2007/11/30

Kie nur dioj zorgas geinfanojn.

Nepalo estas stranga lando. En pasintaj naux monatoj, 2,300 da geinfanoj jam malaperis el diversaj urboj kaj vilagxoj de Nepalo. Inter ili, 1,353 estis trovitaj sed neniu scias kie restas aliaj 919 da geinfanoj. Ecx oni ne scias cxu ili vivas aux jam estas murditaj. Nun mi parolas pri la geinfanoj kies gepatroj informis pri la malapero de iliaj gefiloj al policanoj. Aliaj, kies gepatroj ne multe fidas la polican sistemon ecx ne iris al policejo por informi, ne ecx estas inkluzivitaj en tiu cxi listego.

Vere, preskaux cxiutage mi legas novajxon pri malaperoj. Kelkfoje, la kadavroj estas trovitaj surstrate. Tio okazas kiam tiuj homoj kiuj prenis la infanojn ne sukcesas ricevis petmonon de la gepatroj kaj ili jxetas la infanojn murdinte.

La statistiko estas bazita laux la rarpoto iu ne-registara organizajxo produktis al la registaro ne antauxlonge.

Estas inter ili tia knabo kiu lasis sian hejmon antaux kvar jaroj kaj nur dio scias kiel li vivas.

Aliflanke, Nepalo celebris la tiel nomata internacia tago kontraux malpaco al virinoj. Sed jxuste en tiu tago, la jxurnaloj skribis, ke policano refuzis akcepti peton de iu virino kiu estis preskaux gxis-morto bruligita de la familio de sia edzo. La bo-familio postulis tro multe da mono de sxi, kiun sxi ne povis doni kaj do la bo-familio volis fini la aferon por ke la regisaro donu al li permeson por dua edzigxo.

Cxu vi scias? Morgaux okazos alia dramo pri Aidoso - la afero kie Nepalo ricevas eble la plej granda sumo de monhelpo. Estas tiom multe da sociaj organizajxoj en Nepalo kiuj lauxdire laboras por la Aidoso-viktimoj ke ili ne scias kiel elspezi tiom multe da monon. Do, plej multe da mono iras pro luksa mangxajxo, luksa veturado kaj diskutoj ktp kaj iom da monon certe devas atingi al al veraj viktimoj.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

4 comments:

Anonymous said...

Bedaurinde, kiel la mondo traktas siajn geinfanojn. Ankau cxe ni infanoj estas rabitaj, fiuzitaj kaj mortas pro torturoj flanke de la gepatroj, malgrau protektantaj legxoj. Antau kelkaj tagoj mortis infaneto pro malsato, kvankam la familio estis kontrolita per sociallaboristo.
En Afganistano teroristoj antau 2 monatoj pafmortis knabinojn antau lernejo, cxar knabinoj ne vizitu lernejon.
Mi ne sciis gxis nun ke tiaj malaperoj de infanoj ekzistas en Nepalo. Cxu oni rabas infanojn por laborigi ilin ie alie ? Por fiuzi ilin kiel prostitul-in-oj ? Au por postuli monon de la gepatroj por redoni la gefilojn ?
Kaj tiu edzo kaj sia familio kiuj volis forbruli la edzinon cxar sxi ne alportis suficxe da dotoj. Kial ekzistas aliaj gepatroj kiuj pretus sendi ilian filinon en tian familion ? Oni bojkotu tiajn virojn kaj bo-familiojn kaj ne permesu ke tia kutimo disvastigxos.
Nia mondo havas altan nivelon de tekniko kaj scienco, sed rilate al protekto de virinoj, infanoj, kaj certe foje ankau viroj, ni malaltnivelas.

Unknown said...

yo nabujhne bhasama k k ho k k
ma ta chakka pare ni
bujhne gari lekhe hamile ni herna paune thiyau ni

Anonymous said...

外貨投資
fx
fxプライム
fxオンライン
上田ハーロー
サイバーエージェントfx
レバレッジ
通貨ペア
fx

Anonymous said...

dd