2008/09/22

Katmando postulas kulturan rajton de komunista registaro



La festivalo de Indragxatra - eble la plej bunta festivalo de Nepalo, kun multe da maskdancoj sur la startoj - malsukcese finis inter hxaoso. La nova registaro de Maoistoj decidis ne doni monon pro le festivalo kaj la lokanoj estis furiozaj kaj lasis cxion antaux la fino. Hondinte, la registaro, kiu tre malavare disdonas monojn por politikistoj el vilagxoj, volis sxpari 214 usonaj dolaroj kaj donis malgxojon al tiuj lokanoj kiuj de centoj da jaroj dauxrigis la festivalon. La finaca ministro diris ke la registaro malpermesis animaloferon al dioj dum festivaloj. Interese, la Maoistoj kiuj murdis 13,000 homojn por akiri politikan povon diris ke ili ne permesos animal ofertadon.


Nature, la lokanoj demonstraciis dum du tagoj - ili malpermesis veturilojn al malnova parto de la urbo kaj jxetis sxtonon al policanoj. Kelke da homoj estis vunditaj kiam la policanoj jxetis sxtonon kaj larmo-gason. Eble estas la unua fojo en nepala historio ke homoj devis demonstracii por konservi ilian kulturon. Oni memoru ke Katmando Valo estas en la listo de Mondheredajxoj pro la temploj, festivaloj kaj kulturaj agadoj.

Ankaux pasintaj registaroj estis faritaj de enmigrantoj sed ili toleris la lokan kulturon kvankam ili neniam honoris nin, kaj jen venas la epoko ke la registaro mem farigxas nian kulturon kaj gloron de la lando mon. Kaj finfine la financa ministro invitis al lokanoj por diskuti kial doni doni 214 dolarojn. Hieraux vespere, mi auxdis en televido ke la problemo estas solvita. Estas nur malgranda ekzemplo kion la Maoistoj faros al la kulturo de Katmando Valo en venotaj tagoj.

No comments: