2008/05/27

Morgaux la regxo foriros!!!

Morgaux, la 28an de majo faros historion en Nepalo - la nova konstitucia asembleo lauxlegxe forigos monarhxismon el Nepalo. Forvisxinte la 2,000 jaran historion de tumulta monarhxio kaj la 238-jara historio de tiu cxi Sah dinatio, la asembleo, dum gxia nua kunsido, anoncos ke Nepalo farxas federala respubliko.

Dum la baloto de la asembleo, en la 10a de aprilo, preskaux cxiuj partioj sekvis la vojon al respubliko  kaj nur kelke homoj en unu partio rekte subtenis la monarhxismon. Homoj timis ke eble tiu partio, per la monon kaj forto de malaperonta regxo, gajnos poenton, sed tio ne okazis.

kaj estas certe ke la anonco okazos. Tamen homoj nun timas ke la regxo eble ne reagos kaj restos en la palaco kiel antauxe. La registaro altigis nivelon de sekureco por eviti protest-batalojn.

La nuna regxo Gyanendra akiris tronon en 2001 kiam okazis regxa masakro kaj "iu" mortigis tutan regxan familion kaj nur eskapis tiu cxi regxo cxar li estis for de la palaco. Oficiala raporto venis ke estis unu el la mortino kiu pafmortigis cxiujn kaj poste sin pafis. Sed multaj homoj kredas ke estis nuna regxo kiu komplotis tiun masakron.




________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

1 comment:

Anonymous said...

Saluton Razeno. Tien jonathan el bretonio respondas.
Estas granda sxanjxo por Nepalo, espereble cxiuj okazos senperforte en via lando por eviti suferoj kaj mortoj. Demokratio povas esti sxanco sed gxi restas pordon por alporti diktaduron. Samtempe libertecon kaj dangxeron. Tiu kiu gravas estas la liberteco de la jxurnaloj kaj de la edukado.