2008/04/10

La vocxdono vere okazis

Mi tre gxojas anonci hodiaux ke vere okazis la baloto de konstitucia asembleo.
Por raporti pri gxi, mi estas en Gorkha, cxirkaux 180 kilometroj for de Katmando. Tre bedaurxinde, mi mem ne povis vocxdoni en mia urbo.
Ne gravas, mi vidis la plej gravan parton de la elekto ke mi estis cxe la budo kiam Dr Baburam Bhattarai, unu el la plej gravaj gvidistoj de Maoistoj, donis vocxon.

Estas ja dangxera vilagxo, kiel mi antauxe menciis. Oni diris ke en kelkaj vilagxoj la Maoistoj ne permesis politikistojn de aliaj partioj vocxdoni ktp. Sed iel, la elekto okazis. Cxio bone...

Mi volas verki libron pri la Maoistoj kaj liaj fino je la vocxdono. Mi revas tiel. Mi nepre reblogos en Katmando - mi ja longe verkis mian blogon en mia komputilo kaj remetos gxin en la blogo poste.

Mi esperas ke Jacob jam finredaktis mian Vojagxon al Muktinath kaj mi baldaux eldonos gxin.

4 comments:

गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ said...

Dankegon pro via raporto, Razeno. Multaj en Barato zorge sekvas la elektojn en Nepalo.

Masakato said...

Kara Razeno,

Cxu en Nepalo ne funkcias sistemo t.n. "Foresta Vocxdono"?
T.e. povi vocxdoni antaux la vocxdontago, kiam oni vojagxas aux laboras aliloke.

Craig said...

Gratulojn al vi kaj viaj samlandanoj. Lau la raportoj, kiujn mi legis, pasighis la vochdonado rilative trankvile.

Bonega pasho por Nepalo.

Razeno said...

Karaj,
Koran dankon pro viaj komentoj.
En Nepalo ne estas tia sistemo de foresta vocxdono. Nur tiuj kiuj vojagxas je registaraj aferoj povos baloti por proporcia reprezentto. Mi ne povis fari ecx tion cxar mi ne havis tian oficialan paperon. Do, mi ne povis baloti.

Samtempe, milionoj da nepalanoj kiuj laboras eksterlande ne povis baloti.