2007/12/02

Helpo por Aidoso - fonto de korupto

Same kiel en multaj aliaj landoj, ankaŭ Nepalo "celebras" tiel nomatan tagon de Aidoso hieraŭ, la 1an de decembro. Laŭ la registaraj informejo troviĝas en Nepalo 70 mil da Aidoso viktimoj.

Malgraŭ la pluvo de mono, la situacio de aidoso kaj HIV viktimoj estas egale mizeraj, kaj ne haltas kresko de nombro de viktimoj. Mi legas de tempo al tempo en ĵurnaloj ke ili devas fronti hontindajn incidentonj de diskriminacio - eĉ instruistoj kaj kuracistoj ne tuŝas ilin aŭ ne permesas ilin resti en siaj ĉambroj. Imagu kiel kondutas ilin siaj familianoj.

La ministro por sanaj aferoj rekte diris ke la problemo ne solvoĝis ĝis kiam la neregistaraj oranigzaĵoj kontraŭ Aidoso ne laboras kune. Kaj, dum iu televida programo, 'profesiaj aktivistoj' de Aidoso preskaŭ batalis kiam unu malkovris la koruptadon de alia kaj tio daŭris longete...

Kial Aidoso en Nepalo? Mi iam skribis ke ĉirkaŭ 500 da homoj forflugas Nepalon, serĉante "bonan" laboron en diversaj landoj. Plej parte viroj vojaĝas eksterlande kaj revenas al hejmo kun la malsano. Eĉ en Nepalo troviĝas kontraŭleĝaj bordeloj kaj ankaŭ promenas protitutinoj kun malsanoj libere.

Registaro ja afiŝas por nepra uzo de kondomoj sed plej multe ĝin ne uzas kiuj devas - kiam genujuloj dormas kun nekonatuloj. Do, la rezulto estas tiel severa.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9