2008/05/29

Bonvenon al Respubliko de Nepalo !




Jen ni faris historion. Tiel plene, pace kaj sukcese ni forigis la monarĥion, preskaŭ 240-jaraĝa. La konstitucia asembleo, elektita per la baloto de la 10a de aprilo, hieraŭ nokte, je 11.20, decidis ke la monirĥio ne plu estos en Nepalo kaj la estinta regco ne plu havos ian tian lukson kaj forton. La reĝo devos lasi lian palacon en venontaj 15 tagoj.

Ekde hieraŭ noktomezo kaj dum tuta tago hodiaŭ, amaso da homoj ĝuis kaj demonstraciis pro ĝojo en stratoj de Katmando kaj multaj aliaj urboj. Hoamaso hodiaŭ staris antaŭ la reĝa palaco, demandante la reĝon tuj forlasi la palacon.

Inter la 568 membroj ĉeestantaj, nur 4 kontraŭis kaj aliaj ĉiuj aplaŭdis la proponon ke oni forigu monarĥismon kaj do mia lando estis deklraita kiel Federala Demokratia Respubliko de Nepalo! Gratulon al ĉiuj.

Samtempe, ili ankaŭ decidis ke ili aranĝos provizon de presidento kiu ne havas multe da politikaj fortoj sed restos kiel dekoracio kun la plej supra honoro. La registaro ne donos ian ajn subvencion aŭ honoron al la reĝa familio krom kiel simpla civitano kaj la reĝa palaco de nun fariĝos nacia muzeo.

Antaŭe estis decidita ke la historia kunveno okazos je la 11a antaŭ tagmeze sed pro la preparado de procesiaj aferoj, la kunveno povis okazis nur post la 6a, kaj do venis la decido preskaŭ noktomeze. Homoj senpacience atendis por la deklaro ekstere.

Antaŭ unu tago, la nove elektitaj membroj de la konstitucia asembleo, por la unua fojo en la historio, ĵuris en siaj gepatraj lingvoj. Tio ankaŭ estas signifo de liberiĝo de lingva subpremo.

Nun la nova asembleo laboros dum du jaroj opr verki vere "popola" konstitucion por fari Nepalon federala. Tamen oni ankoraŭ ne povis decidi ĉu ili sekvu etna divido kiam ili skizas liniojn por la ŝtatoj. La plej granda parto en la politika supra parto estas el altnivelaj Hinduoj kaj ili (en tute 39 pro cento) timas ke etnaj ŝtatoj eble disdividos la landon. Kaj ili ankaŭ diras ke ĉar jam la popoloj de diversaj etnoj miksiĝis, nun ne eblas etnaj ŝtatoj. Sed etnaj grupoj diras ke etna ŝtato estas grava por fari Nepalon federala ĉar nur ĝi donos al ili ilian kulturan idention.

Tamen, estas malfacile kredi ke la reĝo Gyanendra, kiu sidis sur la trono post reĝa masakro kaj kiu nur antaŭ du jaroj kaptis la tutan reĝimon per puĉo, forlasos la heredaĵon de 238 jaroj. Mi memoras, li sendis soldatojn ĉe nia ĵurnala oficejo por cenzuri...

Ĝenerala sekretario de UN kaj aliaj internaicoaj orgnizaĵoj jam gratulis nepalan regsitaran pro la paca deklaro kaj eniro al respublika demokratio.

PS: Antaŭ du jaroj, kiam homoj protestis kontrŭ la reĝa puĉo, mi blogis kun la titolo "Nepalo iras respubliko", kaj ne realiĝo de mia sonĝo; tio estis sonĝo de ne nur mi sed de milionoj da homoj, preskaŭ ĉiuj.

2008/05/27

Morgaux la regxo foriros!!!

Morgaux, la 28an de majo faros historion en Nepalo - la nova konstitucia asembleo lauxlegxe forigos monarhxismon el Nepalo. Forvisxinte la 2,000 jaran historion de tumulta monarhxio kaj la 238-jara historio de tiu cxi Sah dinatio, la asembleo, dum gxia nua kunsido, anoncos ke Nepalo farxas federala respubliko.

Dum la baloto de la asembleo, en la 10a de aprilo, preskaux cxiuj partioj sekvis la vojon al respubliko  kaj nur kelke homoj en unu partio rekte subtenis la monarhxismon. Homoj timis ke eble tiu partio, per la monon kaj forto de malaperonta regxo, gajnos poenton, sed tio ne okazis.

kaj estas certe ke la anonco okazos. Tamen homoj nun timas ke la regxo eble ne reagos kaj restos en la palaco kiel antauxe. La registaro altigis nivelon de sekureco por eviti protest-batalojn.

La nuna regxo Gyanendra akiris tronon en 2001 kiam okazis regxa masakro kaj "iu" mortigis tutan regxan familion kaj nur eskapis tiu cxi regxo cxar li estis for de la palaco. Oficiala raporto venis ke estis unu el la mortino kiu pafmortigis cxiujn kaj poste sin pafis. Sed multaj homoj kredas ke estis nuna regxo kiu komplotis tiun masakron.




________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/05/25

Amase homoj grimpas sur Monto Everesto


En tri tagoj, jam 180 da homoj sukcese grimpis sur Monto Everesto ĝis hoduax vespere. La 8848 metra monto estas la plaj alta montopinto de la mondo, kiu situas ĉe la norda bordo de Nepalo.

Kial tiom multe da homoj grimpas sur ĝi? "Ĉar ĝi estas tie" - jen estas la fama respondo de Sir Edmund Hilalry. Vere, jam pasis pli ol 50 jaroj, homoj venkis ĝin kaj la allogo de la pontopinto ankoraŭ ne mortis -  la homoj daŭre grimpadas tien, eble en vicoj, amase. jam pli ol 3,000 homoj grimpis sur ĝi ĝis hodiaŭ.

Nur hodiaŭ matene atingis 77-jara nepalano sur la pinto. Kaj jam 10 knabinoj de Nepalo, apartenantaj al diversaj etnaj grupoj, ankaŭ sukcesis sian mision Gratulon al ĉiuj. Mi poste donos la tutan liston de grimpistoj.

La monto grimpado ja estas eksciita kaj amuza sed ĝi ankaŭ murdas homojn. Ĉi jare, jam du personoj forpasis en tri tagoj. Giammi Goldz de Svislando mortis apud Monto Everesto kaj Ignacio Ochoa de Olza (Inaki) mortis en apud Monto Annapurna. Aliflanke la soldatoj sukcesis savi vivojn de ses Britoj en Makalu vilaĝo kiuj iris por grimpi sur Monto Makalu.

Aliflake, la grimpistoj ne nur lasas siajn piedmarkojn sed ankaŭ restaĵon de manĝaĵo, vestaĵo, litaĵo kaj cilindro de gaso ktp. Oni ne parolu pri fikaĵo. Pli ol tio, ankaŭ restas tie kadavroj de grimpistoj. Kiam ili mortas, estas tre tre malfacila kunporti ilin sube kaj do restas "freŝaj" kadavroj dum dekoj da jaroj. Ĉar estas neĝaro, la kadavroj ne putriĝas...imagu kiel la grimpistoj trapasas eble ridetantaj mortintoj.

= = =

Mi iris hieraŭ al Esperanto-oficejo por labori sur la vortaro. Estis tiel malfacila por mi aranĝi tempon. Sed, estis tie Bharat kaj Indu kune kun Philip, Poshraj kaj Narendra. Mi demandis al Bharat kie li estis dum monatoj kaj li simple respondis, "Mi estis for".

Do, daŭris krokodilado pri politikaj aferoj dum unu horo kaj mi lasis la ĉambron. Tre bedaŭrinde.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/05/20

Politika Buddhismo


Paco regul la monondon. Mi deziras al ĉiuj homoj en la tuta mondo pacon, bonon kaj sukceson okaze de la 2552a Buddha Tago. Mi kredas ke la vojo kiun trovis Buddho antaŭ 2500 jaroj nur taŭgas por akiri pacon en la vivo, socioeto, lando kaj en la tuta mondo.

Mi estas feliĉe ke mi naskiĝis en Nepalo, kie ankaŭ naskiĝis la Buddho. Mi esperas ke mia vivo havas eron de mantroj aŭ bonaj diroj de la Buddho. Tia maniere mi estas pli pura ol aliuloj kvankam mi faras nenion bonon por aliaj homoj. Ne, mi nur ŝercis. Budhismo estas religio de praktiko kaj ĝi ne akceptas ke iu povas esti pli pura nur ĉar vi naskiĝis en ia tia familio.

De pli ol 10 jaroj mi vizitas la oficialan programon de Buddha Tago, orgnizata de iu monaĥejo apud la templo de Swayambhunath. Vizitas tie plej ofte la ĉefministro (sed ĉi foje li ne povis). Ili parkere laŭdas la vivon, filozofion kaj instruadon de la Buddho. Ili ne forgesas diri ke la instruado de Budho estas tre utila en hodiaŭa nepala situacio kaj la paca vojo de la Budho nur povas doni solvon en nepala konflikto ktp ktp.

Sed mi neniam aŭdis ilin promesante ke la ŝtato faros tion tion en unu aŭ dek jaroj. Mi esperas ke ili iam dirus ke ili sekvas tion kaj tion de Budha instruo, sed tio neniam okazas. Ili nur ditas ke la instruado de la Budho estas grava. Mi povas imagi ke ili, ĉiam estas Hinduanoj en la plej supraj postenoj de la regstaro, ne scias eĉ la bazon de la Budhismo. Do kial ili devas "papagoi" la saman mesaĝon ĉiu jare se ili ne povas fari ion ajn por la Budhismo?

Mi vidas ke la ambasadoroj de Tajlando, Srilanko kaj aliaj landoj donas mirindan honoron al Budhismo. Ĉu nepalaj politikistoj iam akceptos ke Budhismo estas por vivo, ne nur por politiko?

Kaj, mi komparas la situcion de Budhismo en Nepalo kun la Esperantismo. Vi trovas multajn homojn kiuj admiras Esperanton en Nepalo sed estas malfacile trovi tiujn kiuj parolas...

Jes, sabate (20008-05-17) mi ne povis viziti al Esperanto-oficejo. Tiu tago devis esti nia estrara kunveno. Mi petis al vic-prezidanto pardonon ke mi ne povos ĉeesti pro mia okupiĝo. Poste mi sciis ke ne multaj homoj de la estraro venis kaj ne povis okazi oficiala kunveno. La ĝenerala sekretario estis preter kontakto de pli ol monato kaj neniu scias kiel li loĝas. Lia poŝtelefono ne funkcias. Ĉar li estas la plej grava homo en la asocio, nenio povas okazi sen li. Anstataŭe, okazis voĉregistrado por "Eta Bruna Urso" kun aliaj gejunuloj, Jacob diris.

Hieraŭ mi estis ĉe Jacob dum tuta tago kaj laboris sur la vortado de 12.00a horo ĝis 5.00a horo. Etis tre interesa laboro. Mi kredas ke la rezulto de la vortaro faros historion en vera Esperanto-movado de Nepalo. Mi dankas al tiuj kiuj helpis min al la vortaro.


 



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/05/14

Cxu la regxo regos nur dum du semajnoj?

Hodiaux la cxefo de la Maoistoj, Prachanda, petis al la regxo ke li lasu la palacon en venotaj du semajnoj. Cxu tiel facile finos la kruela dinastio de la Sxahoj, kiuj regis dum pasintaj 238 jaroj per la forto de glavoj kaj komplotoj? Devas estis miraklo se li tion faros.

Laux la plano, la cxefministro vokos la unuan kunsidon de la Konstitucia Asembloeo en la 30a de majo kaj gxi unuvocxe deklaros ke Nepalo estas respublika.

Nur hieraux la regxo denove iris al lia Hindua templo kaj ofertis sangon de buvalo, kapro, kokido kaj aliaj animaloj por reteni lian povon. Mi ne scias cxu la diino povas helpi lin hodiaux aux ne, sed la popolo certe ne helpos lin.

Malgraux la suspekto de la homoj ke la regxo faros grandan sxangxon en la elekto, la pro-regxa partio preskaux nenion gajnis. La mono kaj energio de la regxo, kiun li elspezis por teni lian postenon per la elekto iris vane.

Sed, nekredeble, la Maoistoj, kiuj tiom lauxte kriis dum la milito-periodo kaj ankaux poste kontraux la regxo nun humble agas. Ecx en du jaroj ili ne povis ne doni monon kaj lukson al la regxo kavankam neniu malpermesis ilin. Tio signifas ke ne nur pro-regxaj partioj sed la tiel nomataj pro-respublikaj partioj ankaux ne povas forvisxi regxon el iliaj kapoj. Do la regxo dauxre gxuas la lukson lian prapartoj perforte akiris en Katmando. Sed mi kredas ke kvankam la politikistoj faras ion tion, la popoloj tute ne toleros la regxon, lian lukson kaj lian tiranismon.

Do...la monarhxio baldaux farigxos historio.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/05/10

Eta Bruna Urso en Nepalo?

Hodiaŭ io okazis en NEspA oficejo, vere interesa.

Estis ni  - Philip, Poshraj, Narendra, Ajit, Kanchan, Mukunda (juna), Jakob kaj mi. Ni ne tute babilis sed rekte saltis al laboro.

De tagmezo, laŭ nia plano, ni laboris por la franca desegno-filmo por infanoj "Eta Brua Urso". Estis tre intesesa infaniĝi en tiu ĉi aĝo.

Je al komenco, mi diris ke la projekto mem estas bonega sed ni havis problemojn - mankas al ni esperantistoj (tiuj kiuj parolas), nia prononco ne estas tiom bona, ni ne povas aktori kaj doni senton kiam ni parolas kaj fine, mankas infanojn en nia grupo kiuj povas ludi rolon de infano. Ja estis minaco sed tiun ni akceptis kiel aldono de valoro de la laboro - ni kunsentis ke ni ne perdos ion se ni malsukcsos sed ni vere gajnos sperton se ni povos fari kun malmulte da havaĵoj.

Jacob jam tradukis la dialogon kaj ni simple devis elparoli ĝin laŭ la filmo. Estis ege ege ege malfacila, mi devas diri.

Unue ni provlegis la tekston libere, poste ni ludis rolojn kaj poste ni registris nian voĉon en la komputilo. Jacob kunportis du kompitulon kaj profesia mikrofonon por labori.

Ni decidis ke unue ni lernos aktoradi kaj poste serĉos pli taŭgan akrotanto por ĉiuj roloj. Do, en la unua paŝo, mi etis Eta Bruna Urso, Philip estis kuracisto, Poshraj estis patrino kaj Narendra estis rakontisto. Ni provis tri foje. Kaj psote Jacob, Kanchan, Ajit kaj Mukunda ludis rolojn.

Mi lasis la oficejon je la 2.00a ĉar mi devis labori.

MI opinias ke tio estas granda laboro pro la movado. Laŭ Jacob, ni jam havas permeson esperantigi la filmon kaj eĉ ni povas iomete monon gajni per tiu projekto. La nur problemo estas serĉi esperantiston el la amaso da "esperantistoj". Espereble, ni sukcesos.

En oficejo, mi skribis al "Libroservo" ĉu ĝi povas helpi min disvendi mian eldonotan libron pri mia vojaĝo al Multinath. Kaj ankaŭ skribis al filipinoj tkp.

Nu, iomete pri mia blogo. Mi sukcesis meti specialan mapon sub mia blogo (ĉu vi remarkis?). Se vi vizitas mian blogon, vi aŭtomate vidos ke en la mapo, via lando havos ruĝan punkton. Tiel vi povas montri per mia blogo ke vi malfermis mian blogon el via lando (aŭ kie estas via lando en la mondo). Kaj, samtempe, mi povas ankaŭ montri al la mondo, ke samideanoj de tiom multe da landoj legas Esperantan blogon...



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/05/03

Dum tago de jxurnalista libereco

Tuj post la elekto de la konstitucia asembleo, ni okupigxis pro nia jxurnalista federacio. Hodiaux estas la Tago de Jxurnalista Libereco kaj ankaux la kongreso de nia Federacio de Nepalaj Jxuranlistoj. Ankaux mi estis iomete okupita pro tio, raportante pri ili. Eble 100 da kandidatoj staris por 27 da segxoj kaj ili havas tre grandajn tehxnikojn por peti vocxon.
Estis tro politike.

Tamen mi mem ne kandidatigxis. Vi scias ke tio ne estas en mia sango.

Kiel en sama jaro jen venas tiel nomata Tago de Jxurnalista Libereco hodiaux. Ni kiel kutime, gxuis demonstracion gajan. La cxefministro Girija Prasad Koirala inauxguris la programon.

Mi ne komprenas. Kial tiuj tiel-nomataj jxurnalisto-gvidistoj pozas sin kiel solvanto de cxiuj problemoj de jxurnalistoj. Ni bone scias ke ili nur estas pupoj de la politikistoj aux la mastroj, kaj ili estas pli interesa organizi sian postenon politikan ol doni profesian liberecon al jxurnalistoj.

En Nepalo, jxurnalistoj estas aux sklavoj de grandaj eldonejoj kiuj ricevas suficxe da monon (laux nepala vidpunkto, kie gxenerale homoj gajnas nur 250 US dolaroj jare) sed ili tute ne rajtas esprimi sin en la jxurnaloj. Aux estas tiuj "liberaj" jxurnalistoj kiuj povas skbiri ion ajn laux lia volo sed malfacile ricevas salajron. Do ili devas proksimigxi kun la politikistoj por mondonacoj kaj favori ilin por tio. Mi apartenas al la unua flanko. Mi do ne rajtas ion ajn kiun mia mastro ne volas aux kontraux iu kiu havas bonan rilaton kun mia mastro. Cxu tio estas mondskala fenomeno?

Kaj, tiuj tiel-nomataj gvidistoj ofte parolas pri demokratio, respuliko, regxo, internacia rilato ktp ktp. Sed ili tute ne povas paroli kontraux la sistemo sub kio ili laboras. Ili neniam diras ke iliaj mastroj ne rajtas maldugi ilin hazarde, devas doni suficxe da salajro regule, devas doni sanecan sekurecon ktp ktp. Tiuj kiuj multe parolas ofte montras ke ili havas nur busxon, ne manojn.

Sed mi gxuis la etoson, kiam mi vidis ke kelkaj kandidatoj estsis nur "vosxtoj" de politikaj partioj. Lasu ilin.

Pri rilato inter Nepalo kaj Cxinio. Mi povas nur diri al vi ke Nepalo estas tia lando kiuj nur scias felicxigi grandajn fortajn kaj ricxajn landojn. Do la registaro neniam povas jugxi cxu la Cxinoj subpremis la tebetanojn aux ne. Ni estas tiel sklava. Tio ne nur estas pro dependeco. Nepalo eble sentos sin dependa al Somalio!

jes intertempe, mi ne povis vini mian vojagxrakonto pri Gorkha. Sed mi finis la rakonto pri nepalstila edzigxceremonio. Mi antauxe volis blogi gxin sed poste mi intencis sendi gxin al Israela bulteno.

==
Kio en NEspA? Hodiaux mi iris al la Thamel oficejo kaj estis tie Philip, Narendra kaj Ajit. Ni babilis dum unu horo kaj revenis hejme. Cxu tio estas la celo de asocio? Mi kredas ke homoj multigxos se iu anoncos ke venis senpaga bileto por UK...Tia estas nia asocio.

Jes, intertempe, mi eksciis ke Indu nun estas la konsultato-gxenerala de Litovio. Gratulon al sxi!

2008/05/01

Felicxan Majo Tagon.

En 365 tagoj la jaro, ni laboristoj havas nur unu tagon - la Majo Tago. Ni scias ke de morgaux ni devas denve vendi sin preskaux senpage al niaj mastroj - ni donas al ili nian tagon, menson, opinion, manon, komforton, felicxon de niaj familioj. Kaj kion ni ricevas ? preskaux ninion, kompare al kion ni donas ali ili. Tamen ni ne povas lasi nian laboron. Tion eble la dio volis. Kaj eble ni celebras tiun cxi tagon nur por memorigi sin ke ni ja estas modernstilaj sklaboj. Ni ne forgesu tiun cxi veron...

Forgesu ke en la mondo multaj homoj vivas sen laboro pli lukse ol ni. Nepalo estas unu el tiu lando kie kelkaj homoj vivas lukse sen laboro ol kun laboro. Ni montru al ili ke laboro estas grava cxar tio donas al ni dignon, ne gravas kiom ajn ni gajnas.
Ni celebru gxin...