2007/10/05

Elekto ne okazos, bedaŭrinde

Nepalo nur havas bedaŭraindan novaĵon. Finfine, la registaro hodiaŭ (2007-10-05) anoncis ke la elekto de la konstutucia asembleo ne okazos la novembron 22an. La elekteo, laŭ plano skribos vere popolan konstitucion por Nepalo kaj samtempe nuligos la monarĥion. Oni povas imagi ke politika malpaco daŭros.

Nenie estis problemo. Nur politikaj partioj ne povis prepari sin por la elekto kaj jen ili, post longa decido deklaris ke la elekto ne povos okazi.

Je la fino de la rakonto, la Maoistoj diris ke la registaro anoncu ke Nepalo estas respubliko, kvankam antaŭe ili decidis ke ĝi estos anonicita dum la unua kunveno de la konstutucia asembleo. Samtempe, la ĉefa partio ne volis akcpeti elekton laŭ proporcia reprezentado, kiu donos reprezenton de ĉiuj malgrandaj komunumoj. Do, la komenco de problemo...Nepalo nur havas bedaŭraindan novaĵon. Finfine, la registaro hodiaŭ (2007

Kaj, nun neniu povas garantii ke la elekto denove okazos en la venonta dato.

Ĵus antaŭ kvin jaroj, tiama ĉefministro Sher Bahadur Deuba diris ke ne povos okazi elekto kaj reĝo komencis lian paŝon al puĉo. Nuna situacio ne estas malsimila.
Ĉu vere la reĝo sukcesis? Eble, ĉar popoloj kredas ke rĝo ne dormis kaj estis reĝo malatnaŭ ĉiuj malpacoj, problemoj, ĥaosoj ktp. Aliflanke, sekrete, la politikistoj nur parolas laŭte kontraŭ la reĝo sur la strato sed ili havas fidon je la reĝo.

No comments: