2008/11/22

Konsilanto-komitato, UK kaj vortaro

Okazis estrara kunsido hodiaŭ. Estis Bharat, Shree, Narendra kaj Philip kiam mi alvenis. Daŭris longa krokodilado kaj dume venis aliaj.

La estrarao decidis ke estu jenaj homoj konsilantoj: Razen Manandhar, Mukunda Pathik, Philip Pierce kaj LP Agnihotri. Ili ankaŭ volis ke nun ili preparu laborplanon, kiun ili poste preparos.

Ili diskutis pri partopreno en a UK. Bharat diris ke Himlal jam sendis lian aliĝilon al NEspA kaj ankaŭ aliaj montris intereson partopreni en ĝi. Mi proponis ke tiu kiu volas partopreni kaj serĉas subtenon je aliĝo devas deponi egalan sumon al NEspA kaj ili ricevos tiun monon post kiam li sukcesos aranĝi vojagon. Tio estas tial por ke li ne rezegnu post aliĝo kaj la mono je aliĝo ne iru vane. Do, ili decidis ke la petoj kun mono alvenu al NEspA ĝis 15 de decembro. Kaj monhelpo venos al partorenantoj, tiu mono estis dividita inter a partoprenantoj. Mi kredas ke tiel nur seriozaj homoj petos aliaj homoj por aliĝi.

Pri vortaro, Indu diris ke ŝi ne sciis pri la vortaro kaj tion ŝi diris dum la UK. Bharat diris ke ĝi jam ne venis al la asocio. Sed ambaŭ diris ke estas grava dokumentoj kaj NEspA eldonos ĝin. Estas granda ŝanĝo, mi kredis. Li diris ke la komitato pri la vortaro donu al "li" la kopion, li decidos al kiu peti monon kaj kies nomoj aperu en ĝi. Li ankaŭ diris ke neniu alia persone skribu ion ajn pri vortaro. Mi memorigis lin ne uzi vorton kiel "mi, mia kaj al mi" ĉar estas la asocio kiu decidos. Ili decidos ke la preparado komencos post ni donos al la asocio finan rezulton en CD.

Mi baldaŭ devas aranĝi kunvenon kun membroj de vortaro-kunveno.

Ĉio okazis en Nepali lingvo kaj Shri skribis sur la protokollibro. Oni jam ne parolis pri transdono de mono al nova kasisto. Mi kredas ke post mia batalo, nun ĉiuj sekvos sistemon kaj nova kasisto havos rajton teni la kason.

No comments: