2008/05/29

Bonvenon al Respubliko de Nepalo !




Jen ni faris historion. Tiel plene, pace kaj sukcese ni forigis la monarĥion, preskaŭ 240-jaraĝa. La konstitucia asembleo, elektita per la baloto de la 10a de aprilo, hieraŭ nokte, je 11.20, decidis ke la monirĥio ne plu estos en Nepalo kaj la estinta regco ne plu havos ian tian lukson kaj forton. La reĝo devos lasi lian palacon en venontaj 15 tagoj.

Ekde hieraŭ noktomezo kaj dum tuta tago hodiaŭ, amaso da homoj ĝuis kaj demonstraciis pro ĝojo en stratoj de Katmando kaj multaj aliaj urboj. Hoamaso hodiaŭ staris antaŭ la reĝa palaco, demandante la reĝon tuj forlasi la palacon.

Inter la 568 membroj ĉeestantaj, nur 4 kontraŭis kaj aliaj ĉiuj aplaŭdis la proponon ke oni forigu monarĥismon kaj do mia lando estis deklraita kiel Federala Demokratia Respubliko de Nepalo! Gratulon al ĉiuj.

Samtempe, ili ankaŭ decidis ke ili aranĝos provizon de presidento kiu ne havas multe da politikaj fortoj sed restos kiel dekoracio kun la plej supra honoro. La registaro ne donos ian ajn subvencion aŭ honoron al la reĝa familio krom kiel simpla civitano kaj la reĝa palaco de nun fariĝos nacia muzeo.

Antaŭe estis decidita ke la historia kunveno okazos je la 11a antaŭ tagmeze sed pro la preparado de procesiaj aferoj, la kunveno povis okazis nur post la 6a, kaj do venis la decido preskaŭ noktomeze. Homoj senpacience atendis por la deklaro ekstere.

Antaŭ unu tago, la nove elektitaj membroj de la konstitucia asembleo, por la unua fojo en la historio, ĵuris en siaj gepatraj lingvoj. Tio ankaŭ estas signifo de liberiĝo de lingva subpremo.

Nun la nova asembleo laboros dum du jaroj opr verki vere "popola" konstitucion por fari Nepalon federala. Tamen oni ankoraŭ ne povis decidi ĉu ili sekvu etna divido kiam ili skizas liniojn por la ŝtatoj. La plej granda parto en la politika supra parto estas el altnivelaj Hinduoj kaj ili (en tute 39 pro cento) timas ke etnaj ŝtatoj eble disdividos la landon. Kaj ili ankaŭ diras ke ĉar jam la popoloj de diversaj etnoj miksiĝis, nun ne eblas etnaj ŝtatoj. Sed etnaj grupoj diras ke etna ŝtato estas grava por fari Nepalon federala ĉar nur ĝi donos al ili ilian kulturan idention.

Tamen, estas malfacile kredi ke la reĝo Gyanendra, kiu sidis sur la trono post reĝa masakro kaj kiu nur antaŭ du jaroj kaptis la tutan reĝimon per puĉo, forlasos la heredaĵon de 238 jaroj. Mi memoras, li sendis soldatojn ĉe nia ĵurnala oficejo por cenzuri...

Ĝenerala sekretario de UN kaj aliaj internaicoaj orgnizaĵoj jam gratulis nepalan regsitaran pro la paca deklaro kaj eniro al respublika demokratio.

PS: Antaŭ du jaroj, kiam homoj protestis kontrŭ la reĝa puĉo, mi blogis kun la titolo "Nepalo iras respubliko", kaj ne realiĝo de mia sonĝo; tio estis sonĝo de ne nur mi sed de milionoj da homoj, preskaŭ ĉiuj.

4 comments:

Anonymous said...

Gratulon,el Japanio.
Iom post iom (aux rapide) bonigxos homaro. Kaj ankaux kondukadoj (mastrumadoj aux administradoj) de diversaj organizacioj bonigxos demokratisme(n).

Craig said...

Gratulon!

La bona novajho el Nepalo estas en chiuj gazetoj chi tie. Ech por la lernantoj de la angla tauhgas via lando nun als temo:

http://www.bbc.co.uk/worldservice/learningenglish/newsenglish/witn/2008/05/080528_nepal.shtml

Ege felichajn salutojn el Germanio

Craig

Razeno said...

Koran dankon al vi.
Mi esperas ke vi dauxre vizitas min kaj donas vian opinion.

Gxis

parŝo said...

Saluton Razeno,
Mi bone ricevis mian mesagxon cxe mia blogo. Gratulon por la vian. Bedauxrinde mi havas tempon nek por legi nek por skribi. Mi trapasas konkurson por igxi instruisto, esperable post kelkaj monatoj mi povos denove verki esperante kaj dedicxi pli da tempo al la esperanta lingvo. Mi precipe esperas iam viziti nepalajn esperantistojn !
Amike,
Parsxo