2007/12/15

Felicxan Zamenhof-Tagon!!

Saluton al ĉiuj. Mi dizeras feliĉon, sanon, sukceson kaj egalecon al vi cixuj sekvantoj de Zamenhof kaj lia lingvo (kiu fakte nun estas nia lingvo).

D-ro Zamenhof kreis la lingvon por ke ni lernu ĝin kaj uzu ĝin, ne por porti la verdan stelon kaj serĉi almozon inter la amaso de pli-riĉaj estperantistoj. Mi hontas kiam mi renkontas tiajn homojn kiuj ne uzas lingvon sed volas montri en internaciaj raportoj ke ili havas gravan postenon en esperanto-movado de sia lando. Kiel la movado vivas se homoj ne uzas la lingvon?

Mi celebris la Zamenhof Tagon kun grava laboro, eble la plej grava laboron en mia 17-jara Esperanto-vivo. Mi sukcesis havi mian vortaron sur la reto. vi pvas trovi la vortaron en kelkaj paĝoj, la ligilojn de kiuj vi povas trovi ĉe mia paĝo http://razeno.googlepages.com/vortaro. Mi estos tre ĝoja se vi havas tempon trovi ĝin, tra legi ĝin kaj kritiki ĝin. Ĝi estas tute senpaga, sed ĝi ĝis nun estas same kiel presprovaĵo.

Anstataŭ esti parto de kontraŭ leĝaj aferoj, mi preferis estis kun geknaboj hodiaŭ. Ili hodiaŭ invitis gravajn politikistojn el diversaj partioj (nepre ili estis helpitaj de diversaj ne-registaraj organizoj) kaj doni al ili kion ili volas havi kiel siaj rajtoj en la skribiĝonta konstitucio de Nepalo. Poste ili anakŭ iris al parlamento, renkontis la ĉefo (speaker, angle) kaj ankaŭ donis la demandojn al ili.

Mi estis kun ili hieraŭ ankaŭ mi miris ke geknaboj estas tiom lertaj, agemaj pri siaj rajtoj.

3 comments:

Gunnar said...

Cxu la nepalaj vortoj en via vortaro estas skribitaj devanagarie?

Mi scivolas, cxar en la publika komputilo kiun mi uzas aperas nur sensencajxoj; la hindilingva vikipedio aliflanke, kiu supozeble uzas la saman literaron, legeblas senprobleme.

Gunnar

Anonymous said...

Gratulon!
Vi faras tre indan laboron. Mi deziras, ke via vortaro sukcese presiĝos libroforme.
Nu, permesu al mi montri kelkajn suspektatajn tajperarojn el la parto inter V kaj Z. (Mi kontrolis nur esperantajn kapvortojn, ĉar bedaŭrinde mi ne scipovas la nepalan.)

vagadi, pasumi, ŝtelvegi => ... ŝtelvagi?
vaguma => vagema?
vanko => ???
vasiolo => ???
vegetera => vegetala? aŭ vegetara?
vesiteko => ???
vi (ĝentila al[parolo) => ... alparolo
via (mnalaltnivela) => ... malaltnivela
vickamenceliero => vickanceliero?
vilaĵo => vilaĝo?
vipo, skruĝo => ... skurĝo?
volizo => valizo?
voluntulo => volontulo?
volvi; suli; vindi => suli???
vualo; kopskarpo => ... kapskarpo?
vundo, rompiĝita korpomembro => ... rompiĝinta ...

Feliĉan novjaron!
Vastalto

Razeno said...

Estimataj,
Koran dankon pro viaj reagoj.

Al Gunnar. Bedauxrinde, en la HTML, vi ne povos legi Nepali literojn sed mi kredas ke pdf portos literojn ankaux. La vikipedio estas farata per Unikoda literaro. Tion mi sekvos poste.
Al Vastalto. Dankon pro via grava aldono. Mi mem ankaux re sercxas tajperarojn. Sed via laboro certigas mian. Cxu havos tempon pli legi kaj aparte skribi al mi cxe razeno@gmail.com? Mi estos danka al vi.

Razen