2008/08/20

50,000 homoj perdis domojn en suda Nepalo

Cxirkaux 50,000 homoj perdis iliajn domojn kiam rompigxis digo lunde en sudorienta distrikto de Nepalo, Sunsari, proksime de la bordo inter Nepalo kaj Barato. Gxi lokigxas proksime de la urbo Itahari, kie ankaux estas Esperanto-grupo.

La digo laux la rivero Saptakoshi estis konstruita en 1963, antaux 45 jaroj, kun helpo de Barata registaro. Kvankam gxi estas en Nepalo, cxe la landlimo, gxi pli multe helpas al Barato por savi la landon el atakoj de inundo dum la pluva sezono. Kaj do, la respondeco rekonstrui kaj repri estas de la Barata registaro sed ili ne povis fari tion cxi jare.

La nova cxefministro Prachanda hodiaux flugis al tiu loko kun aliaj politikistoj por rigardi la damagxon kaj li jam promesis doni helpon. Sed la lokanoj multe suferas inter kreskanta akvo.

La registaro kaj multaj ne-registaraj organizajxoj dauxre sendas help-materialoj por la suferantaj lokanoj.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

No comments: