris al la templo kie abundas trezoro, kiu akceptas ĉirkaŭ mil dolaroj ĉiu tage kiel donaco kaj kie la pastroj ne devas montri la kolekton. Do, estas tiel klara kiel la tago, ke ili volas manipuli la monon.

=
Iomete pri Esperanto. Mi iris la la Espernato-oficejo por partopreni en la semajna kunveno hieraŭ, sabate. Mi vidis nur la ĝeneralan sekretarion, instruanta la unuan lecionon de Espernato al du novaj prenkreskuloj. Post 15 minutoj venis Narendra. Ni iomete babilis kaj iris por trinki teon. Survoje mi renkontis Nabin Lal. Estis senutila reiri al la oficejo kaj atendi gravulojn kiuj ne havas tempon por veni al la asocio kaj babili en la asocio. Mi povas kompreni ke nun la allogo de la asocio ja finis por tiu ĉi jaro ĉar ĝi jam decidis por kiu ni petu helpon por aliĝi al la venonta UK. Do, aliaj eble aranĝas siajn proprajn metodojn por trovi almozon.

Interetempe mi hazarde ricevis interesan leteron de unu el miaj amikoj. Li fakte skribis ĝin al nia kara amiko Atilio sed ĝi venis al mi ĉar mi modreigas la ret-grupon "nepalesperanto". Li plendis en la leero ke la asocio ĉi jare elektis kun helpi por partopreni el la UK, kio, laŭ li estas malbona ideo. Li diris ke la asocio ne informis al li pri tio. Estis kruda mensogo. Mi mem dissendis la informon pri la decido kaj invitis al ĉiuj per "nepalesperanto" por peti. Se li ne ricevis tiun leteron, kiel li ricevis la leteron de Atilio al la grupo kaj kiel li povis resondi al ĝi per la grupo? Li denove diris ke li sestas "sola" espernatisto. Li mem estis estrarano dum du jaroj kaj li apenaŭ aperis eĉ dum estraraj kunvenoj kaj nun, post ĉio, li plendis al eksterlandano ke li estas "sola". Imagu kia estas nia "movado", se vi volas nomi ĝin movado.

Krome, mi finfine eldonis la unuan numeron de la reta revuo "Azionia" pre blogo. Ĝin vi povas trovi ĉe http://azionia.blogspot.com. Mi antaŭe pensis aĉeti altnivelan lokon por ĝia propra retpaĝo. Sed, mi pensas ke ne utilas. Post mia longa kaj daŭra peto, mi ricevis nur du artikolojn el amasego de esperanstitoj el Azio. Tio mem signifas ke ne troviĝas eĉ simplaj verkantoj en Esperanto (te. por Aziano), malgraŭ la kreskanta esperanstistaro en la plej grnada kontinento. La vizaĝo de Esperanto, laŭ la revuo "Esperanto en Azio" ne devas esti ĉiam vera. Tiuj kiuj raportas pri centoj da kursoj kaj lernantoj eble ne havis tempon por dissendi informon pri la reta revuo al iliaj kursanoj kaj do mi ne sukcesis kolekti artikolojn. Mi devas penis ĉu mi daŭrigu la retan revuon axu simple murdu ĝin. Danke, Hori, Tahira kaj kelkaj aliaj sendis al mi komentojn pri la revuo.