2008/01/16

Oleo de Patrino

Patrinoj kaj avinoj hodiaŭ donis oleon al iliaj gefiloj kaj genepoj por ke ili restu forta kaj sana dum la vintro. Dum hodiaŭ homoj vizitas la hejmojn de iliaj patrinoj kaj avinoj por ricevi oleon.

Ĉr mi ne havas patrinon, mi vizitis al mia onklinon - la edzino de frato de mia patrino - por ricevi oleon. Estas tia kara kutimo ŝi karesas mian kapon kun fritita oleo kaj kelke da grenoj de rizo. Oni kutme eĉ metas olen en oreloj kaj nazoj, tiun mi ne volis akcepti.

Interese, la patroj/viroj ne rajtas fari ĝin. Mi ne povas kompreni kial, ĉu ĉiuj pensas ke viroj ne povas doni amon/kareson?

La 14an, hieraŭ, bombo eksplodis en ĉefa parto de Katmando, ĉe Ratnapark, kiam ĵus finis la granda kunveno de sep politikoj partioj kaj dekmiloj da homoj estis proksime. Nur vundiĝis du personoj kaj neniu mortiĝis. Tio montras ke paco ankoraŭ ne alvenis, aŭ tiuj kiuj malamas pacon ankoraŭ estas aktiva.

Kaj la 13an 56-jara ĵurnalisto Pushkar Bahadur Shrestha estis pafmortigita de aktivistoj de Janatantrik Tarai Muktimorcha (Jwala Singh ). Vidu kiel vivas ĵurnalistoj en Nepalo. Ili ne niam povas plaĉi homojn kaj nur ganjas malamikoj ĉie.

Nepalo memoras la kontribuojn de Sir Edmund Hillary kiu grimpis sur la Monto Eversto por la unua fojo kaj ankaŭ helpis Sherpa-anojn, konstruante hospitalon, lernejon ktp en vilaĝoj ĉirkaŭ la monto. Sir Edmund forpasis la 11an de januaro.

Okazis funebro de Apsana antaŭ hieraŭ. Mi vizitis al la templo de Pashuatinath sed oni diris ke la aviadilo kun ŝia kadavro alvenos malfrule. Mi ne povis atendi pro laboro kaj lasis. Mi petis ke iu sendu al mi foton por ke mi metu ĝin en mia blogo. Poste venis al mi informo ke Jacob volis kreis apartan hejmpaĝon je nomo de Apsana. Mi hodiaŭ trovis la paĝon sed mi eĉ ne povis rigardi la fotojn. Estis malfacila toleri la veron. Do mi decidis ne meti la fotojn en la blogo. Pardonu min, miaj legantoj. Mi iĝis tro sentimentala eble.




________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9