2008/07/30

Ni celebras la festivalon de Gathamugal


Hodiaux ni celebris la strangan festivalon de Gathamungal en Katmando. Tio estas la tago por purigi la domon kaj forigi malbonan elementon de domoj kaj kvartaloj. Ni faras figuron per pajlo ktp de diablo Gathamnugal, simbole de la malpuro kaj malbonauxguro. Kaj knaboj nokte bruligas gxin tirinte gxis la riverbordo. Kaj poste, homoj en siaj hejmoj metas malbonajn grenojn kaj viando-pecojn en tera poto kaj jxetas gxin en vojokrucxo, tiel oni 'forjxetas' malbonon kaj malpuron de la hejmo.

Tiun cxi festivalon la Nevaroj celebras en kvartaloj de Katmando Valo.

2008/07/27

Rezolucio de la 93-A Universala Kongreso de Esperanto

jen la teksto de la rezolucio de la 93a UK, kiun mi danke ricevis el abonu.com.

La 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008 kun 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la kongresan temon "Lingvoj: trezoro de la homaro",

Festante ĉi-jare la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio,

Notante la gravan rolon de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de malsamaj aliroj al la mondo,

Rimarkante la daŭran diskriminacion kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj

Atentigante pri la valoro de la facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de ĝia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj,

Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn en la mesaĝo de ties Ĝenerala Direktoro al la Kongreso,

Reemfazas la neceson doni egalan respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en la mondo,

Alvokas la Esperanto-komunumon disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn de respekto al ĉiu homo kaj de egaleco inter ĉiuj homgrupoj, kaj per tio kontraŭbatali la malaperon de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo,

Invitas al kunlaboro kun ĉiuj organizaĵoj kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn kaj kulturojn kaj defendi lingvajn homajn rajtojn,

Instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri biologia diverseco, kaj

Proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado tra la mondo.

2008/07/26

Felicxan specialan tagon

Hodiaux estar la 26an de julio. Se mi ne eraras, hodiaux estas la tago
kiam Zamenhofo eldonis la Unuan Libron. Kial? Simple cxar li volis ke
ni ankaux lernu gxin. Ni nur memoru ke nia ekzisto estas sensignifa se
ni ne parolu gxin.

--
Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com

************************************************************************************
www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com
~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL

2008/07/24

Nepalaj prezidento kaj vic-prezidento


Estas plezuro ke Nepalo vidas la prezidenton Dr Ram Baran Yadav por la unua fojo hieraŭ. Homoj neniam eĉ imagis ke iu ajn de civitano povas trovi la plej altan seĝon de la ŝtato. Nepre ests la frukto dolĉa de foriro de monarĥio.

Tamen, ne etis tiel feliĉa novaĵo por homoj kiuj neŭtrale observas la politikan evoluon de ĉikunsntancoj. La elekto de prezidanto kaj vicprezidanto nek estis tute demokrata, kiel estis la elekto de anoj de Konstitucia Asemleo, nek estis aranĝita post interknsento de la partioj. La ĉefoj de la ĉefaj partioj proponis siajn kandidatojn kaj ili vidis ke la gajnanto de la plej multe da voĉoj ne gajnis sufiĉe multe por iĝi deklarita kiel la prezidanto. Do komencis fi-ludo de politikistoj. Post du tagoj okazis refoje baloto kaj dekoj da politikstoj donis voĉon al alia patio ol iliaj, kaj do unu sukcesis gajni sufiĉe da poenton por iĝi prezidento - kiel miraklo. Tre tre domaĝe ke en Nepalo, ĉar preskaŭ ĉiuj politikistoj venis el diversaj distriktoj, ili unue pensas kiel kokelkti monon per "politikado". Ili ne laboras kaj liaj profesioj ests "politikado". Ni poas facile imagi ke mono ludis la decidigan rolon.

Ali flanke, la elektita vic-prezidento Paramananda Jha estas tiu kiun la registaro iam punis ĉar kiel juĝisto li helpis al drogo-komerciston. Kaj denove, li ĵuris en Hindi lingvo, anstataŭ la regisatra lingvo Nepali aŭ lia gepatra lingvo Maithali. Oni tiel pensas ke li estas forta subtenanto de Bharato kaj do li decidos ĉion kion la Bharata registaro deziras. Tiel funkcias politiko de malfortaj landoj kiuj sutias apud fortaj landoj. Studentoj jam ekprotestis en stratoj kontraŭ la vicprezidento kiu ĵuris en la Hindi lingvo.

Hodiaŭ kelkdekoj da virinoj estis arestitaj kiam ili demonstraciis por virinaj rajtoj apud la ejo de konstitucia asembleo. Du inter ili estis eĉ vunditaj kiam la policanoj ekbatis ilin. Tre bedaurinde, la situacio de virinoj en Nepalo ne boniĝis malgraŭ grandega monhelpo de diversaj internaciaj agenteoj. Povas esti, ke la helpo ne atingis al la mankanta komunumo kaj estis uzitaj de tiuj kiuj montras sin en urboj kiel aktivuloj. La virnoj vivas tiel tie ĉi ke mi nur hodiaŭ aŭdis ke iu virino estis brulmortigita. Oni suspektis ke ŝia edzo eble havis rolon en tiu "akcidento". Antaŭ du monatoj okazis simile: Iu sinjoro brulmortigis lian edzinon ĉar lia edzino ne naskis filon por li kaj lia dua edzino donis al li filon. Mi ne scias kiel virinoj de Nepalo ekvivos egale kiel viroj.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/07/20

Kial ni kunveni?

Hieraux estis la tago de nia estrara kunveno. Bedauxrinde, ne povis okazi la kunveno hodiaux pro manko de suficxe da nomoro de estraranoj.

Mi mem ne povis partorepni en tiu kunveno cxar mi devis iri al la ejo de baloto por la unua presidento de Nepalo por raporti. Mi vespere telefonis al Poshraj kaj li diris ke ne okazis kunveno cxar nur kvar memborj venis. Tio estas la situacio de nia kompatinda asocio. Mi ne povas kompreni kial homoj kandidatas sin se ili ecx ne povas iri al la estraraj kunvenoj kaj se ili ne demandas kio okazas al tiaj kunvenoj. Aliflanke, mi ankaux komprenas ke estraraj kunvenoj ne estas grava en nepalstilaj organizajxoj kie gravaj decidoj okazas sekrete, ekster la estraro.

Okazis hodiaux la historia baloto - por elekti la presidento, kiu anstatauxos la regxon. Dum  unu monato la plej alta segxo de nepala politiko vakas. Estis tiel facile liberigi la regxon sed tio ne estis tiom facila trovi taugxan kantidaton. La du grandaj partioj de estinteco, kiuj ne povis sekuri suficxe multe da vocxojn cxi foje ne volis lasi la povon al la nove legixanta partio de Maoistoj kaj do dauxris la batalo por segxo.

Nepalo eble devas praktiki la tradicion de demokratio dum eble 100 jaroj por kontente. Demokratio malsukcesas kiam homoj volas ligi sin al gravas segxo, ne cxar la segxo bezonas lin sed cxar li bezonas la segxon...eble same kiel en nia asocio.

Nuntempe multe pluvas en Nepalo - jam kelkaj vilagxoj inundigxas...oni devas toleri tion dum unu monato. kaj neniu scias kiom da damangxo gxi lasos al lin. Aliflanke, 16 da homoj mortis kiam iu buso falis el la monta cxefvojo al la rivero sube.

Intertempe, mi mi volus anonci ke venos al Katmando esperanstitino el Ivanovo, Rusio. S-ino Tatjana Loskutova. Sxi restos en Katmando dum unu monato kaj restos cxe mi dum unua semajno. Sxi prelegos al ni pri Esperanto movado en Rusio kaj versxajne sxi ankaux instruos Esperanton al ni.

Mi hazarde trovis sxian interesan artikolon en la reto pri la 23-a Internacia Festivalo en Saarbrücken 27.12. 2006 - 3.1. 2007. En gxi ankaux partoporenis nia eksperzidanto S-ro Mukunda Pathik, laux la foto en gxi.
Jen: http://www.internacia-festivalo.de/23-rap-Loskutova.html

Intertempe iu sinjoro sendis al mi la retejo kie trovigxas malgrandan raporton pri vojagxo de Bharat en Germanio. Grautlona al nia sekretario.
http://www.esperanto-nuernberg.de/esperanto/Members/espofrank-eo/esperanto-gasto-el-nepalo/

2008/07/13

Vojagxo al tri distriktoj


Jen mia rakonto pri mia vojagxo.

9an de julio, 2008
Same kiel ĉiam, mia vojaĝo al tri montaj distriktoj ne estis planitaj. Nur venis al mi telefono de Uniuĝintaj Naciaj Evolua Programo (UNDP) por rekonfirmi pri "mia" vojaĝo. Antaŭe tiu vojaĝo estis planita por mia kunlaborintino sed ĝi venis al mia kapo ĉar ŝi havis alian okupon. Mi simple diris jes, sen ian ajn informon pri la vojaĝplano.

Mi iris al la resturacio matene ĉe Hariharbhawan, apud la UN-domo je 7.30. La oficistoj klarigis al ni ke ni iros al tri distriktoj - Makawanpur, Chitwan kaj Syanja por vidi kiel malgrandaj mon-helpoj de UNDP donis feliĉon kaj garantion kontrŭ risko pri katastrofoj al lokanoj.

La veturo ekis je 9.15. Por sperto, ni elektis la montan vojon de Naubise-Daman-Hetauda, kiun homoj nuntempe ne multe uzas. La serpeta vojo donis al ni turniĝon kaj en nia kapoj kaj en nia ventroj. Ni nur ne povis diri. La pejzaĵo nepre estis belegaj, la freŝaj vilaĝoj. Ĉar al veturiloj ne abunda, la vilaĝos apud la vojo estis freŝaj kaj la arobj estis verdaj. Ni sentis malvarme kiam ni atingis al la punkto de Simbhanjyang (2488metroj). Jen nia lando estis kaprica - ie vi povas senti kiel vintro kaj post duhora veturo (20 minuta flugo), povovas ŝveti kiel en tropika lando.

Poste, ni sentis pli kaj pli malfacila pro la turnoj. Unu el ni vomis kaj ni ĉiuj sentis simile, sed nur ni ne povis purigi nin tiel...Mi memoris kiel niaj eksterlandanoj de Internaicia Himalaja Renkontiĝo veturis laŭ tiu vojo.

Ni iris por manĝi al la fama Daman Resort sed oni diris ke ili ne povis kiuri por ni kaj ni feliĉe manĝis apude, en loka manĝejo.

Daŭis nia babilado - pri evoluo, internacia donaco, patrinaj lingvoj, moderniĝo, federalismo, monarĥismo ktp ktp. Ni ĵurnalistoj estas tiaj - duone inteligentaj. Ĉar ni havas kontakton kaj diskutadon kun multaj homoj, ni sentas ke ni scias ĉion kaj ni analizas la situacion laŭ la informon ni havas. Ni kritikis ĉiujn, ĉefe la reĝon kaj la politikistojn. Ni ĉiuj estis kontraŭ la Madeshanoj - la homoj kiuj volas krei novan federacion de sudaj ebenaĵoj, ignorante kulutran kaj lingvan diversecon de la regiono.

Multe pluvis kiam ni atingis al Hetauda. Ni rekte iris al Shramik Alta Lernejo kie oni konstruis domon kontraŭ tertremo  per la monhelpo de UNDP kaj kun aliaj fondusoj. Oni diris ke post la konstruado, multaj homoj en la kreskanta urbo volis konstrui siajn domojn laŭ la teĥniko. Tertermo estas tia en Nepalo - en 1934, okazis tertremo kaj prenis vivon de 17,000 homoj.

Ni rekte iris al Bharatpur, la fama urbo de Chitwan. Estis ege ege varma. Nia loĝado estis aranĝita en Hotelo Royal Century, fama kaj luksa en la urbo. Mi verkis raporton sur mia komputilo sed ne povis sendi ĝin - la reto estits tiel malrapida. Do, nokte ni iris ekstere kaj promenis en mallumaj stratoj. Dormi en la varmega ĉambro ja estis puno.

10an de julio, 2008
Matene mi kaj Krishna iris al Kalika FM. Mi volis renkonti mian amikinon Chandani tie. Mi hazarde telefonis al ŝi kaj ŝi diris ke ŝi ĵus vekiĝis kaj nur malfrue iros al la oficejo. Ni iris al la redio stacio, kiun ni trovis tre bone aranĝita. Ni renkontis al Tirtha kaj li klarigis al ni kiel ĝi funkcias.

Post matenmaĝo, ni veturis al Kerunga. Antaŭ 30 jaroj, la registaro konstruis kanalon por irigi la farmon tie, sed poste, la registaro forgesis kaj la lokanoj plenigis ĝin per tero por vendi la kampon. Poste okazis konflikto inter la grupo da homoj kiuj volas kanalon kaj kiuj volas plenigi ĝin. Per la helpo de UNDP, oni refuŝis ĝin kaj nun la kanalo savas homojn el inundo dum pluva sezono.

De tie, ni rekte veturis al Divyanagar, kiu kuŝas apud la rivero Narayani. Estis bela vilaĝo kun etnoj Tharu. Plaĉis al mi la reta strukturo kiun ili uzas por kapti fiŝetojn. Estis domanĝe ke la kampoj de la lokaj homoj estas eltranĉitaj de la rivero dum la pluvsezono kaj ili ne povas rikolti kiun ili plantas. La UNDP helpis ilin konstrui ŝtonan barakaĵon kiu malpermesas akvon flui al la direkto de la kampo. Ni ankaŭ vidis ke elektra barilo kiu malhelpas animalojn de Chitwan Nacia Parko iri al ilia kampo.

Ni estis tre laca reveninte je 3a posttagmeze, kaj ankaŭ estis malsataj. Post manĝado, mi estis vizitonta al Kalika FM sed multe pluvis kaj poste oni diris ke la ĉefvojo estis blokita de homoj kiuj vokis strikon. La etnanoj de Tharu kontraŭis demandon de Madheŝanoj. Do, ni devis atendi ĉirkaŭ du horoj en iu ne konata loko survoje. Nur tiam mi memorais ke mi perdis mian amatan horloĝon, kiun mi ricevis kiel donaco en Japanio.

Jam estis nokto kiam ni antingis al Butwal, al urbo proksima al la borodo al Bharato. Dank' al la komerco, ĝi pli kaj pli grandiĝis. Sed tamen estis malpura. Ni malrapide perdis enegion promeni en stratoj pro laceco, nur venis kelkaj. La ventumilo ankaŭ ne helpis nin en varma nokto; ĝi nur sendis al ni varmajn ventojn. Poste ni aranĝis alkutimiĝilon kiu donis freŝan aeron.

11an de julio, 2008

Matene, ni iomete promenis al proksima ĝardeno trans la rivero. Estis bone aranĝita kaj verda. Proksime, la eks-Bharata soldado ricevis iliajn pension. Ĉu en via lando homoj laboras kiel mon-soldato de via najbara lando? Ĉu ne estas stranga? Mi aŭdis ke homoj planas protesti kontraŭ la fariĝonta registaro ĉar la Maoistoj malkuraĝigis homoj labori kiel mon-soldato en aliaj landoj.

Ni veturis al Galyan kaj tagmanĝis en loka manĝejo. Fakte, tio estis la plej bongusta manĝo dum nia tuta vojaĝo.

Ni iris al Jagatradevi vilaĝo kie lokanoj bonvenigis nin. Ni vidis kiel ili klopodis protekti la monton el danĝero de malsuprenigo de tero. Ili diris ke mankas akvon por trinki en tiu vilaĝo.

Ni renkontis al la registara oficisto ĉe Putalibazar kaj demandis kiel li povas helpi lokanoj kiuj trafas tiom multe da problemoj por vivteni.

Nokte ni atingis al Pokhara, la dormejo por ni estis Moonlight Resort, parto de la Internaicia Himalaja Renkontiĝo. Mi tuj decidis promeni ekstere sed ni denove trovis ke teo venos. Poste sekvis drinkado kaj babilado interesa - ni rakontis niajn spertojn kiel ĵurnalistoj kaj ankaŭ diskutis kiel homoj vivas en montaj vilaĝoj.

Poste ni manĝis kaj iris eksteren por promeni. Ni hazarde parolis pri Esperanto al kelke da amikoj. Inter ili, Prajwal konis min kaj demandis al mi ĉu mi iam gastigis al iu Ruso. Do, li estis la persono kiu intervjuis al Chikachov, la rusa mondvojaĝanto. Li montris intereson pri la lingvo kaj ĝia uzado.

Survoje ni vidis dancejon kie atendis multaj gejunuloj por eniri, kompreneble ili devis pagi multege da mono. Kaj tiris niajn okulojn la junulinoj, kiu tre mallonge vestis sin. Tio estas moderniĝo, vi devas aperi bele por allogi junulon kiu helpos vin iri en dancejo senpage...

12an de julio, 2008

De matenom, ni estis certa ke ni ne plu laboros. Vojaĝo kaj laboro jam farigis nin tiom laca. Ni iris al la templo sur la lago kaj ĝuis mallongan boatadon. Ni vidis ke ia planto kreskas sur la lago tiom rapide kaj vaste ke ĝi frapas niajn okulojn. Oni diris ke estas ĉirkaŭ 40 organizaĵoj kiuj estis fontidaj por purigi la lagon sed ili nur ne laboras laŭ ilia nomo (eble same kiel nia asocio).

Manĝinte ni denove iomete diskutis pri la projektoj kun Jwala, la UNDP oficitino.

Ni ekveturis je 10.15 al Katmando, finfine. kiel kutime, ni okupiĝis pri diskuto bunta kaj samptempe ni aŭuskultis muzikon.

Fino estis pli bone. Antaŭ la fino, ni renkontiĝis apud Balkhu kaj mendis teon. Ni memoris ĉion pri la tuta vojaĝo kaj ridegadis longe. Nia volaĝo tiel estos neforgesinda.

Nur poste mi bedaŭris ke mi ne povis ĉe esti en la kunveno de NEspA. Laŭ mia plano, ni diskutos ĉu NEspA edldonos vortaron aŭ ne.




________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/07/05

Grava kunveno en NEspA

Hodiaŭ ne estis kunveno de komitato, sed hazarde fariĝis grava - mi povis vidi ke estis teil planita. Mi ĝois vidi S-ron Subhas kiam mi eniris la ĉambron. Jam estis Bharat, Narendra kaj Poshraj tie.

Poste venis ankaŭ Mukunda, Nabin kaj ankaŭ estis juna Mukunda.

Antaŭ ol la komenco de oficialiĝo de la kunveno, Bharat proponis ke ni revizu la 10-jaran historion de la Renkontiĝo - Bonege. Li mem diris ke ni eraris tro subtenante la junulojn je renkontiĝo ĉar tiuj junuloj kiuj ricevis subtenon dum la renkontiĝo poste ne aperis en la movado. Kaj krome, ni ĝenerale konkludis ke kvankam ni elspezid multege da mono por kuranĝigi gejunulojn, ilia kontribuo ne povis esti videbla. Ankaŭ estis tiel ke tiuj kiuj nun vivas eksterlande ne memoras nin kaj Esperanton.

Mi aldonis ke nepala movado ja estas speciala tiu kaze ke niaj "geesperantistoj" aperas je esperanto-etoso nur dum renkontiĝo-kunveno kaj kongreso. Mi miris dum ĉiuj gravaj kunvenoj oni paroas nur pri "vojaĝo". Ĉu Esperanto estas pasporto? Eble iu eraris dum fondiĝo de NEspA.

Mi ankaŭ diris ke ne gravas kiom da kapoj ni kolektas dum Esperanto-kongreso sed gravas kiom da homoj vere ĝuas uzante la internacian lingvon kaj la principojn de la Prago-Deklaro.

La ĉefa temo estis renkontiĝo. Ni decidis ke okazos la venonta Internacia Himalaja Renknotiĝo de 26a de februaro 2009 kaj ĝi okazos ĉirkaŭ Annapurna Himalaja regiono. Ghalegaon estos unu el la bela vilaĝo kien la partoprenantoj trapasos. Narendra jam preparis tekston por eldonila broŝuron.

Venis ideo ke ne estis sufiĉa tempo por promeni en Katmando. Mi aldonis ke mi multe ricevas plendojn de partoprenintoj ke la kotizo estas alta kaj la NEspA ankaŭ ne sendas al ili finacan klarigon kiom da monon NEspA gajnis per la renknotiĝo. Mi proponis ke ni faru tiel ke la renkontiĝo pli malmultkosta kaj ke nepalaj partoprenantoj, plej parte subtenitaj de NEspA, parolu Esperanton almenaxu dum promenado.

Nur estas bedaŭrinda ke Indu, kiu nun estas en Usono kaj rekte vojaĝos al UK por partoreni en ĝi individue, ne kunportis ĝin (ankaŭ mi ne povis doni al ŝi miajn eldonotaj libroj). Ni pensis ke ni havas tempon kaj ŝia vojaĝis tiel subite okazis.

La dua temo estis Nacia Kongreso de NEspA. Post disuktado, ni decidis ke okazos la kongreso la 13n kaj 14an de septembro en Katmando (mi bonvenigas eksterlandanojn paortpreni kaj aŭskulti nin kaj ĝui la movadan etoson). Mi prononis ke ni aranĝu ĉifoje la kongreson tiel ne ni dorumu en tiu loko kaj daŭre diskutu pri diversaj aferoj. Mi opinias ke ni diskutu libere ĝis nokto kaj matene, ni freŝe planu kiel bone antaŭenigi la movadon.

Ni denove decidis ke ni uzos la restantan monon por aĉeti teron en Katmando Valo. Ni jam decidis tiel antaŭ du jaroj kaj ne povis nur fari tion. Bone, mi kredas ke aĉetinte la teron, ni ne plu havos monon por subteni al salutatnoj por vojaĝo. Strange, kiam mi estis elektita kiel prezidanto, oni informis al mi ke ni havas 1,000,000 rupiojn da mono kaj nun mi eksciis ke ni nur havas 700,000. Kie iris la mono kiam na nova kasisto ankoraŭ ne tuŝis la monon kaj la malnova kaŝistino ne rajtis uzi la monon? Ĉio kontraŭleĝa povas okazi en NEspA! Kaj mi sole ne povas batali kontraŭ korupto...

Antaŭ la fino okazis oficiala krokodilado: Sri Prasad, la vic-prezidanto de Itaharia sekcio de NEspA donis leteron al la ĝenerala sekertario, kiu estis skribita en Nepali lingvo. Mi diris ke ni povas krokodili dum la kunveno (ĉar mi ne povis daŭre protesti, kaj tiuj aktivuloj ankaŭ ne volis paroli ĝin) sed oficialaj leteroj devas esti en Esperanto: ĉar laŭ nia statuto, nia oficiala lingvo estas Esperanto. Kaj tiel ni povas almenaŭ montri al aliaj homoj ke ni vere uzas ĝin ie. Sed Sri protestis kaj diris
ke mi ne povas diri tiel kaj mi nur sugestu al li tiel kaj li pensos pri tio dum venonta fojo. Do, vivas tiaj gravaj esperantistoj en Nepalo kiuj devas pensi por uzi Esperanton laŭ la statuto! Ne gravas, li proponis ke la kongreso okazu en Itahario kaj Bharat respondis ke ĝi jam estas malfrua.

Fine, Bharat informis ke li jam pagis lumonon por la ĉambro por venontaj tri monatoj.

Jes ni parolis iomete pri Dro Lee Chong Young, kiu hieraŭ forpasis. Ni memoris ke li jam vizitis al Nepalo kaj amas nepalan Esperanto-movadon.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/07/04

For pasis D-ro Lee Cong-Yeong


Mi hazarde trovis mesangxon ke hodiaux forpasis D-ro LEE Chong-Yeong, iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Miajn de korajn nekrologon.

Li for Forpasis en urbo Taegu, Koreio, je la 30 minutoj de la unua horo en la 4a de Julio(lau Korea Tempokalkulo) pro malsano.

Laux la infromo de S-ro Lee Jung-Kee kaj S-ro Ombro Jang, la funebra cermoniejo okazos cxe Katolika Preghejo Su Seong, urbo Taegu en Koreio, en la 7a de de Julio, lunde.

Mi memoras ke mi renkontis lin mallonge dum la Universala Kongreso en Seuolo, en 1994. Li estas cxiam silentema, ridetanta kaj komprenanta persono. Mi nun eksentas la varmecon de liaj manoj cxe mia mano kiun mi ricevis dum nia renkontigxo antaux 13 jaroj. Estu li en paca cxielo kaj trarigardu nin kaj nian Esperanto-movadon kaj sendu al ni liajn piajn gvidojn. Mi auxdis ke li ecx vizitis al Nepalo kaj laboris por la regsistara afero dum kelkaj jaroj. Eble tio estas la sekreto de lia amo al nia lando.