2008/04/26

Venis Tom el Israelo al nia oficejo

Matene mi ricevis telefonvokon de nekonata voĉo hodiaŭ. Li estis Tom, el Israelo. Li diris ke li estas nun en Katmando kaj lasos Nepalon morgaŭ. Mi volis renkonti lin ĉiel, kvankam mi estis okupita pro laboro kaj ankaŭ pro edziĝo ĉe mia bopatro.

Fakte li skribis al mi antaŭ eble du semajnoj. Li ricevis mian adreson pere de Amri, kiu vizitis Nepalon antaŭ unu monato. Li diris ke li estos en Katmando pasinta semajne kaj mi invitis lin al nia sabata kunveno, sed denove li mem skribis al mi ke li jam estis en Pokhara. Mi rekomendis lin renkonti esperantistojn tie. Bone, li vizitis nin antaŭ ol lia foriro.

Mi petis lin atendi min apud Hotel Vaishali je 11.30 kaj mi li jam estis tie kiam mi atingis lin. Mi ne povis koni lin, lia T-ĉemizo kun vortoj "Linga Revolucio" kaj bildo de Zamenhof vestita kiel rebelulo ne estis videbla. Sed per ridetoj mi konis lin.

Ni kune reiris apud nia Esperanto-oficejo kaj iomete babilis ĉar ne venis ŝlosilo de la oficejo. Li diris ke li ankaŭ partoprenis en la UK en Jokohamo kaj IJK en Vjetnamio. Poste venis Ajit kaj sekvis Philip kun la ŝlosilo.

Supre estis Pratima kaj Gita, atendante. Ni kune iris ene, kaj sekvis nin Navaraj. La junuloj fakte havis programon por diskuti pri novaj projektoj. Mi diris al ili ke mi estas ĉiam preta helpi ilin por orgniziĝi kaj labori por la internacia lingvo.

Mi petis al Tom prelegi pri li kaj movado en Israelo.

Li venis en Nepalo antaŭ ok tagoj kaj renknotis lian patrinon kiu de pli ol unu jaro estis en Bharato kaj Nepalo. Per la retadreso mi donis al li, li renkontis al Himlal kaj Sthir en Pokhara. Li diris ke li ne renkontis multe da nepalanoj sed trovis ilin bonkoraj kaj agrablaj. Li eĉ revis partopreni en la venonta IHR.

Li estas koptutila programisto, kaj unu el viglaj junuloj de Israela movado el Jerusalemo. Li nun redaktas bultenon "Israela Esperantisto" de nun kaj li ĵus finis organizi la unuan MezOrientaa Renkontiĝo antaŭ du semajnoj. Li klarigis al ni kiel funkcias Esperanto-movado en Israelo. Li ankaŭ prelegis pri homaramismo, ebleco de malapero de Hebrua lingvo kaj kultura identio de judoj.

Poste venis Poshraj. Li ankaŭ aŭuskultis al lia prelego.

Devis estis hodiaŭ estrara kunveno ĉar ne povis okazi io antaŭ unu semajno pro manko de sufiĉa membro (mi me ankaŭ ne povis ĉe esti) sed neniu el estraro venis al la oficejo.

Mi petis sugeston kiel ni povas utiligi la nove faritan filmon pri Rasua kiel parto de reklamo por la venonta IHR. Poshraj sugestis ke ni ŝanĝu la vojon ĉi foje.

Kaj, mi diris eble Indu vojaĝos al Nederlando dum UK kaj ŝi povas preni kelke da kopioj kiel donaco de Nepalo. Kaj mi ankaŭ anoncis ke mi baldaŭ eldonos libron pri Vojaĝo al Muktinath, kiun nun redaktas nia amiko Jakob.

Tre bedaŭrinde, ne povis okazi kunveno por skizi nian jarplanon - antaŭ unu monato eble, kiam mi proponis prepari ĝin, oni sugestis min ke ni faru ĝin poste, kun pli multe da membroj kaj nenio okazas ĝis nun.

Jes, mi intertempe ricevis novan numeron de Azio en Esperanto kie troviĝis raporteto pri la prelego de Bharat. Gratulon al li.

Mi estas tiel okupita nuntempe - mi ĝuas edziĝceremonion kaj planas verki blogon pri ĝi. Cerete, mi jam verkis longan artikolon pri mia vojaĝo al vilaĝoj dum la baloto kaj nur mi devas meti ĝin en mia blogejo. Kaj, nun mi tre volas verki artikolon pri la ĵus finita baloto kaj ĝia mirinda rezulto, sed kiam ?

--
Razen Manandhar
The Himalayan Times - 4771489



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

No comments: