2008/10/30

Festivalo de Tiharo kaj nova jaro



Ni ĵus finis celebradon de nia gaja festivalo "Tihar" aŭ "Sunti" de 26a ĝis 30a de oktobro. Dum tiu kvintaga festivalo, ni adoras al korvo, al hundo, al diino de mono, Laxmi, al niaj korpoj kaj al fratoj (de fratinoj).

Mi havas kvar fratinojn kaj ili invitas min por "adori". Ili donas al mi bongustajn manĝaĵojn kaj mi reciprokas per donacoj. Vi povas imagi ke mi estis tute okupita dum tuta tago kaj estis malfacile aranĝi donacojn por ili. Sed mi ĝojas ke ili akceptas min kiel "adorinda" frato. :)

Inter ili, la 29an de oktobro estis nova jaro laŭ la "Nepala Kalendaro". Post longega politika batalo, la registaro ĉi jare akceptis Nepalan Kalendaron kiel nia nacia kalendaro. La ĉefministro Pushpa Kamal Dahal "Prachanda" prelegis dum la novjara procesio ke Napala Kalendaro estas ne nur posedaĵo de la Nevaroj sed la tuta lando kaj ĝia popolo. Baldaŭ la registaro faros komitaton por studi kiel ĝin uzi je registaraj aferoj kaj por anstataŭi la nunan oficialan "Bikram" kalendaron.

Malmulte da homoj scias ke Nepalo estas eble unu sola lando, kie de miljaroj ekzitas kalendaro kun la nomo laŭ la lando. Antaŭe, ĝis antaŭ 70 jaroj la nepala kalendaro estis oficiala kalendaro sed poste tiama ĉefministro uzis Barato-divenan kalendaron "Bikram" por oficiala uzo. La politika kialo estas tio ke antaŭ 1129 jaroj, ĉio en Nepalo estis Nevaroj (estas la novo de la etno, la indiĝenoj de la Katmando-Valdo al kiu mi apertenas) kaj tiu persono kio ekis la kalendaro ankaŭ estis Nevaro. Kaj, nun, la plej multo de homoj en la registaro estas Bahunoj (enmigrantoj el suda kaj okcidenta parto) kaj ili pensas ke oficialigo de la "nepala" kalendaro donos pli da honoro al Nevaroj kaj ili resistis dum pasintaj 29 jaroj. Jen, je la fino, post respublikiĝo, la registaro ĝin akceptis.

No comments: