2007/12/20

Posedaĵo de reĝoj nepalaj


Post ses jaroj de murdiĝo de nepala reĝo Birendra, reĝino Aishwarya, princo Dipendra kaj aliaj, oni trovis kie iliaj posedaĵoj traslokiĝis sekrete eksterlande.

La ministro pri hejma afero de Nepalo antaŭ tri tagoj anoncis ke 17,600,000 rupioj aŭ 137,000 da Britaj pundoj estis translokigitaj de nuna reĝo eksterlande. La mono estis en Standard Charter Accounts Banko. Inter la monsumo, 100,000 pundoj estis sendita al brita kompanio kiu nomiĝas PL Well and Company kaj alia 37,000 pundoj rekte iris al nepala palaco. La mono apartenis al princo Dipendra, reĝino Aishwarya kaj alia princo Nirajan, ĉiuj mortigitaj dum la mister masakro. Imagu kiom riĉa ili estis.

Ĉu mi jam diris ke nepalano gajnas ĝenerale 238 usonaj dolaroj jare?

Samptempe, la registaro ankaŭ trovis ke 1600 da la monparto (share, angle) de Dipendra kaj Nirajan ankaŭ estis transposedigita al Prerana, la filino de nuna reĝo Gyanendra. De pli ol unu jaro, la politikistoj kriis por malfermi pri la monsumo posedita de eks-reĝo kaj lia familio sed ili ne suckesis - eble ĉar ili mem ne volis forigi la reĝon aŭ la reĝo estis tro forta por ili.

Tamen, ili sukcesis kapti 16 palacojn kiuj apartenis al la reĝa familio kajla 885 ropanioj da tero (1 ropanio egalas 72 kvardato da futoj) en Katmando inkluzive de 2,417 ropanioj da tero kiun kovras la nura reĝa palaco en Katmando). Krome restas 34,000 ropani en la tuta lando, kiun ankaŭ la registaro nun posedas surpapere. Ŝajnas tre inspira kaj pozitiva tamen oni devas atendi kiel la registaro povos vere forpeli la reĝon el ilaj palacoj.

Tre intrese kaj ŝokinde, Prachanda, la ĉefo de la Maoistoj kiuj de komenco deklaris ke ili volis senradiki monarĥismon el Nepalo, nun diris ke ili eĉ volis labori kun "naciistoj" (la vorto ĝenerale signifas tiuj kiuj subtanis la reĝon)...Jes, multaj homoj suspektis ke la Maoistoj ne estis tute kontraŭ la rexo dum ilia 11-jara kunarmila batalo, ĉar ili neniam atakis la reĝon rekte (ĉu vi memoras unu el mia malnova blogo?). Tiel, multaj homoj senmaskiĝos en venotaj tagoj.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

No comments: