2008/06/05

Felicxan Mondan Etoso-Tagon!


=
Hodiaŭ la tuta mondo celebras la etoso-tagon. Mi deziras bonon kaj sukceson al tiuj kiuj laboras por la pia celo. Mi petas vin sanĝi vian kutimon (uzi tro da energio - de elektro, gaso ktp) ĉar tiel vi povas helpi la mondon vivi pli longe.

Eble vi ankaŭ parolas pri mondvarmiĝo, jam ĝi estas modo en mutlaj riĉaj langoj. Sed por ni, malriĉaj landoj kaj tiuj kiuj vivas apud montoj, apud montoj kaj ĉe la maro.


Vi scias, mi loĝas en Nepalo, apud la plej alta monto de la mondo. La neĝo en montoj akviĝas -- pli kaj plu. Tio tiel rezulatas ke la aro de neĝo apud la montoj grandiĝas kaj ankaŭ altiĝasl la akvonivelo de la lagoj faritas per la neĝo-akvo. Tiaj lagoj iam ajn povas ekspolodi kaj miloj da vilaĝoj malsupre povas inundiĝi. Do, suferas la valoj, homoj kaj teaj kulturoj. Kion ni faris malbonon al la tero ke ni estas malbenitaj? Kaj kial vi (moke, la riĉaj, altaj, blankaj homoj) ne povas fari ion por savi nin? La usono (pardonu miaj bonkoraj usonaj amokoj) ne povas diri ke ili estos la parto de la Kjoto Protokolo kaj malalitĝos elsendo de vundigaj gasoj? Kial nur ni aktoras sur la strato kun geknaboj ke ni devas hodiaŭ lasi malbonajn kutimoj? Ĉu tio estas justo?


Aliflanke, la politikistoj en Nepalo ankaŭ ne estas sinceraj por labori por pura etoso. Ili ne povas helpi nin uzi elektrikan aŭtomobilon ktp. Sed kvankam homoj estas intersaj, la regitasro preskaŭ malkuraĝigas nin uzi tiajn aŭtomobilojn postulante altegan imposton. Ni pensas ke ili ricevas multe da mono de la komercistoj de la ortodoksaj aŭtoj. Ili scias ke iam oni enkondukos tiajn purajn aŭtojn, ĉiuj aĉetos ilin kaj homoj ne plu volus akiri malpurigantajn aŭtojn.

Kompreneble, ili ankaŭ estas gvidita de mono - ili faros nur tion kion la komercistoj diras al ili kaj la komercistoj ne niam faras bonon al la popolo?

Mi pensas ke ĉiuj samtempe devas fari ion ke nia tero restu pura, almenaŭ por nia venonta generacio, se ne por ni. Ĉu vi helpos nin?



________________________________________________

No comments: