2008/06/16

Post la reĝa foriro

Ĉu homoj povas kredi ke la dinastio, kiu per forto kaj komploto regis en la malriĉa lando dum 240 jaroj, povas forlasi la palacon tiel simple kiel batita kato? Tio okazis en Nepalo. Do, ni faris historion. Tiel facile, simple kaj pace.

Oni de du jaroj, kiam sukceis popola movado kontraŭ la puĉo, sciis ke la reĝo foriros sed ili ne estis certa ĉu li tiel facile lasos al tronon. Speciale tiu reĝo kiu venis al la trono per/dank' al masakro kaj kies filo estas fi-fama pro misuzo de povo inter popolo. Oni anticipis pli larĝan, vastan kaj tertreman malpacon.

De komenco la Shah reĝoj de Nepalo estis en disputoj. Kiam la mondo faris ĉion eblan evoluon scienan, Nepalo daŭre implikiĝis pri politikaj komplotoj. La reĝo nek povis daŭrigi la arton kaj kulturon de la antaŭa Malla dinatio, nek ili povis moderne evolui la landon.

Antaŭe, la reĝo akceptis la lingvon de la popoloj, la nevara, sed la reĝo de Shah dinastio forte deklaris ke ilia lingvo estu la unu sola lingvo de la lando. Antaŭe vivis en Nepalo Hinduanoj, Budhanoj, Islamanoj kaj Kristnoj sed la unua reĝo de Shah dinatio aŭ mortpunis ilin aŭ sendis ilin ekster la lando. Kavankam ili ne povis malpermesi nian kulturon, ili aldonis novajn (ili tamen havis tre malmulte por aldoni) kulturojn kaj devigis nin tion sekvi.

Jen de komenco, venis problemoj. Antaŭ ol la venko, la reĝo de Shah dinatio trancis nazojn de centoj da homoj kiam ili sukcesis venki iun provincon. Kaj poste, iam iu reĝo devigis milojn da gepatrojn kiuj havis infanojn, kunporti iliajn infanojn ekster la valo por ke lia filo ne ekhavu malsanon! Tia estis la "amo" de nepalaj reĝoj al popolo. La rakonto de tiranismo povas estis pli kaj pli longa.

Mi nur menciu la reĝa masakro de 2001 kaj subita surtroniĝo de la eĝo. Kaj la pŭo de 2004 kiam li marpemesis telefonon, reton kaj cenzuris ĵurnalon.

Nature, la malamo de la popolo al la reĝo ampliksiĝis. Dank' al la Maoista milito, homoj ekhavis kuraĝon paroli kontraŭ la reĝo en malproksimaj vilaĝoj.

Nu, dum lia 10-minuta prelego de 6an de junio, 2007, la reĝo eks-reĝo Gyanendra Shah ĉefe volis klarigi ke la Shah dinstio nur faras ĉion laŭ la deziro de la popoloj.

Li diris ke oni akuzis lin pri la reĝa masakro, kvankam li estas senkupla, li devis toleri lin.

Sampteme, li ankaŭ grumblis ke oni akuzis lin ke li havis trezoron en eksterlando. Li diris ke li havas nenion en eskterlando kaj li ankaŭ ne kolektis heredaĵon de liaj "amataj fratoj kaj kuzoj". Lia heredaĵon estas en Nepalo kaj en pasintaj 7 jaroj li ne kolektis/ detruis hereditan posedaĵon. Li parolis tiel kiel ĉio de la palaco apartenas al li kaj li rajtas kunporti ĉion. "Mi kredas ke mi havos rajton teni mian posedaĵon laŭ la nuna leĝo," li diris.

Li nur promesis redoni al la reĝo la kronon por ke ĝi estu konservita sed ne diris ke li redonos la valoraĵon kiun kolektis la plej riĉa reĝo de al plej malriĉa lando.

Li ankaŭ diris ke li akceptis la baloton de la Konstitucia Asambleo kaj li obeajs la decidon de la popolo. Li memorigis nin ke li ne planis lasi Nepalon kaj li reston tien ĉi por servi lian patrin-landon.

Vere, tio ŝajnis tute simpla kaj sekvis nature celebrado. Sed tio ne estis tiel simpla.

1. Li ne lasis la palacon ĉar li volis, sed ĉar li ne havis alian opcion kaj li ne haivs forton kontruaxi la popoldeziron.

2. Li ne redonis la tutuon de la heredaĵon de la dinatio kio ne estis lia gajno sed la gajno de la reĝo - li posedis la trezoron de la lando nur ĉar li esis la reĝo. Tio signifis ke li nur amis la posedaĵon kaj ne la postenon.

3. Li redonis la kronon al la registaro por "konservi". Li plej eble signifis ke li revenos kun forto kaj la registaro redonu ĝin al li.

4. Eĉ post lia foriro, li tiel planis ke lia patrino kaj avino vivu en la sama palaco. La registaro, pro emocio, jesis al liaj demandoj. Tio eble estos la komeco de estota problemo.

5. Li denove petis al la registaro ke li ne havas loĝejon kaj la registaro ankaŭ donis al li ĝungalon apud Katmando por ke li vivu ĝis li aranĝos alian loĝadon. Tiu reĝo kiu gajnis miloble ol ĝenerala popolo ne havis monon por aĉeti domoen en Katmando? Hontinde.


Kaj, post la fino, ne ĉio finiĝis. Oni diras ke nun okazas disputo inter la eks-reĝo kaj lia filo. Tiel venas diraĵo ke la filo helpis lin dum la masakro ke li iam fariĝos reĝo sed subita forlaso de la eks-reĝo fermis la pordon por la filo en estonteco. Li nun povas esti freneza...

Mi povas diri ke li promesis doni multege da monon al la ministroj ke ili permesis kunporti la trezoron. Ni scias ke plej multe da politikistoj venas al Katmando kiel malriĉuloj kaj ili tre volas riĉiĝi sen laboro. Kaj la reĝo povas esti unu el tia vojo.

La regsitaro ja faris komisionon por ekzameni la posedaĵon de la palaco post lia foriro sed la rezulto aperis tiel hontinda ke la registaro ne povis doni ĝin al la ĵurnalistoj.

La registaro tuj poste decidis ke la palaco estos nepala nacia muzeo. Sed, mi raportis, kiel eblas muzeo sed ne troviĝas valoraĵojn kaj historiaj dokumentojn. Vidu ĝin ĉe mia angla kolekto de novaĵoj www.razen.blogspot.com

La afero de reĝo ankoraŭ ne finiĝis. Vidu, mi estis tre feliĉa kiam mi vidis la finon de 240-jara monarĥismo en mia lando. Sed nun preskaŭ ne. Ĉar nenio ordiĝis post foriro de la reĝo. Protestado daŭras ĉiutage kaj tio estas ĝuste kion la reĝo volis. Ni vidu kiel ĝi funkcios en estoteco. Reĝo vivos en politiko ĝis kiam li posedas la mono li kolektis el la nacia kofro. Nur tiam venos la paco en Nepalo.