2008/01/10

Miitoj kuniĝis en Melamchi


Estis malluma vespero en monta vilaĝo Melamchi. La dato estis la 7an de januaro 2008. Du viroj sidis kaj donis ruĝan paston "tikao", kun rizoj sur fruntoj de unu al alia – estas bonauĝura signo por celebri kaj honori homojn, kaj eĉ diojn. Iliaj familioj aplaŭdis kaj gratulis ilin.  Tio ne estis edziĝo, nek estis io kiu rilatas kun samseksemo. Ili kunigis sin per la nodo de “miito”, la sankta amikeco kaj kuniĝo aŭ aldono de familioj (mi ne scias ĉu amikego sufiĉas por defini "miito"n).

Yubraj Khadka and Netra Narayan Sharma, ambaŭ 24 jaraĝaj, apartenas al malsimilaj kastoj laŭ Hinduismo. Ili renkontĝis preskaŭ hazarde antaŭ unu jaro je profesiaj agadoj. Ili fariĝis amikoj kaj finfine ili sanĝis la amikecon al dumviva rialto de miito.

La rito de bindiĝo al la rialto de miito, laŭdire legenda, jam malaperis en la moderna kaj urba vivstilo. Sed ĝi ankoraŭ troveblas malofte en vilaĝoj.

Mi havis sanĝon esti ĉe tia rara okazo dum mia veturo al la vilaĝo de Chanaute Bazaro de Melamchi, ĉirkaŭ 5-hora veturo de Katmando. En la vilaĝo, inter naibaroj, etis afero de kuriozo ĉar tio okazas nur tre tre malofte. Eĉ maljunuloj ne memoras kian riton ili devas sekvi por vere agnoski ilian miitecon. Sed ili aranĝi ĝin iel.

Oleo-lampo estis metita sur la folio-bovlo, plena je rizo. Estis plado de ruĝa pasto kun kelke da floroj, plado da fruktoj kaj iom da donacoj ankaŭ estis aranĝita. Kaj granda grupo atendis la okazon en la malgranda kaj malluma ĉambro por vidi kiel ĝi vere okazos.

La viroj staris. Ruĝa ŝalo estis steĉita inter ili por ke ili ne vidu unu la alian. Kaj ili salutis tra la ŝalo, ne vidante. Kaj la ŝalo falis. Do Ili denove salutis unu la laian tri foje kaj donis tikaon, la ruĝa pasto. Poste sekvis la vico de edzinoj. La edzinoj de viroj ankaŭ faris samon. Tio signifas ke la rilato ne estis inter viroj sed de tuta familio. (Vi eble demandus, kial la edzinoj devas sekvi kion iliaj edzoj decidis? Mi ne havas respondon. Mi demandis mallaŭte, sed oni ne devis respondi, estas nature, en vilaĝoj, ke edzinoj sekvas edzojn). Je la tria vico, la viroj/virinoj salutis edzinojn/edzinojn de iliaj amikoj. Ĉi foje, ili bone memoris ke la viro de unu flnako ne staru sur la matriĉo kie staras virino de alia flanko. Tio signifas kiom la viroj devas honori edzinon de sia amiko -- inrersanĝo de seksumo eĉ estas preter imago. Jen la rito finiĝis kaj ĉij aplaŭdis. Poste sekvis intersanĝo de donacoj, eble vestaĝoj.

Poste venis tempo por celebrado. Ili donis nin glasojn da loka alkoholaĵo kaj frititan kukaĵon. Estis tre gaja celebrado. Mi trinkis iomete.

La geamikoj kaj najbaroj babilis pri la signifo de "miito" kaj deziris sukceson de la dumviva amikeco de ili.

"Estu ĝi la tiel memorinda kiel la miiteco inter Krishna kaj Sudama. Ili neniam forgesis unu la  alian eĉ cum la plej malfacilaj tago en siaj vivoj," diris Bir Bahadur Khadka, unu el la maljunaj gastoj.

Krisna kaj Sudama estas nomoj de "dioj" laŭ la Hindua mitologio.

Li ankaŭ diris ke la miitoj povas estis senlime intimaj pri aliaj aferoj. "Sed ili ne rajtas dormi en la sama lito kaj manĝi el sama plado," li diris. Denove, ĝi tre strikte malpermesas eblecon de samseksemo.

Laŭ la etnologio, la miitoj estas same kiel fratoj aŭ ĝemeloj kaj do rajtas posedi heredaĵon de gepatroj de alia miito.

Inter literara aŭ muzika cirklo de Katmando, oni memoras ka miitecon de muzikistoj Narayan Gopal el Katmando(Nepalo) and Gopal Yonjan el Darjeeling(Barato).

Khadka kaj Sharma vivis tiom malproksime, unu estis el Sindhupalchok distrikto (en nordo de Katmando) kaj alia estis el Parbat (okcidento de Katmando) distrikto. Ili venis en Katmando pro siaj profesiaj aferoj kaj do la rakonto komencis. Ili havis malsimilajn kastojn, kaj vivis en malsimilaj cirkonistancoj. Sed neia barilo povas malpermesi ilin por esti dumvivaj amikoj.

“Estis same kiel sonĝo. Mi neniam pensis ke nia amikeco sanĝiĝos kiel miiteco,” diris Khadka,parolante kun la gastoj. Kaj Sharma aldonis ke li preĝos al la dio ke ili sucese daŭrigos la sanktan rilaton.



________________________________________________

Message sent using UebiMiau 2.7.9

No comments: