2008/07/05

Grava kunveno en NEspA

Hodiaŭ ne estis kunveno de komitato, sed hazarde fariĝis grava - mi povis vidi ke estis teil planita. Mi ĝois vidi S-ron Subhas kiam mi eniris la ĉambron. Jam estis Bharat, Narendra kaj Poshraj tie.

Poste venis ankaŭ Mukunda, Nabin kaj ankaŭ estis juna Mukunda.

Antaŭ ol la komenco de oficialiĝo de la kunveno, Bharat proponis ke ni revizu la 10-jaran historion de la Renkontiĝo - Bonege. Li mem diris ke ni eraris tro subtenante la junulojn je renkontiĝo ĉar tiuj junuloj kiuj ricevis subtenon dum la renkontiĝo poste ne aperis en la movado. Kaj krome, ni ĝenerale konkludis ke kvankam ni elspezid multege da mono por kuranĝigi gejunulojn, ilia kontribuo ne povis esti videbla. Ankaŭ estis tiel ke tiuj kiuj nun vivas eksterlande ne memoras nin kaj Esperanton.

Mi aldonis ke nepala movado ja estas speciala tiu kaze ke niaj "geesperantistoj" aperas je esperanto-etoso nur dum renkontiĝo-kunveno kaj kongreso. Mi miris dum ĉiuj gravaj kunvenoj oni paroas nur pri "vojaĝo". Ĉu Esperanto estas pasporto? Eble iu eraris dum fondiĝo de NEspA.

Mi ankaŭ diris ke ne gravas kiom da kapoj ni kolektas dum Esperanto-kongreso sed gravas kiom da homoj vere ĝuas uzante la internacian lingvon kaj la principojn de la Prago-Deklaro.

La ĉefa temo estis renkontiĝo. Ni decidis ke okazos la venonta Internacia Himalaja Renknotiĝo de 26a de februaro 2009 kaj ĝi okazos ĉirkaŭ Annapurna Himalaja regiono. Ghalegaon estos unu el la bela vilaĝo kien la partoprenantoj trapasos. Narendra jam preparis tekston por eldonila broŝuron.

Venis ideo ke ne estis sufiĉa tempo por promeni en Katmando. Mi aldonis ke mi multe ricevas plendojn de partoprenintoj ke la kotizo estas alta kaj la NEspA ankaŭ ne sendas al ili finacan klarigon kiom da monon NEspA gajnis per la renknotiĝo. Mi proponis ke ni faru tiel ke la renkontiĝo pli malmultkosta kaj ke nepalaj partoprenantoj, plej parte subtenitaj de NEspA, parolu Esperanton almenaxu dum promenado.

Nur estas bedaŭrinda ke Indu, kiu nun estas en Usono kaj rekte vojaĝos al UK por partoreni en ĝi individue, ne kunportis ĝin (ankaŭ mi ne povis doni al ŝi miajn eldonotaj libroj). Ni pensis ke ni havas tempon kaj ŝia vojaĝis tiel subite okazis.

La dua temo estis Nacia Kongreso de NEspA. Post disuktado, ni decidis ke okazos la kongreso la 13n kaj 14an de septembro en Katmando (mi bonvenigas eksterlandanojn paortpreni kaj aŭskulti nin kaj ĝui la movadan etoson). Mi prononis ke ni aranĝu ĉifoje la kongreson tiel ne ni dorumu en tiu loko kaj daŭre diskutu pri diversaj aferoj. Mi opinias ke ni diskutu libere ĝis nokto kaj matene, ni freŝe planu kiel bone antaŭenigi la movadon.

Ni denove decidis ke ni uzos la restantan monon por aĉeti teron en Katmando Valo. Ni jam decidis tiel antaŭ du jaroj kaj ne povis nur fari tion. Bone, mi kredas ke aĉetinte la teron, ni ne plu havos monon por subteni al salutatnoj por vojaĝo. Strange, kiam mi estis elektita kiel prezidanto, oni informis al mi ke ni havas 1,000,000 rupiojn da mono kaj nun mi eksciis ke ni nur havas 700,000. Kie iris la mono kiam na nova kasisto ankoraŭ ne tuŝis la monon kaj la malnova kaŝistino ne rajtis uzi la monon? Ĉio kontraŭleĝa povas okazi en NEspA! Kaj mi sole ne povas batali kontraŭ korupto...

Antaŭ la fino okazis oficiala krokodilado: Sri Prasad, la vic-prezidanto de Itaharia sekcio de NEspA donis leteron al la ĝenerala sekertario, kiu estis skribita en Nepali lingvo. Mi diris ke ni povas krokodili dum la kunveno (ĉar mi ne povis daŭre protesti, kaj tiuj aktivuloj ankaŭ ne volis paroli ĝin) sed oficialaj leteroj devas esti en Esperanto: ĉar laŭ nia statuto, nia oficiala lingvo estas Esperanto. Kaj tiel ni povas almenaŭ montri al aliaj homoj ke ni vere uzas ĝin ie. Sed Sri protestis kaj diris
ke mi ne povas diri tiel kaj mi nur sugestu al li tiel kaj li pensos pri tio dum venonta fojo. Do, vivas tiaj gravaj esperantistoj en Nepalo kiuj devas pensi por uzi Esperanton laŭ la statuto! Ne gravas, li proponis ke la kongreso okazu en Itahario kaj Bharat respondis ke ĝi jam estas malfrua.

Fine, Bharat informis ke li jam pagis lumonon por la ĉambro por venontaj tri monatoj.

Jes ni parolis iomete pri Dro Lee Chong Young, kiu hieraŭ forpasis. Ni memoris ke li jam vizitis al Nepalo kaj amas nepalan Esperanto-movadon.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

5 comments:

Anonymous said...

Mi retas nur por diri gratulon kaj dankon.

La brita movado pli kaj pli aktivas.

Naux britaj parlamentantoj, parenteze, nomigis UEA-on por la Nobel pac-premio 2008

Dauxrigu la batalon.

Kore salutas

Brian

Anonymous said...

La parto de oficiala krokodilado placxis al mi. :) :)

Kaj vi silente akcetis tiun krokodilon. Cxu ne? Ne aliaj homoj protestis? Kial homoj lernas Esperanton se li volas skribi leteron en nacia lingvo en la asocio? Cxu vi ne havas regulon?

Mi estas Sennoma

Jacob said...

Saluton de Danio :-)

Mi pensas ke estas tute en ordo ke oni libere elektas inter Esperanton kaj sia nacia lingvo kiam oni komunkas al sam-lingvanoj.
Homoj ja regas Esperanton je diversaj niveloj. Insisti je Esperanto povas malentuziamigi la aktivulojn kiuj ne bona regas Eon.
Je la alia flanko, se cxio okazas en la nacia lingvo, tio ankaux ne estas bona.
Tial, oni en la praktika vivo devas uzi kaj-kaj.
Ja oni (espereble!) regas sian nacian lingvon pli bone ol Eo kaj fojfoje pli gravas komuniki maksimume klare ol ekzerci Eon. Sed ja estas balanco.
Gxis revido :-)
Jacob

Anonymous said...

Hey! The first thing is that i like your blog, but couldn't read it, i think i need to learn the language from you...

Anonymous said...

wow gold
wow gold
wow gold
wow gold
wow power leveling
wow power leveling
wow power leveling
World of Warcraft gold
power leveling
powerleveling
power leveling

power leveling
wow power leveling
wow power leveling
power leveling
power leveling
power leveling
powerleveling
powerleveling
powerleveling
powerleveling
powerleveling
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling

Rolex
rolex replica
replica rolex
Runescape Gold
RuneScape Money
Watches Rolex
Rolex Watches
rs gold
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling
gold wow
gold wow
cheap wow gold
cheap wow gold
World of Warcraft gold
World of Warcraft gold
World of Warcraft gold