2008/04/26

Venis Tom el Israelo al nia oficejo

Matene mi ricevis telefonvokon de nekonata voĉo hodiaŭ. Li estis Tom, el Israelo. Li diris ke li estas nun en Katmando kaj lasos Nepalon morgaŭ. Mi volis renkonti lin ĉiel, kvankam mi estis okupita pro laboro kaj ankaŭ pro edziĝo ĉe mia bopatro.

Fakte li skribis al mi antaŭ eble du semajnoj. Li ricevis mian adreson pere de Amri, kiu vizitis Nepalon antaŭ unu monato. Li diris ke li estos en Katmando pasinta semajne kaj mi invitis lin al nia sabata kunveno, sed denove li mem skribis al mi ke li jam estis en Pokhara. Mi rekomendis lin renkonti esperantistojn tie. Bone, li vizitis nin antaŭ ol lia foriro.

Mi petis lin atendi min apud Hotel Vaishali je 11.30 kaj mi li jam estis tie kiam mi atingis lin. Mi ne povis koni lin, lia T-ĉemizo kun vortoj "Linga Revolucio" kaj bildo de Zamenhof vestita kiel rebelulo ne estis videbla. Sed per ridetoj mi konis lin.

Ni kune reiris apud nia Esperanto-oficejo kaj iomete babilis ĉar ne venis ŝlosilo de la oficejo. Li diris ke li ankaŭ partoprenis en la UK en Jokohamo kaj IJK en Vjetnamio. Poste venis Ajit kaj sekvis Philip kun la ŝlosilo.

Supre estis Pratima kaj Gita, atendante. Ni kune iris ene, kaj sekvis nin Navaraj. La junuloj fakte havis programon por diskuti pri novaj projektoj. Mi diris al ili ke mi estas ĉiam preta helpi ilin por orgniziĝi kaj labori por la internacia lingvo.

Mi petis al Tom prelegi pri li kaj movado en Israelo.

Li venis en Nepalo antaŭ ok tagoj kaj renknotis lian patrinon kiu de pli ol unu jaro estis en Bharato kaj Nepalo. Per la retadreso mi donis al li, li renkontis al Himlal kaj Sthir en Pokhara. Li diris ke li ne renkontis multe da nepalanoj sed trovis ilin bonkoraj kaj agrablaj. Li eĉ revis partopreni en la venonta IHR.

Li estas koptutila programisto, kaj unu el viglaj junuloj de Israela movado el Jerusalemo. Li nun redaktas bultenon "Israela Esperantisto" de nun kaj li ĵus finis organizi la unuan MezOrientaa Renkontiĝo antaŭ du semajnoj. Li klarigis al ni kiel funkcias Esperanto-movado en Israelo. Li ankaŭ prelegis pri homaramismo, ebleco de malapero de Hebrua lingvo kaj kultura identio de judoj.

Poste venis Poshraj. Li ankaŭ aŭuskultis al lia prelego.

Devis estis hodiaŭ estrara kunveno ĉar ne povis okazi io antaŭ unu semajno pro manko de sufiĉa membro (mi me ankaŭ ne povis ĉe esti) sed neniu el estraro venis al la oficejo.

Mi petis sugeston kiel ni povas utiligi la nove faritan filmon pri Rasua kiel parto de reklamo por la venonta IHR. Poshraj sugestis ke ni ŝanĝu la vojon ĉi foje.

Kaj, mi diris eble Indu vojaĝos al Nederlando dum UK kaj ŝi povas preni kelke da kopioj kiel donaco de Nepalo. Kaj mi ankaŭ anoncis ke mi baldaŭ eldonos libron pri Vojaĝo al Muktinath, kiun nun redaktas nia amiko Jakob.

Tre bedaŭrinde, ne povis okazi kunveno por skizi nian jarplanon - antaŭ unu monato eble, kiam mi proponis prepari ĝin, oni sugestis min ke ni faru ĝin poste, kun pli multe da membroj kaj nenio okazas ĝis nun.

Jes, mi intertempe ricevis novan numeron de Azio en Esperanto kie troviĝis raporteto pri la prelego de Bharat. Gratulon al li.

Mi estas tiel okupita nuntempe - mi ĝuas edziĝceremonion kaj planas verki blogon pri ĝi. Cerete, mi jam verkis longan artikolon pri mia vojaĝo al vilaĝoj dum la baloto kaj nur mi devas meti ĝin en mia blogejo. Kaj, nun mi tre volas verki artikolon pri la ĵus finita baloto kaj ĝia mirinda rezulto, sed kiam ?

--
Razen Manandhar
The Himalayan Times - 4771489



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/04/22

Festivalo de diina bano


Jen metas foton pri speciala festivalo en Katmando. Homoj portas grandan templon de diino sur iliaj sxultroj kaj prenas gxin al lageto por "bani" sxin. kaj homoj amuzas jxetante akvon al spektantoj cxirkauxe.

2008/04/15

Thimi festivalo

Jen mi metas foton de la festivalo en Thimi, okazis la 14an de aprilo, kie oni elektas iun kaj traboas lian langon per grnda

Festivalo de Thimi


Jen mi metas foton de la festivalo en Thimi, okazis la 14an de aprilo, kie oni elektas iun kaj traboas lian langon per grnda borilo.

Tamen, pro la hxaoso de baloto, ne multaj homoj cxi jare gxuis la festivalan etoson

2008/04/13

Demokratiiĝo de Maositoj


Mi nun vidas tion kion eĉ mia avo ne povis vidi kaj tion eĉ la Usona regstaro ne povis diveni. La Maoistioj okupos la plej multe da seĝoj de la Konstitucia Asembleo de Nepalo. La elekto kiu okazis la 10an de aprilo rezultis tiel ke inter 240 seĝoj por la asembleo, la Maoistoj jam akiris 72 seĝojn kaj aliaj plej bona partio havas nur 20 seĝojn (je 10.00 nokte de la dimanĉo). Vidu, la tuta asembleo kaj nia konstitucio aperos "ruĝa".

Nekredeble okazis por nepalaj kaj internaiciaj politikaj observantoj. Eĉ la Usona regisaro, inter aliaj, volis okazigi la elekton por ke ili pruvu ke la Maoistoj estas nur teroristoj kaj ili ne sukcesos akiri seĝojn. Ili jam donis al ni tiom multe da mono. Sed la rezulto estis simple mala. Nun, la historio diros ke la internaciaj orgnizaĵoj multe helpis al Nepalo okazigi la elekton kaj pruvi ke la Maoistoj vere estas demokratia forto de Nepalo. Estinta prezidento de Usono Jimmy Carter tuj diris ke la elekto estas sukcesa na demokratia. Kion fari?

Mi mem ne estas Maoisto, nek mi subtenas tiujn kiuj forte kritikas ilin - mi ŝatas kelke da flankoj de ili kaj ne povas akcepti kelke da flankoj aliaj. Mi nur dankas al Maoistoj ke lia fi-batalo ne nur prenis vivojn de homoj sed ankaŭ malfermigis niajn okulojn pri multaj parametroj de malegaleco. Mi, same kiel multaj multaj homoj en Nepalo, estas malkontenta kun la ĉefaj politkaj partioj kiuj regis sed ne donis kion la popolo postulis, aŭ meritis kaj do atendis grandan sanĝon. Nun, kiam mi vidis ke la Maoistoj, kiuj antaŭ 11 jaroj kontraŭis baloton nun subite akiris tiom da seĝoj kaj tiuj vereranaj "balotistoj" nun estas forĵetitaj.

Aliaj partioj kutime akuzis al Maoistoj ke ili timigis, minacis kaj eĉ rabis baloton. En kelkaj lokoj, ĉiuj partioj faras tion kaj en Suda Azio. Tio jam estas kutimo, neniu povas imagi ke iu partio gajnis tiom da seĝoj nur ĉar ili estas bonaj aŭ famaj. Ĉion oni devas fari en Nepalo por venki en elekto. Eĉ nunaj regantaj partioj faris tion dum pasintaj elektoj. Sed ili ne pvoas fari tion en tuta lando. Kaj, se estas vero, kial aliaj partioj nur restis kiel handikapuloj?

Mi diras al vi kion mi vidis. Dank' al mia profesio, mi sukcesis vojaĝi en dekoj da vilaĝoj, precipe en "danĝeraj" vilaĝoj. Danĝeraj ĉar antuax ol mia vojaĝo, oni diris ek la Maoistoj tie atakis al fremduloj. De 6an de aprilo ĝis hieraŭ vespere, mi estis en Lamjung, Tanahu kaj Gorkha distriktoj. Mi miris ke tie ne troviĝis reprezentantoj/aktivistoj de aliaj partioj. Mi iris al vilaĝoj kaj mi aŭdis nur pri Maoistoj - same kiel ĉiuj jam fariĝis Maoistoj. Miaj okuloj ne povis vidi timigadon, aŭ minacon aŭ malpermeson. Mi nur vidis ke gvidistoj de regantaj partioj simple ne volis iri al vilaĝoj kaj aŭskulti al tiuj malbonŝancaj malriĉuloj. Anstataŭe, ili simple ĝuas luksan vivon en Katmando kaj donas intervjuon al famaj ĵurnaloj. Do, vi povas imagi kiuj kial venkis.

Estas nekredeble ĝoja ke venas nova sanĝo en la politika sistemo en Nepalo. Ankaŭ mi sentas komforte ke paradigmo sanĝiĝis - nova ideo, novaj homoj kun nova vidpunkto. Sed iu diru al mi kio okazos se ili ne trovos bonan kaj fortan opozicion? Tio nur estos nasko de diktatoro.

La politiko de malsukceso de ortodoksa demokratio, apero de Popola Batalo de Maoistoj, aro de mortigoj, masakro kaj puco de la reĝo, paca finiĝo de Maista batalo kaj nun la elketo de Konstitucia Asembleo - ĉio okazis preskaŭ tre rapide antaŭ miaj okuloj, kaj nepre tre proksime, ĉar mi estas ĵurnalisto. Nun mi volas verki longan/grandan libron pri la politika metamorfiĝo. Ĉu mi tro multe revas? Mi tuj ekos nur se iu helpos eldoni ĝin.

Nepala estonta konstitucia asembleo:
Elektita per venkos-tiu-kiu akiras estas antaŭe: 240
Elektita per proporcia reprezento: 335
Selektita de la kabineto: 26
Entute: 601



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2008/04/10

La vocxdono vere okazis

Mi tre gxojas anonci hodiaux ke vere okazis la baloto de konstitucia asembleo.
Por raporti pri gxi, mi estas en Gorkha, cxirkaux 180 kilometroj for de Katmando. Tre bedaurxinde, mi mem ne povis vocxdoni en mia urbo.
Ne gravas, mi vidis la plej gravan parton de la elekto ke mi estis cxe la budo kiam Dr Baburam Bhattarai, unu el la plej gravaj gvidistoj de Maoistoj, donis vocxon.

Estas ja dangxera vilagxo, kiel mi antauxe menciis. Oni diris ke en kelkaj vilagxoj la Maoistoj ne permesis politikistojn de aliaj partioj vocxdoni ktp. Sed iel, la elekto okazis. Cxio bone...

Mi volas verki libron pri la Maoistoj kaj liaj fino je la vocxdono. Mi revas tiel. Mi nepre reblogos en Katmando - mi ja longe verkis mian blogon en mia komputilo kaj remetos gxin en la blogo poste.

Mi esperas ke Jacob jam finredaktis mian Vojagxon al Muktinath kaj mi baldaux eldonos gxin.

2008/04/08

Mi estas en Damauli

Mi nun estas en Damauli, survoje al Gorkha. Dimancxe mi atingis al Besisharar nokte. Mi neniun povis fari cxar esits iom malfacile trovi logxejon.

Matene hieraux mi renkontis registarajn oficistojn kaj aliajn por raporti pri la preparado de la elekto. Nia loka korespndanto helpis min. Estis malgranda bela urbeto proksime de Monto Manaslu. Mi sxatus viziti tien cxi denove sen laboro.

Nur sabate okazis konflikto tie kaj 11 personoj de UML kaj Maoistoj vundigxis. Vespere denove okazis granda konflikto, pri kio oni ne volas multe paroli. Cxar la elekto de la konstitucio jam estas tre proksime, ni cxiuj decidis ne multe paroli pri tiaj malpacoj. Bona ideo.

Mi nur esperas ke okazos la elekto de la konstitucia asembleo sen granda problemo.

Post tagmeze mi atingis al Damauli kaj partoprenis en politika programo. Jam estis malfrue kiam mi sendis novajxon de tie.
Hodiaux mi baldaux sendos mian raporton kaj veturos al Gorkha, de kiel komencis “unuigxo” de Nepalo anatux 240 jaroj.
Estas multaj interesajxoj pri kio mi paste reblogos. Mi estas tiom okupita kaj la reto-servo ne estas bonaj en tiu urbetoj.

2008/04/04

Morgaux mi vojagxos en "dangxeraj" vilagxoj.

Etis subite deicidite ke mi vojagxos morgaux matene en tiuj distriktoj, kie la Maoistoj malpermesis kandidatojn kaj jxurnalistojn kaj ecx internaciajn observantojn veni.

Laxu la plano:
5an aprilo, mi veturos el Kathamndu al Dumre kaj Lamjung
6an aprilo, mi estos en Lamjung kaj sendos novajxon 1
7an aprilo, mi veturos el Lamjung al Tanahu, novajxo 2
8an aprilo, mi estos en Tanahu kaj sendos novajxon 3
9an aprilo, mi veturos el Tanahu al Gorkha, novajxo 4
10an aprilo, mi estos en Gorkha por vidi Dro Baburam vocxdonante, novajxo 5
11an aprilo, mi estos en Gorkha por verki alian novajxon 6
12an aprilo mi reveturos al Katmando

Mi vidu kiel mi sukcesos travivi, sendi novajxon estas fora afero. Sed laboro estas laboro. MI ne plendas. Mi sxatas tiajn laborojn kaj estis parto de la historia evento.
 
Tre bedauxrinde, mia komputilo nun malfunkcias kaj mi sendis por repari gxin, sed ankoraux ne finigxis.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9