2007/10/07

Mondvojaĝanto ĉe mia hejmo


Estis tute hazarde kiam mi ricevis telefonvokon de nekonatulo hieraŭ vespere. Mi subite parlolis kun eksterlandano en Esperanto! Li jŭs venis hieraŭ el Tibeto al Nepalo. Li trovis iun bonkoran amikon survoje kie li gastiĝis.

Hodiaŭ matene mi vidis lin - li estas S-ro Sergej Chikachev. Mi tre ĝojas vidi lin apud mia domo, ĝis kie tiu sinjoro lasis lin. Li jam vojaĝis ĉirkaŭ dek landoj en Azio. Li komencis vojaĝi ekde 13an de aŭgusto 2004 kaj li intencas daŭrigi vojaĝon ĝis ses jaroj kaj dum tiu periodo li marŝos sur tero de ĉirkaŭ 100 landoj!!!

Li komencis vojaĝon el Moskvo al Mongolio, Ĉinio, Laoso, Tajlando, Okcidenta Malajzio, Singapuro, Indonezio, Bruneo, Papuo Nov Genuo, Orienta Timoro, Aŭstralio, Ĵakarto, Kualalampuro, Bankoko, Laoso, Munmino, Tibeto kaj al Nepalo. Li havas planon vojaĝi al Bharato, Pakistano, Afghanistano, Irako, Irano, Turkio, Eŭropo, Afriko kaj Suda Ameriko.

Plaĉas al li Azio, pli ol modernaj urboj de Eŭropo kaj Axustralio.

Li estas verkisto kaj liaj verkoj troveblas ĉe www.aif.ru. Li diris ke lia edzino ricevas honorarion kontraŭ kio li verkas raporton el divesaj landoj al la magazino por kio li laboras.

Mi kredas ke pli interesaj mantenoj atendas nin. Nur estas bedaŭrinda ke mi ne povas akompani lin dum promenado pro mia laboro.

No comments: