2008/09/21

Vizito al grundo kaj kunveno pri vortaro


Hieraux matene ni vizitis al la grundo, kiun Nepala Esperanto-Asocio acxetis antaux unu monato. Mi delonge volis vidi la terpecon kiun la asocio akiris post longega atendo. Mi pronois pri vizitprogarmo al Poshraj kaj li estis preta montri gxin al ni. Mi dissendis invitleteron rete al cxiuj membroj kaj ankaux donis posxtelefonnumeron de mi kaj Poshraj. Same kiel cxiam, ne multaj esperanstistoj montris intereson. Nur venis Shree, Narendra kaj Jacob.

Gxi estas iom malproksima, en la najbara vilagxo, cxe la norda limo de Katmando, cxirkaux 13 kilometroj de mia hejmo (mi logxas en suda limo). Kvankam gxi estas vilagxo, multaj homoj jam konstruas novajn domegojn kaj versxajne farigxos granda parto de la urbo post kelkaj jaroj. Gxi estas 3.5 kilometroj de la cxirkauxvojo de la urbo kaj la vojo al la grundo estas konstruata. La grundo nun estas je la mezo de rizkampo. Se mi ne eraras gxi estas 25 futoj X 57futoj granda kaj suficxas por konstrui malgrandan domon.

Post la vizito ni iris al proksima antikva vilagxo de Nevaroj, kiu nomigxas Tokha. Estis bela vilagxo kun tradiciaj belaj konstruajxoj kaj kamparana vivstilo. Sed mirinde, gxi multe sangxigxis intertempe, oni anstatauxis iliajn domojn per mondernaj konstruajxoj, kiuj nepre multe kostis sed ili ne povos gajni monon per gxi. Mi opinias ke la registaro devas komenci programon por konservi kulturon kaj heredajxon de lokanojn. Sed la problemo estas tia ke en registaro ne iras lokanoj kaj tiuj politikistoj, kiuj venis el vilagxoj malproksimaj regionoj.

Ni trinkis teon kaj planis viziti al apuda akvofalo Jhor venonta semajne. Estos interesa arangxi pikniketon post longa pauxzo.

Ni denove renkontigxis cxe hejmo de Jacob. Ni diskutis pri labormaniero de vortaro. Mi opiniis ke io mankas ia harmonio de pensmaniero iner membroj de vortaro-komitato. Mi diris ke videblis ke anoj nuntempe ne vigle laboras por la vortaro eble cxar ili ne sxatas konduto aux maniero de iu membro kaj ili simple lasas la aferon. Neniu rekte diras ion ajn - tio estas la problemo.

Samtempe ni ankaux diskutis kiel ni povas peti menhelpon de KAEM. Mi ne scias kio vere okazis dum KAEM kunsido en Roterdamo cxar mi ankoraux ne povis auxdi de gxia partopreninto. Sed mi kredas ke multaj membroj de KAEM estas pozitiva je gxia eldono. Gxi estas pretas helpi nin eldoni gxin sed kelkaj gravuloj de NEspaA ankoraus staras kontraux gxia eldono kaj ili ne estas sagxa agi kontraux ilia cxeesto. La esperanstisoj ja sentas ke gxi estas grava kaj utila tamen ni ne povis eldoni gxin. La laboro malrapide iras cxar psikologie ni ne ankaux estas certa kiam la afero estos glata. Kaj, tamen ankaux estas demando kiom longe ni povas atendi ke ili finfine konstentos helpi je eldonado. La vortaro laborata jam estas internacia temo kaj nun neniu povas sxotopi aux malhelpi gxian eldonon - nur restas la demando ke ni en historio skribu kiu kiel kiom longe helpis kaj malhelpis gxin. Mia laboro kiu komencis en 1992 finfine trovos lumon baldaux. Kiu povas esti pli felicxa ol mi?

2 comments:

Jacob said...

Saluton kaj dankon por agrabla ekskurso kaj kunveno!

Jen vi povas vidi la ekzaktan lokon de la terpeco
kune kun du pliaj fotoj.

Mi ankaux starigis hejmpaxon por la vortaro.

गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ said...

gratulon, karaj! kaj pro la terpeco kaj pro la vortaro - ambaŭ estas valoraj bazoj por pli grandaj projektoj!