2008/08/24

Prelego de Tatjana


Devis estis estrara kunsido hieraux sed ni preferis auxskulti prelegon de Tatjana antaux ol la kunsido.

Jam estis la tempo kiam mi atingis al Thamel kun Tatjana. Mi ne vidis aliajn estraranojn krom Narendra kaj Poshraj. Bharat estis en la cxambro. Mi ne memoras ke ni iam havis kunsidon kun 13 anoj de la estraro.

La prelego estis arangxita por 12.30 sed neniu estis preta. Do, gxi ekis je 12.50. Venis cxikuraux 11 da homoj. Neniu povis babili pri aliaj aferoj cxar tuj komencigxis prezentado. Mi helpis per mia komputilo por la prezentado.

Bone, estis tre agrable auxskulti pri la transsiberia vojagxo - de Moskvo gxis Jokohamo. Ili en tute estis 22 personoj el 5 landoj. Ili ne nur vojagxis sed ankaux guxis vivon lokan kaj amuzigxis per lokaj mangxajxoj kaj muzikoj. Interese ili renkontis ecx Leninon, Gorvacxevon, Stalinon, Putinon kaj aliaj famaj politikistojn sur sratoj (nepre falsajn). Kaj en iu hotelo apud la rivero kelkaj el ili kuragxis nagxi en malvarma akvo. Mi estis felicxa ke ili etis akceptita de lokaj estperantistoj cxe kajo.

Post prelego, Tatjana regalis nin per speciala rusa mangxajxo kaj teo kaj kafo. Etis agrable kunmangxi en Esperanto-Oficejo post longa tempo. Kaj poste, iris aliaj homoj kaj ni - Tatjana, Indu, Philipiom intime parolis pri vivmaniero en Nepalo, Rusio kaj Usono.

Bharat montris al ni la registaran atestilon kiu pruvas ke ni akiris la grundon. Kaj, nun ni ne havas monon ecx por pagi lumonon. Ni devas lasi la cxambron tuj. Kaj, mi proponis ke se ni ne sukcesus trovi alian cxambron, oni povas kunporti cxiom da ajxojn ni havas al mia hejmo.

Bharat forlasis la diskuton kaj Tatjana sugestis nin ke ni devas pli demokrtie kaj malferme labori kaj esperantistoj ne devas trompi eksterlandanoj per malgxusta informo kaj per kasxa akiro de mono.

Mi poste acxetis malmultkostan saketon por mia fotilo kaj tuj iris por mangxi, je la 7a vespere.

2 comments:

Craig said...

Saluton.

Iel mi forpasis ion de tiu historio. Kial vi achetas grundon? Kaj kial nun, se vi ech ne havas monon por lui chambron?

Amike

Craig

Razeno said...

Ni havis monon por lui cxambron. Ni nur volis fari ion pli bonan, por cxiama solvo. Ni atendas vian helpon.