2008/10/30

Festivalo de Tiharo kaj nova jaro



Ni ĵus finis celebradon de nia gaja festivalo "Tihar" aŭ "Sunti" de 26a ĝis 30a de oktobro. Dum tiu kvintaga festivalo, ni adoras al korvo, al hundo, al diino de mono, Laxmi, al niaj korpoj kaj al fratoj (de fratinoj).

Mi havas kvar fratinojn kaj ili invitas min por "adori". Ili donas al mi bongustajn manĝaĵojn kaj mi reciprokas per donacoj. Vi povas imagi ke mi estis tute okupita dum tuta tago kaj estis malfacile aranĝi donacojn por ili. Sed mi ĝojas ke ili akceptas min kiel "adorinda" frato. :)

Inter ili, la 29an de oktobro estis nova jaro laŭ la "Nepala Kalendaro". Post longega politika batalo, la registaro ĉi jare akceptis Nepalan Kalendaron kiel nia nacia kalendaro. La ĉefministro Pushpa Kamal Dahal "Prachanda" prelegis dum la novjara procesio ke Napala Kalendaro estas ne nur posedaĵo de la Nevaroj sed la tuta lando kaj ĝia popolo. Baldaŭ la registaro faros komitaton por studi kiel ĝin uzi je registaraj aferoj kaj por anstataŭi la nunan oficialan "Bikram" kalendaron.

Malmulte da homoj scias ke Nepalo estas eble unu sola lando, kie de miljaroj ekzitas kalendaro kun la nomo laŭ la lando. Antaŭe, ĝis antaŭ 70 jaroj la nepala kalendaro estis oficiala kalendaro sed poste tiama ĉefministro uzis Barato-divenan kalendaron "Bikram" por oficiala uzo. La politika kialo estas tio ke antaŭ 1129 jaroj, ĉio en Nepalo estis Nevaroj (estas la novo de la etno, la indiĝenoj de la Katmando-Valdo al kiu mi apertenas) kaj tiu persono kio ekis la kalendaro ankaŭ estis Nevaro. Kaj, nun, la plej multo de homoj en la registaro estas Bahunoj (enmigrantoj el suda kaj okcidenta parto) kaj ili pensas ke oficialigo de la "nepala" kalendaro donos pli da honoro al Nevaroj kaj ili resistis dum pasintaj 29 jaroj. Jen, je la fino, post respublikiĝo, la registaro ĝin akceptis.

2008/10/28

Felicxan novan jaron 1129



Nepalo estas bunta je diveraj anguloj. Gxi havas sian propran kalendaron, nomita laux la lando, kiun komencis iu persono kiu (lauxlegende) akiris subitan trezonon kaj finpagis sxulton de la tuta civitanaro. Jen gxi estas akceptita kiel nacia kalendaro cxi jare. En cxi tiu jaro, gxi komencas ekde 29a de oktobro. Gxi estas luna kalendaro kaj preskaux cxiuj festivaloj kaj religiaj eventoj estas arangxitaj laux la luna kalendaro. Mi deziras al vi felicxon okaze de nova jaro.

Okazas granda kultura procesio matene kaj tage okazas procesio de motorcikloj kie homoj partoprenas amase.

Krome, en tiu tago, homoj adoras al siaj korpoj.

2008/10/26

Kunveno de Estraro

Hieraux devis estis la estrara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio sed tio ne povis okazi cxar suficxe da estraranoj ne povis cxeesti al la kunveno. Precipe, tiu kiu posedas la sxlosilo de la sxranko ankaux ne cxeestis.

Mi mem ne povis estis tie pro mia familia afero kaj tiun informon mi trovis per cxe estintoj. Mi auxdis ke venis S-ro Hans, Navaraj, Shree, Narendra kaj Nabin.

Post du semajnoj okazos la prokrastita Nacia Kongreso de Nespa. Mi kredas ke la preprado bone iras.

Hieraux mi povis esti cxe la "kongreso" de la Nepal Forum of Environment Journalists. Mi nature komparis gxin al nia amata NEspAn kaj mi konkludis kial do ni vere bezonas tiun cxi tiel nomatan landan asocion se unu persono rajas fari cxion kaj sistemo tute ne funkcias?

Jen estas la listo de gxisnuna partoprenontoj de IHR: Mi tuj gxisdatigos la liston.

1. s-ro Arai Tosinobu
2. s-ino Kikuti Noriko
3. s-ino Saitoo Tume
4. s-ro Hori Jasuo
5 s-ino Hori Tamae
6 s-ino Migihara Kimie.
7.s-ro Yamamoto Akija

Tatjana kaj mi

Mi kaj Tatjana promenis cxirkaux Patan, Bungamati kaj Khokna.

Ne okazis denove

Tre bedauxrinde, kiel cxiam, ne okazis la estraro kunveno ankaux hieraux. Devis gxi esti antaux unu semajno sed tiam ne povis okazi. Kaj hieraux ankaux gxi ne okazis. Kial? Cxar la gxenerala sekretario, kiu posedas la sxlosilo de la "sxranko" kun nia protokolo-libro ankoraux ne venis. Mi mem ne povis iri tien, danke ke mi ne devis atendi iun vane. Mi estis tiom okupita je mia familia afero. Estis Narendra, Navaraj, Nabin, Shree kaj S-ro Hans el Germanio. Ne demandu al mi kie estas aliaj.

Vespere mi tamen povis iri al la jara kongreso de Nepala Forumo de Etosaj Jxurnalistoj. Oni igis min membro de kontrola komitato - mi superrigardos la estraron kaj diros, demandos kaj punos kiam mi trovos ke iu de la estraro eraras aux ignoras la statuon. Mi hejme komparis la du orgnizajxojn. Kaj mi deamdis min - kian ni nomin nian grupeton da esperanto-parolantojn kiel "asocio"?

Post du semajnoj okazos nia kongreso kaj mi estos libera je la sorgxo de neakceptita prezidanto. Mi trovos ion interesan aferon por labori por la movado. Mi certe ne faros tion kion faris ka venkita eksprezidanto - malfermi novan orgnizajxon kaj dormi.

2008/10/18

Plej bona novajxo

La plej bona novajxo de la jarento de mia vivo estas tio ke mi
farigxis patro de filino. Dankon pro viaj bondeziroj!
--
Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com
************************************************************************************
www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com
~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL

2008/10/12

Nova vivanta diino en Nepalo



Dum Dashain, la nova vivanta diino "Kumari" estis sanĝita. Kumari estas la titolo oni donas al la budhana knabino kiu iras al speciala domo apud historia reĝa palaco por vivi kiel vivanta iino. Tiu knabino, elektita inter centoj da budhanaj familioj, pozas kiel Hindua diino kaj benas al la lokuloj.

La nomo Kumari devenis de nomo de diino kaj laŭ la vorto ĝi ankaŭ signifas virgulino. Ŝin adoras kaj budhanoj kaj Hinduanoj de pasintaj miloj da jaroj. Ek de antaŭ 250 jaroj, ŝin oni sidigas en kvarrada ĉaro kaj tiras ĝin ĉirkaŭ la centraj partoj de la urbo - estas la kerno de la festivalo Indraĝatra.

Ŝi sidas tie dum ĉirkaŭ 5 jaroj - ĝis kiam ŝi ekspertas monatan menstruaĵon. Poste ŝi iras al hejmo por vivi kiel normala knabino.

Tuj post nova knabino eniris en la domo, oni portis al la malnomva knabiro en palankeno ĝis ŝia domo. Ŝi estis ploranta ĉar ŝi ne plu estos adorata de homoj.

De kelkaj jaroj, homoj, apartenantaj al aliaj etnaj grupoj protestas kontraŭ la sistemo de Kumari. Ili mem ne povas adori la knabinon sed diras ke la sistemo estas konraraŭ la rajtoj de virinoj aŭ geknaboj. Inteerse, ili ne tiom ofte paroas pri miloj da geknaboj kiuj ne povas iri al lernejoj, vesti dece aŭ manĝi ĝissate. Eĉ iu tiama eksparlamentanino ankaŭ diris ke ŝi malpermesos tiun sistemon. Sed ŝi mem mamvenikis en la lasta elekto.


Mi kune donis foton de maskdanco. Gxi okazas dum Dashain en la palaco de Patan. La budhanoj prezentas dancon de Hinduaj diinoj. Eble estas la rezulto de la Hinduaj regxoj kiuj devigas budhanojn vivi kiel hinduanoj. Sed la dancoj mem estas eksterordinare belaj.

2008/10/06

Felicxan Dashain al vi cxiuj



Dashajn (eble Dashajo)estas la plej grava festivalo por Hinduanoj. Mi deziras al vi felicxon kaj sanon al vi.

Dum la Dashajn, homj odoras al diinoj, pensante ke ili povas forpeli malbonajn aferojn "diabloj" de la mondo.