2008/08/24

Prelego de Tatjana


Devis estis estrara kunsido hieraux sed ni preferis auxskulti prelegon de Tatjana antaux ol la kunsido.

Jam estis la tempo kiam mi atingis al Thamel kun Tatjana. Mi ne vidis aliajn estraranojn krom Narendra kaj Poshraj. Bharat estis en la cxambro. Mi ne memoras ke ni iam havis kunsidon kun 13 anoj de la estraro.

La prelego estis arangxita por 12.30 sed neniu estis preta. Do, gxi ekis je 12.50. Venis cxikuraux 11 da homoj. Neniu povis babili pri aliaj aferoj cxar tuj komencigxis prezentado. Mi helpis per mia komputilo por la prezentado.

Bone, estis tre agrable auxskulti pri la transsiberia vojagxo - de Moskvo gxis Jokohamo. Ili en tute estis 22 personoj el 5 landoj. Ili ne nur vojagxis sed ankaux guxis vivon lokan kaj amuzigxis per lokaj mangxajxoj kaj muzikoj. Interese ili renkontis ecx Leninon, Gorvacxevon, Stalinon, Putinon kaj aliaj famaj politikistojn sur sratoj (nepre falsajn). Kaj en iu hotelo apud la rivero kelkaj el ili kuragxis nagxi en malvarma akvo. Mi estis felicxa ke ili etis akceptita de lokaj estperantistoj cxe kajo.

Post prelego, Tatjana regalis nin per speciala rusa mangxajxo kaj teo kaj kafo. Etis agrable kunmangxi en Esperanto-Oficejo post longa tempo. Kaj poste, iris aliaj homoj kaj ni - Tatjana, Indu, Philipiom intime parolis pri vivmaniero en Nepalo, Rusio kaj Usono.

Bharat montris al ni la registaran atestilon kiu pruvas ke ni akiris la grundon. Kaj, nun ni ne havas monon ecx por pagi lumonon. Ni devas lasi la cxambron tuj. Kaj, mi proponis ke se ni ne sukcesus trovi alian cxambron, oni povas kunporti cxiom da ajxojn ni havas al mia hejmo.

Bharat forlasis la diskuton kaj Tatjana sugestis nin ke ni devas pli demokrtie kaj malferme labori kaj esperantistoj ne devas trompi eksterlandanoj per malgxusta informo kaj per kasxa akiro de mono.

Mi poste acxetis malmultkostan saketon por mia fotilo kaj tuj iris por mangxi, je la 7a vespere.

2008/08/20

50,000 homoj perdis domojn en suda Nepalo

Cxirkaux 50,000 homoj perdis iliajn domojn kiam rompigxis digo lunde en sudorienta distrikto de Nepalo, Sunsari, proksime de la bordo inter Nepalo kaj Barato. Gxi lokigxas proksime de la urbo Itahari, kie ankaux estas Esperanto-grupo.

La digo laux la rivero Saptakoshi estis konstruita en 1963, antaux 45 jaroj, kun helpo de Barata registaro. Kvankam gxi estas en Nepalo, cxe la landlimo, gxi pli multe helpas al Barato por savi la landon el atakoj de inundo dum la pluva sezono. Kaj do, la respondeco rekonstrui kaj repri estas de la Barata registaro sed ili ne povis fari tion cxi jare.

La nova cxefministro Prachanda hodiaux flugis al tiu loko kun aliaj politikistoj por rigardi la damagxon kaj li jam promesis doni helpon. Sed la lokanoj multe suferas inter kreskanta akvo.

La registaro kaj multaj ne-registaraj organizajxoj dauxre sendas help-materialoj por la suferantaj lokanoj.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/08/17

Ni celebris la festivalon Saparu

Homoj en Katmando-Valo celebris festivalon de bovinoj "Saparu" aix "Gai-zatra" hodiaux.

Estas la tago kiam homoj vestas sin kiel bovinoj kaj marsxas laux la tradicia vojo de malnova parto de la urbo, kun komikaj gestoj aux vestajxoj.

Ili ne nur gxuas sensence. Ili fakte estas membroj de la familioj, kies ano mortis en tiu cxi jaro. Ili tiel amuzigante sin forgesas al doloron ili akiris pro mortigxo de familianoj. Kaj, ili kredas ke tiel la mortinto trovas bonan lokon en paradizo. Almenaux de 400 jaroj la festivalo estas cxe ni. Simiaj eventoj okazas en aliaj urbetoj de Nepalo kiel vivas Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo.

Mi kun Tatjana iris al la centro de la historia palaco kaj iom gxuis la etoson. Poste mi devis iri al mia laboro.

Bedauxrinde, ne nio okazis en oficejo de Nepala Esperanto-Asocio. Mi mem ne povis iri pro mia okupo kaj nur estis Narendra. Do, ne povis okazigxi la prelego de Tatjana. Unue sxi mem revenis el Lumbini tre malfrue kaj due, pli grave, ne estis auxskultantoj. Vi devas nun kredi ke ni, nepalaj geesperanstistoj, ne estas kun la asocio por auxskuklti al prelegoj ktp.

Tatjana versxajne gxojis dum sia vojagxo al Pokhara kaj Lumbini. Sxi sukcesis renkonti Yadu kaj Himlal.

Hodiaux matene telefonis al mi Jacob. Morgaux mi ne povos sed de venonta semajno, mi cxiu lunde iros al li kaj finos la laboron de la Esperanto-vortaro.

2008/08/15

Cxefo de rebeluloj igxis cxefministro de Nepalo

La cxefo de komunistoj,kiuj ekis batalo kontraux la registaro de Nepalo - Prachnda - nun estras la registaron. Li estis elektita kiel cxefministro hodiaux. Espereble tio estas la fina fino de batalo kiu mortigis 1300 0 homojn en 10 jaroj.
--
Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com
************************************************************************************
www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com
~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL

2008/08/09

Laboro pri vortaro: Ni havas revojn

Post longa silento, hodiaux ni, la vortaro-komitato, sidids por finlabori la vortaron. Jakob kaj Philip estis diskutanta kiam mi eniris. Philip kunportis kelke da vortaroj por prilabori. Mi montris al ili kion mi kaj Poshraj jam laboris dum unu monato. Do, la laboro glate iris. Poste venis Narendra kaj la laboro dauxris.

Poste venis Poshraj kaj ni diskutis pri aliaj temoj laux la tagordo. Philip proponis ke ni ne hastu je eldono de laboro. Li proponis ke ni dauxre laboru sur gxi. Nepre estis bona ideo sed mi demandis min - gxis kiom? Mi kaj aliaj diris ke ja postulas multe da laboro sed ni diris ke unue ni finu tiun cxi parton kaj post eldono de gxi, ni dauxre redaktos gxin. Samptempe, ni ankaux planas labori sur Esperanto-Nepali vortaron (kiu laux mi estos amplekasa ka ni enmettoj cxijn vorton de PIV), posxvortaron kaj aliaj projektoj. Ni kredas ke nia laboro bone antauxeniros se neniu protestas kaj malhelpas nin.

Mi aldonis ke ni devas doni vorto-karigojn kaj ankaux estus bone se ni povos klarigi mallonge pri gramatiko/reguloj de Esperanto; tion mi preparos.

Mi miris ke Mukunda volis doni lian komenton. Mi bonvenigas cxiujn bonkorajn komontojn kiuj venos gxis la dato ni sendos ilin al la presejo. Sed, ni decidis, ke neniu krom ni povas estis membro de nia komitato nun.
Post venis Sergej por rakonti. Li ne sciis ke ankaux mi verkis artikolon pri lin en la angla en mia jxurnalo.
NEspa donis la rajton labori sur la mono kaj acxetado al Bharat.

Posxraj sugestis ke ni decidu pri la vortaro ankaux - KAEM atendas oficialan pet-leteron kaj Bharat kaj diris ke ni decidu post kiam ni sukcesos kunveni kun plena estraro.

Hodiaux matene mi promenis al Suajambhu kun Tatjana, estis interesa promenado kiam vehis miloj da homoj por pligrimi. Moragaux matene sxi vojagxos al Pokhara. Mi povis telefoni al Himlal kaj li estis preta gastigi, kaj poste sxi decidis ekveturi dimancxe kaj do Himlal prenos sxin el la hotelo.

2008/08/08

Hodiaux estas 08.08.08, cxu ne?

Hodiaux mi nur volas memorigi vin ke la dato estas 08.08.08. Interese.

Mi legis ke multaj homoj edzigxas, montras amon ktp ktp. Cxar ili pensas ke estas bonauxgura tago.

jen, iomete de nia flanko. Ni, la Nevaro, la indigxenoj de tiu cxi Valo de Katmando, konsideras la cxifero 8 kiel malbonauxgura. Kial? Estis la jaro 888, laux nepala kalendaro (te 1768 AD) kiam subite atakis nin la regxo de Gorkha kiam ni gxuis la festivalon de Indrajatra kaj li akiris nian amatan landon. Poste adis detruo de nia civilizacio 2,000 jara cxar li malpermesis nin nian lingvon kaj do, ni malrapide sklavigxis.

Morgaux okazos grava kunveno pri nia Nepali-Esperanto vortaro.

2008/08/05

Vojaĝo de eks-ministroj

Povas estis, ke internacia vojaĝo estas nacia sporto de Nepalo. De plej riĉa homo ĝis la plej malriĉa homo dum tuta tago serĉas kiel trovi senpagan vojaĝon al fremdaj landoj. Mi ne nur parolas pri nia Esperanto-rondo.

Hieraŭ vojaĝis la eks-ministro pri edukado, Pradip Nepal (apartenas al partio CPN-UML), kiel ĉefo de delegito al Ĉinio kun la sportantoj al la Olimikaj Ludoj. Li rezignis de lia posteno jam antaŭ tri monatoj, kiam li kaj lia partio malsukcesis en la elekto de la Konstitucia Asembleo. Li faris nenion kiel ministro (sed jes, li vere prenis la salajron kiel ministro!!!). Kaj, nun li ne volis perdi la ŝancon vojaĝi al Ĉinio kaj ĝui la Olimpikaj Ludoj. kaj, li ne forgesis aranĝi sidlokon por lia amata edzino por vojaĝigi.

Ne nur estas la ministro. Vidu, estis tute egale ke pli ol 22 homoj vojaĝis al Ĉinio por partoprenigi 8 ludantojn, kiuj mem scias ke ili ne kunportus iun ajn medalon, se miraklo ne olazus.

Nature, homoj protestis, kaj la eks-ministro devis preni helpon de policanoj por savi sin de atakoj de demonstraciintoj.

Aliflanke, la eks-ministrino pri internaciaj aferoj Shahana Pradan (de la sama partio CPN-UML) ne povis vojaĝi (aŭ ne volis) vojaĝi al Srilanko por partopreni en la kongreso de SudAziaj Asocio de Regiona Cooperatio (SAARC). Kaj pli hontinde, la ministro pri financo Dr Ram Sharan Mahat (de la partio NC) vojaĝis tien kie estis seĝo nur por ministroj pri internaicaj aferoj!.

Pli ol tio, la eks-ĉefministro Girija Prasad Koirala (de la partio NC), kiu jam rezignis antaŭ tri semajnoj estis la ĉefo de delegito al la kongreso de SAARC. Li faris ĉion ajn por ke ne vojaĝu la ĉefo de la plej granda partio CPN-Maoistoj. Oni dire, la registaro ne estis farita en pasintaj tri monatoj, nur ĉar aliaj partioj ne volis ke la ĉefo de Maoistoj vojaĝu al SAARC kaj kreu bonan rilaton kun la sudaziaj landoj.

Ĉu vi vidas, kvankam ni Nepalanoj ne estas tiom kapabla labori, fabriki kaj gajni monon je bona kaj sincera metodo, ni eble povas fari mondan rekordon je friponado, ruzeco kaj vere "politikado".

Intertempe, ankaŭ venis informo ke eĉ post deklaracio de respubliko, la eks-reĝo sendis lian sincerajn servantojn al la registara oficejo kaj petis lian salajregon de la nacia kofro. Post la deklaracio, li jam kunportis ĉiom da valoraĵojn de la palaco al lia propora domo kaj denove petis almozon al la registaro ke li havu unu palacon senpage kun arbaro. La reĝo ne hontas ke li estis forpelita, kio gravas estas ke li daŭre ricevu monon. Kia nepala!
=
Iom pri movado. Nia Nepala Esperanto-Asocio finfine decidis aĉeti teron en iu vilaĝeca parto, ekseter la urbo kun la mono ĝi akiris per la Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj aliaj mondonacoj. Almenaŭ por aĉeti ĝin, ni kalkulos kiom da mono nia ascio vere havas kaj kiel ĝi estas - eble nia eks-kasistino kaj nuna vic-prezidantino Indu, kiu ĝisnun zorgas monon de la asocio bona havos respondon. Ĉio estos bona se ĝi finos bone.
Tatjana bone ĝojas ŝian restadon en Katmando. Ŝi jam vojaĝis al Chitwan kaj nun planas vojaĝi al Pokhara. Eble esperantistoj kaj Pasporta Servanoj de tie helpos ŝin. Kaj Murat Ozoizoar de Turkio ankaŭ estis en Katmando dun unu semajno. Kaj li povis vojaĝi al Chitwan kun Tatjana kaj Bharat.

Kaj Sergej, la ruso kiu vojaĝas "tra la mondo" denove venis al Katmando kaj Bharat donis lin resti en la NEspA oficejo. Tio estas bone se nur li bone kondukis. Mi vidis lin kun bluaj okuloj kaj oni diris ke li havis batalon kun la laboristoj de loka hotelo ĉar li ne pagis.

2008/08/03

UK en Bjalistoko, vidata el malproksimo

Ĝoje, ke 94-a Universala Kongreso de Esperanto, okazis en Bjalistoko, Pollando, 25 de julio - 1 de aŭgusto 2009,  Estis fakte longe atendita okazaĵo. Mi bedaŭras ke mi ne povis esti parto de la historia evento.

Mi mem ne estis fizike en Bjalistoko, sed mi estis tie mense, viturale. Ĉiu tage mi iris al blogoj kaj aliaj retpaĝoj por legi ion ajn pri la UK. Kompreneble, homoj estis okupitaj dum tagoj kaj noktoj kaj mi esperis ke ili ĉiutage skribu ion pri la eventoj, pri iliaj sentoj ktp. Tute stulte. Sed kion fari? Du personoj el Ipernitio bone metis fotojn de la UK. Dankon al ili. Mi nenion vidis en Youtube ankaux.

Tri personoj el Nepalo sukcesis aranĝi vojaĝon al Bjalistoko kaj partoprenis en ĝi. Ili tute ne skribis al mi pri la okazaĵoj. Unu skribis antaŭ la komenco kaj alia respondis pri mia blogaĵo.

Tute ne gravas. Mi estas feliĉa nun ke tuj post la kongreso, mi ricevis multajn leterojn - de konataj geamikoj kaj eĉ kelkaj nekonataj (eble forgesitaj) homoj kiuj detale rakontis min pri la kongreso, precipe pri nepalaj partoprenantoj. Mi legis ĉion kaj nature, mi interesiĝis pri aferoj kiuj rilatas al miajn nepalaj partoprenantoj, nepala movado kaj aziaj aferoj.

Anaŭ la kongreso Barabara, mia malnova pola amikino gastigis P-on kaj dum la aranĝo ŝi ekkonis reston de la grupo en Nepalo. Dankon Barbara por bona zorgo pri li. Mi ne scius se sxi ne dirus al mi.

Mi leginte ĉion nur bedaŭas ke partoprenoj de nepalanoj estis pli ĥaosaj ol mi iam povis imagi. Nepalanoj preskaŭ ĉiutage surprizigis eŭropajn gastogantoj/zorgantojn, kun iliaj novaj planoj aŭ manko de planoj. Ili rajtis sanĝi iliajn planojn post ĉiuj du horoj sed tio donis malbonan impreson al zorgantoj. Tiom ke ili ne parolis pri iliaj planoj dum sep tagoj de kongresumado. Eble esperanto-nivelo de niaj partoprenantoj malhelpis ilin bone komuniki kun aliuloj tie.

Mi havas sperton de Japanio. Nepalanoj simple ne sidas por plani ion ajn kaj unu persono ne scias kion havas en alies koro. Ĝuste okazis tiel ankaŭ en Bjalistoko.

Mi ĝojas legi ke iu mendis 100 kopiojn de Nepali-Esepranto-Vortaro. Dankon al li. Tio pruvas ke estas homoj en la mondo kiuj vere ŝatas posedi ĝin, kvankam apenaŭ en Nepalo aĉetis ĝin. Nur esperantistoj konas valoron de la esepranto-libroj.

Mi goĵas trovi ke ĉiuj kopioj de "Vojaĝo al Muktinath" estis venditaj. Tiom ke eĉ miaj karaj geamikoj ne povis ricevi ilin kiel miaj donacoj. Tre bedaŭrinde ke mi mem ne povis esti tie por plenumi miajn promesojn. Kaj, aliflanke miaj libroj iris al nekonataj manoj kaj mi povas poste sendi kopiojn perpoŝte aparte. Mi volas legi de KAEM aŭ KAEManoj kiom da kopiojn ĝi vere sukcesis vendi.

Mi nur povis esperi ke ili portu ĉiujn librojn de Nepalo. Mi donis al P sed li ne povis ĉar li havis grandegan pakaĵon kaj H (eble) ne povis kolekti ĝin. Certe mi prenos aliajn kopiojn kiam mi en estonteco partoprenos en UK.

Ankaŭ estis ĝojiga informo por mi ke nepalanoj estis tiom okupitaj dum la kongreso ke ili ne havis tempon por saluti aŭ babili kun konataj geamikoj, tiom multe ili dronis sin en la evento. Ili estis kune dum semajnoj sub la sama tegmento sed ili ne havis 10 minutojn da babilado. Kongresoj estas tiaj... aŭ kongresoj devas esti tiaj.

Krome, mi petis al kelkaj geamikoj eksterlandaj ke ili renkontu nepalanojn kaj salutu. Ili fakte serĉis nepalanojn sed tute ne povis trovi ilin, eĉ dum la inaŭgura sesio. Mia amiko ne povis vidi P-on dum iu prelego, ankaux ne dum artaj aranĝoj. Ŝajne, la nacian vesperon li forlasis post duona horo kaj malaperis kun iu. La balon li ne partoprenis, dum koncertoj mi ne vidis lin. Dum la grupaj diskutoj pri la kongresa temo li ne ĉeestis. Nur foje mi vidis lin en la KAEM budo kie li vendis la librojn kaj respondis al demandintoj.

Maljuna amiko el Germanio, Hans gastigas P kaj ili duope volis viziti diversajn lokojn. Li deziris viziti al Ursula dum kelkaj tagoj, sed Hans jam planis alion. Kaj poste Ursula havos alian programon ĉe ŝia hejmo.

Aparte, H estis tute senhelpa. Li estis iom malsana je la komenco. Li tamen multe laboris por la KAEM budo okazis, sed maltrafis ĉiujn aranĝojn. Eble liaj nepalaj kolegoj ne nepallingve klarigis al li aŭ li ankaŭ ne demandis siaflanke. Eble, denove, lia sperto en Bjalistoko devigos lin lerni Esepranton pli serioze - miaj bondeziroj. Jes, iu vidis ke li estas la persono kiu ofte havis N-E vortaron en liaj manoj. Li finfine vojaĝis al vilagxo de Ursula.

Kiel estroj de nepala registaro, nepalaj reprezentantoj estis sendependaj; do ĉiuj ne devis zorgi pri aliaj membroj. Tio estas kutimo de multaj jaroj. Mi legis/aŭdis pri tio en Ĉinio kaj bone vidis en Japanio.

I kaj P ekskursis kun islandano Jon kaj iu pola knabino iom zorgis pri H kaj eĉ vizitis lin en sia ĉambro.

Estas por me almenaŭ bedaŭrinda ke neniu rezervigis vortaron por UEA kaj libroservo. Danke, Franciska devis trankviligi Osmo Buller per la fordono de ŝia propra voraro. Tio estas ĉiel malbona. Konflikto ja estas en Nepalo. Sed iu devas montri en UK ke Nepalo ja produktis almenaŭ ion en pasitaj 20 jaroj. Vere, ni estas bonaj esperantistoj en Nepalo, sed nia organizado estas nulo.

Tio vere aplikiĝis dum la KAEM kunsido. Ĉeestis ĉ. 50 esperanstistoj, de en kaj ekster Azio. Nek P nek H iris; kaj I iris tro malfrue, duonan horon post la komenco. Hontinde. Ĉiuj landoj raportis kaj prezentis sin. I nur diris unu frazon : "Nepalo sukcese aranĝis himalajan renkontiĝon". La ĉeestintoj lauxte ridis pro tia unu frazo. Oni povas kompreni ili ridis pri Nepalo, au pli bone, pri ĝia reprezentintino aŭ aktuala nivelo de nepala Esperanto-movado. Denove hontinde.

Ŝi ne volis paroli pri la vortaro (dum ĝia inaŭguro, mi ĝuste blogis: neniu estis feliĉa krom mi). Danke, iu eŭropanino havis unu vortaron en sia sako kaj ŝi tuj iris antauxen kaj montris la vortaron. Hontinde denove por I. Tuj s-ro Lee emfazis ke la vortaro aperis per la financa helpo de KAEM, komprenite.

H kaj P ofte sidis en la KAEM budo kaj vendis la librojn, sed ne havis unu foton pri la nepala montaro por varbumi pri la IHR. Ili maltrafis gravan ŝancon varbumi por la IHR kaj por prezenti sin al la azia mondo.

Ĵus venis al mi informo ke I gastiĝas ĉe hejmo de Joakimo, mia Esperanto-instruisto, kiu bedaŭrinde nun estas for de la movado.

Mi ne estsa "Sangxaja" de Mahabharato, sed mi povis vidi la veron kiel antaux miaj okuloj. Komrepneble, mi skribas la veron tiom rekte ke kelkaj kaŝemauloj tute ne toleras min. Eble iu (almenaŭ unu, mi bone konas) diros ke tio ne estas vero. Mi lasas ĉambrojn al vi ĉiuj respondi kio estas vero se ĝi ne estas.