2008/11/30

Malpaco en Katmando

Dum pli ol unu semajno, Katmando restis malpaca.

Unu flanke, la studentoj (fakte studentaj filioj de politikaj partioj) demonstraciis en stratoj de Katmando, postulande malaltigo de veturkotizo.

Aliflanke, la laboristoj (aux denove, laboristaj filioj de Maoistoj) fermis pli ol 50hotelojn en Nagarkot, postulande altigo de ilia salajro. Miloj da turistoj en tiu cxi sezono devis suferi pro tio.

Kvankam Maoistoj estras la registaron, akvivistoj de la partioj dauxre kreas timgon kaj hxaoson en la urbo. La cxefministro finfine konfesis ke li ne povis fari bonon al la lando. Li ecx diri fari sxangxon en la registara sistemo estas pli malfacila ol Popola Milito.

Trie, du knaboj estis murditaj post forkaptado. La du knaboj malaperis dum du semajnoj kaj finfine, la policanoj trovis iliajn kadavrojn en iu malproksima gxangalo. La lokanoj demonstraciis, postulande konkretan legxan proceson kaj punon al la kriminaloj. Infansxtelado estas perskaux regula fenomeno en Katmando. Acxuloj sukcesis forkapti ecx filinon de eksministro kaj prenis grendegan sumon de mono. La eksministro pagis al kriminaloj cxar ili scias ke polico ne estos helpo al li. Do, nin savas nur dio, cxar registaro ne ekzistas en vero.
=

Estis kunveno hieraux en Thamel. Ni gxenrale cxiuj sambate kunvenas por (teorie) diskuti pri kaj en Esperanto cxe nia oficejo.

Estis Narenda kaj Philip kiam mi eniris. Poste venis Shri, Bharat, Indu kaj Mukunda.

Oni cxefe diskutis pri kotizo de IHR.

Narendra havis printan paperon pri la enkonduko kaj gramatiko de Esperanto, kiun mi skribis por la vortaro. Li montris al mi tajperarojn. Shri volis ricevi kopion de gxi.

4 comments:

Jacob said...

Kara Razen,

Vi skribis "Ni ne povis labori sur la restantajn tri pagxoj cxar Poshraj kaj Jacob ne povis veni. "

Tio NE estas vera.

Estas gxuste ke mi ne povis veni, sed estas malgxuste ke tio devus malhelpi vian laboron pri la vortaro: Mi ne parolas la nepalan kaj precipe al tiuj tre malfacilaj vortoj mi ne povas helpi.

La interkonsento estis ke dum tiu sabato VI kunsidu kaj pridiskutu la vortojn kun Poshraj, Narendra, Phillip, sed SEN mi.

Kaj mi jxus parolis kun Poshraj telefone kaj li diris ke tralegis, korektis kaj donis siajn 3 pagxojn al Narendra, do ankaux tio ne devus malhelpi vin progresi.

Do, mi petas ke vi aux skribas veran kredeblan kialon por ecx unu pli malfruigo de la vortaro, aux almenaux ne kulpigas min aux Poshraj.

Espereble vi havos tempon renkonti dum la semajno (kun aux sen Poshraj!) kaj diskuti la 3 pagxojn (kiujn mi donis al vi cxiuj antaux pli ol 2 monatoj), cxar por la venontsabata kunveno ni ja havas tre multajn aliajn aferojn por diskuti kaj aprobi, nome:

1. vorto-ordo, kaj aldono de vortojn kiun la tajpisto forgestis tajpi
2. definoj de Nepali vorto-klaso
3. Mallonga enkonduko de Esperanto (preta, devas tajpi)
4. 16 regulojn de Esperanto (preta, sed mankas kelkaj Nepali vortoj
por Esperanto-gramatiko)
5. Antaux parolo
6. Kies nomo kie aperu

(laux via mesagxo de la 25a de novembro).
Gxis revido sabate!

Kore
Jacob

Jacob said...

Saluton denove Razen, kaj dankon pro via respondo kaj klarigo!

Jes, estas tre bedauxrinde ke sxajne cxiam estas problemoj renkonti cxiuj samtempe.

Tamen, ni provu fari kiel eble plej multe, kaj tiel ni devas ja esti kontentaj kaj fari decidojn, ecx se ni ne estas plen-nombraj. Ekzemple, se vi diskutus la vortojn ecx sen Poshraj, ni progresus. Li havus poste la okazon protesti se vi farus decidojn kiujn li fortre kontrauxus.

Sed se vi ja ne diskutos, ni ne progresos. Espereble vi havos tempon renkonti kun mi dum la semajno por fari finan proponon pri la lastaj vortoj - tiel vi havus ion por diskuti kun Poshraj venonfoje kiam li cxeestas.

Kore Jacob

Anonymous said...

Estas gaje legi pri vivo de via loka societo. Viaj kvereloj tamen estas ia vivo. En mia urbo Tomsko esperanta societo jam tute ne ekzistas.

Kaj estas terure legi pri tia hxaoso, krimo kaj malpaco en Katmandu. Frue mi opiniis, ke Nepalo estas tre paca lando, sed mi nun komprenis, ke estas male. Estas bedauxrinde.

Razeno said...

Kara,
Koran dankon por via vizito kaj reago.
Razeno :)