2007/11/03

Internaicia Mangxajxo-FEstivalo en Katmando

Estis bongustagxoj de la mondo cxe nia urbo hodiaux. Mi kun mia familio vizitis al "Internacia Mangxajxo-Festivalo", oragnizita de 'The Himalayan Times'.
Estis cxirkaux dudek resturacioj kiuj montris elstarajn bongustajxojn de siaj landoj. Afghanstano, Auxstralio, Bangladesho, Bhutano, Cxinio, Germanio, Bharato, Israelo, Italio, Japanio, Meksiko, Koreio, Rusio, Thailando, Usono havis siajn budojn kaj allogis mangxemulojn. Estis tiom multe da vizitantoj ke homoj ecx ne povis bone vidi mangxajxojn kuirataj. Cetere, Nepala budo bonvenigis eble la al plej granda amaso kun bone konataj ajxoj.
Kiam ajn mi vizitis tiujn budojn, mi memoris iun Esperantiston el tiu lando kaj volis gustumi mangxajxon el tiu budo memore de tiu amiko. Germana mangxajxo estis tro vianda. Mi mangxis Bulgogion kaj Kimcxion el Koreio. Japana mangxajxo allogis min sed vico de atendantoj estis tre longa. Bharatajxo estas konataj por ni kaj ankaux estis multe da vizitantoj el Bharato.
Roktantoj estis alia plozuro de la evento. Gejunuloj kun "modernaj" vestojxoj dancadis laux la bruo (cxu tio estis muziko?). Estis iu knabino krianta sur la alta forumo.
Regardante vestajxojn de knabinoj, mi devis kredi ke somero ankoxraux restas.
Ludejoj por infanoj estis gajaj.
Oni devis pagi 100 rupioj por eniri. Tamen, tio ne estas malbona cxar 100,000 rupioj el tuta profito estos donacata al iu hostptalo.
=
Pro mia familia problemo, mi hodiaux ne povis esti cxe nia Esperanto-oficejo. Telefone mi parolis kun Narendra kiu diris ke venis Philip, Poshraj, Nabin. Nabin shrestha denove telefonis al mi kaj diris ke li jxus ricevis Esperanto-librojn donacitaj de Svisaj Esperanto-organizoj. Mi dankas al la afablaj senditoj.
=
Politike, edenove hontinde. La parlementanoj diskutis pri elbleco deklari respublikon el parlemento kaj cxu ili volus havi baloton laux 'propocia representanto'. Sed la tuta diskuto estis senutila. Kaj pli hontinde, kiam la tuta lando antendas kiel agos la parlementanoj por doni solvon al la politika krizo, almenaux 37 el ili vojagxis al Usono! (Dank' al Usona legxo, ili ne donis vizon al tri Maoistaj parliamentanoj).



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2 comments:

Ursula said...

Jes, ofte oni ricevas tro multe da viando en restoracioj kiuj kuiras tipajn germanajn mangxajxojn. Tial la vegetaranoj mangxas en multaj italaj kaj aziaj restoracioj en Germanio... :)

Anonymous said...

@ursula: Ekzemple, nepala ristoracio en Berlino!!

Miras min, ke usonaj mangxajxoj estis prezentitaj sed britaj ne!! Cxu pli indas montri "malvarmegajn hundojn" sed ne "fisxo kaj frititajn terpomajxojn"??!!

Ekkredu, geamikoj, en Britio ja ekzistas mangxindaj mangxajxoj :-((