2008/12/20

NEspA skribos al KAEM pri la vortar

Mi estis kun geesperantistoj dum tuta tago hodiaux. Je la tagmezo mi atingis al Thamelo. Estis Poshraj, Philip kaj Sri. Poste venis Narendra, Bharat, Indu, Ajit kaj aliaj du lernontoj. Je la fino venis Parashar.

Philip volis ke unue ni decidu pri la vortaro. Bharat regais kiel cxiam...

Post longa kverelo, ni decidis ke Sree zorgu pri la presado. Li tuj kalkulos kaj diros al NEspA kiom gxi vere kostos kaj "NEspA" petos monon al KAEM. Ni diris ke ni eldonos gxin je la fino de februaro. Bonge. Cxio estas bona se finas bone.

Pri partopreno al UK. Venis mono de Indu kaj Poshraj (por depeni al NEspA) kaj gxin NEspA akcpetis kiel lauxregula. Do, la partoprenanto-petantoj estas Himlal, Indu kaj Poshraj. Nepalo ricevos helpon je aligxo kaj logxado por unu persono kaj tiu helpo estos dividita inter la tri personoj kaj alian monon ili mem arangxos. Estas bone ke cxi foje ankaux partoprenos tri personoj el Nepalo.

Pri renkontigxo. Venis la sinjoro kiu zorgas pri turismo de Ghalegaon, la celo-vilagxo de venonta renkontigxo. Li klarigis pri liaj servoj kaj tio kontentigis nin. Ni poste iris al Hotel Tradition (http://www.hoteltradition.com/), kie ni gastigos la partoprenantoj de IHR. Estis alta sen lifto, sed mi kredis ke estis bona elekto. Mi revenis hejme je la 5a vespere.

No comments: