2008/07/24

Nepalaj prezidento kaj vic-prezidento

Estas plezuro ke Nepalo vidas la prezidenton Dr Ram Baran Yadav por la unua fojo hieraŭ. Homoj neniam eĉ imagis ke iu ajn de civitano povas trovi la plej altan seĝon de la ŝtato. Nepre ests la frukto dolĉa de foriro de monarĥio.

Tamen, ne etis tiel feliĉa novaĵo por homoj kiuj neŭtrale observas la politikan evoluon de ĉikunsntancoj. La elekto de prezidanto kaj vicprezidanto nek estis tute demokrata, kiel estis la elekto de anoj de Konstitucia Asemleo, nek estis aranĝita post interknsento de la partioj. La ĉefoj de la ĉefaj partioj proponis siajn kandidatojn kaj ili vidis ke la gajnanto de la plej multe da voĉoj ne gajnis sufiĉe multe por iĝi deklarita kiel la prezidanto. Do komencis fi-ludo de politikistoj. Post du tagoj okazis refoje baloto kaj dekoj da politikstoj donis voĉon al alia patio ol iliaj, kaj do unu sukcesis gajni sufiĉe da poenton por iĝi prezidento - kiel miraklo. Tre tre domaĝe ke en Nepalo, ĉar preskaŭ ĉiuj politikistoj venis el diversaj distriktoj, ili unue pensas kiel kokelkti monon per "politikado". Ili ne laboras kaj liaj profesioj ests "politikado". Ni poas facile imagi ke mono ludis la decidigan rolon.

Ali flanke, la elektita vic-prezidento Paramananda Jha estas tiu kiun la registaro iam punis ĉar kiel juĝisto li helpis al drogo-komerciston. Kaj denove, li ĵuris en Hindi lingvo, anstataŭ la regisatra lingvo Nepali aŭ lia gepatra lingvo Maithali. Oni tiel pensas ke li estas forta subtenanto de Bharato kaj do li decidos ĉion kion la Bharata registaro deziras. Tiel funkcias politiko de malfortaj landoj kiuj sutias apud fortaj landoj. Studentoj jam ekprotestis en stratoj kontraŭ la vicprezidento kiu ĵuris en la Hindi lingvo.

Hodiaŭ kelkdekoj da virinoj estis arestitaj kiam ili demonstraciis por virinaj rajtoj apud la ejo de konstitucia asembleo. Du inter ili estis eĉ vunditaj kiam la policanoj ekbatis ilin. Tre bedaurinde, la situacio de virinoj en Nepalo ne boniĝis malgraŭ grandega monhelpo de diversaj internaciaj agenteoj. Povas esti, ke la helpo ne atingis al la mankanta komunumo kaj estis uzitaj de tiuj kiuj montras sin en urboj kiel aktivuloj. La virnoj vivas tiel tie ĉi ke mi nur hodiaŭ aŭdis ke iu virino estis brulmortigita. Oni suspektis ke ŝia edzo eble havis rolon en tiu "akcidento". Antaŭ du monatoj okazis simile: Iu sinjoro brulmortigis lian edzinon ĉar lia edzino ne naskis filon por li kaj lia dua edzino donis al li filon. Mi ne scias kiel virinoj de Nepalo ekvivos egale kiel viroj.

________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2 comments:

Unknown said...

Saluton, amiko! Vere, ankaŭ ĉi tie em LatinAmeriko multaj el ni esperis pliboneigaĵoj el demokratio kiam la milistaj registaroj estis forpelitaj post jaroj de luktoj, dudek jaroj antaŭe hodiaŭ. Sed la mona potenco daŭris, kaj la popolo nur vivas iom pli bone nur ĉar la ekonomio kreskis multe tutmonde. Sed la fruado de tiu riĉeco estas ankoraŭ tre malegala, kaj tro multaj da homoj vivas en terura mizero. Do, oni komprenas respublika demokratio estas ĝenerale ilo por kvieti popolon kima socia revolucio bruas em iu lando. Kaj bedaŭrinde la maldekstraj partioj, eĉ la ŝajne pli radikalaj, aŭ akordas kun la loka oligarkio (kiel faris Lula kaj Chaves kaj Morales kaj nun faras la nepalaj maoistoj) aŭ estas forpelitaj de la politika agado. Nur kelkaj el la iame aktivuloj daŭras kredante pri socia justeco kaj progreso. La nepala popolo devas zorgi pri kio kazos em la proksimaj jaroj, kaj demandi la promesojn faritajn de siaj nunaj registuloj. Politikistoj mensogas tro multe, kaj nur la tutlanda baza organizado de la laboristoj povas eviti la daŭrado de maljusteco ie.
Samideane via, Proteo

Samideane via, Proteo.