2008/06/07

La eks-reĝo de Nepalo petas almozon!!!


Monarĥio baldaŭ estos historio de Nepalo. En pasitaj du semajnoj, ni multe parolis pri la reĝo - plej ofte ni memoris fi-agojn de la Shah dinstio - masakroj, komplotoj, ekspoito al virinoj, suspektoj, korpo-punoj ktp ktp. Ni emas forgesi eĉ se ili ion faris bonon al la popolo en 240 jaroj.

Kaj, aŭskukltu, la reĝo petis almozon al la registaro! Vizitis nia ministro al la palaco kaj la eks-reĝo petis ke la registaro donacu al li malgrandan palacon apud la monteto en Katmando. Tio neniam okazis en la historio de mondaj monarĥoj, ĉu ne? La reĝo estas la plej riĉa persono en Nepalo sed li ne volis aĉeti unu domon per la mono li akiris el la ŝtata trezorujo.

Kaj, mi ĵus aŭdis ke en la palaco nenio grava kaj valora aĵo restas. Iu registara komitato vizitis al la palaco por ekzameni ĝin kaj ili trovis ke ĝi estis preskaŭ malplena - nek estis valoraĵon nek historiaj dokumentoj - ili eĉ ne sukcesis trovi la tronon !!! La reĝo ŝtelis ilin kaj nun neniu scias ĉu la registaro sukcesos retrovi la valoraĵojn uzitajn de la luksegaj reĝoj de la malriĉega lando. Vidu, avido estas tia - la plej riĉa persono de Nepalo agis same kiel ŝtelisto.

Samtempe, mi opinias ke ankaŭ kulpas la registaro. Ĉar la registaro ankaŭ nun estas faritaj plej parte de la enmigrantoj, kiuj venis el vilaĝoj kaj jam ne vidis riĉĵon. Ilin la reĝo povas facile "aĉeti". Eble la reĝo promesis al ili ke li pagus multege da monon se ili silentus. Avido estas avido - ĝi povas faligi ĉiun ajn.

No comments: