2008/05/20

Politika Buddhismo


Paco regul la monondon. Mi deziras al ĉiuj homoj en la tuta mondo pacon, bonon kaj sukceson okaze de la 2552a Buddha Tago. Mi kredas ke la vojo kiun trovis Buddho antaŭ 2500 jaroj nur taŭgas por akiri pacon en la vivo, socioeto, lando kaj en la tuta mondo.

Mi estas feliĉe ke mi naskiĝis en Nepalo, kie ankaŭ naskiĝis la Buddho. Mi esperas ke mia vivo havas eron de mantroj aŭ bonaj diroj de la Buddho. Tia maniere mi estas pli pura ol aliuloj kvankam mi faras nenion bonon por aliaj homoj. Ne, mi nur ŝercis. Budhismo estas religio de praktiko kaj ĝi ne akceptas ke iu povas esti pli pura nur ĉar vi naskiĝis en ia tia familio.

De pli ol 10 jaroj mi vizitas la oficialan programon de Buddha Tago, orgnizata de iu monaĥejo apud la templo de Swayambhunath. Vizitas tie plej ofte la ĉefministro (sed ĉi foje li ne povis). Ili parkere laŭdas la vivon, filozofion kaj instruadon de la Buddho. Ili ne forgesas diri ke la instruado de Budho estas tre utila en hodiaŭa nepala situacio kaj la paca vojo de la Budho nur povas doni solvon en nepala konflikto ktp ktp.

Sed mi neniam aŭdis ilin promesante ke la ŝtato faros tion tion en unu aŭ dek jaroj. Mi esperas ke ili iam dirus ke ili sekvas tion kaj tion de Budha instruo, sed tio neniam okazas. Ili nur ditas ke la instruado de la Budho estas grava. Mi povas imagi ke ili, ĉiam estas Hinduanoj en la plej supraj postenoj de la regstaro, ne scias eĉ la bazon de la Budhismo. Do kial ili devas "papagoi" la saman mesaĝon ĉiu jare se ili ne povas fari ion ajn por la Budhismo?

Mi vidas ke la ambasadoroj de Tajlando, Srilanko kaj aliaj landoj donas mirindan honoron al Budhismo. Ĉu nepalaj politikistoj iam akceptos ke Budhismo estas por vivo, ne nur por politiko?

Kaj, mi komparas la situcion de Budhismo en Nepalo kun la Esperantismo. Vi trovas multajn homojn kiuj admiras Esperanton en Nepalo sed estas malfacile trovi tiujn kiuj parolas...

Jes, sabate (20008-05-17) mi ne povis viziti al Esperanto-oficejo. Tiu tago devis esti nia estrara kunveno. Mi petis al vic-prezidanto pardonon ke mi ne povos ĉeesti pro mia okupiĝo. Poste mi sciis ke ne multaj homoj de la estraro venis kaj ne povis okazi oficiala kunveno. La ĝenerala sekretario estis preter kontakto de pli ol monato kaj neniu scias kiel li loĝas. Lia poŝtelefono ne funkcias. Ĉar li estas la plej grava homo en la asocio, nenio povas okazi sen li. Anstataŭe, okazis voĉregistrado por "Eta Bruna Urso" kun aliaj gejunuloj, Jacob diris.

Hieraŭ mi estis ĉe Jacob dum tuta tago kaj laboris sur la vortado de 12.00a horo ĝis 5.00a horo. Etis tre interesa laboro. Mi kredas ke la rezulto de la vortaro faros historion en vera Esperanto-movado de Nepalo. Mi dankas al tiuj kiuj helpis min al la vortaro.


 



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

1 comment:

Jacob said...

Saluton Razen :-)

Vi verŝajne tute pravas pri ne negleteco de Budhismo pri la nepala ŝtato, sed Tajlando kaj Srilanko havas budhismon kiel ĉefa religio. (vd. http://eo.wikipedia.org/wiki/Tajlando#Religio kaj http://en.wikipedia.org/wiki/Sri_Lanka#Religions)
Pro tio ja ne tiom strangas ke ili interesiĝas pli pri Budhismo ol Nepalo.

Kaj pri klubkunveno: Fakte partoprenis ĉirkaŭ 15 homoj en la sabata kunveno, iom tro por mia registrado (ni devis dividi en tri sinsekvaj teamoj).

नमस्ते kaj ĝis!
Jacob