2007/09/15

Tiĝo, la festivalo de virinoj

Hinduaninoj hodiaŭ preĝis al Dio Ŝivo por ke iliaj edzoj estu sana kaj feliĉa, je okazo de Hinda virina festivalo "Tiĝo".

Ili en la festivalo fastas aŭ ne manĝas ion ajn (eĉ ne trinkas akvon) dum tuta tago kaj preĝas al la dio. Vestite ruĝe, kun multaj oraj kaj aliaj ornamaĵoj, Ili kantas kaj dancas ĉefe antaŭ temploj de Ŝivo. Vespere ili preĝas al iliaj edzoj, ĝuste kiel oni preĝas al dioj, kaj salutas ilin tuŝante iliajn kapojn al piedoj de la edzo kaj akceptas manĝaĵon de la edzo. Poste la edzoj donas al ili manĝaĵon.

Laŭ la Hindua teologio, Parvatino, la edzino de dio Ŝivo, faris same por havi Ŝivon kiel edzo. Kaj tial, la virinoj ankaŭ sekvas la saman metodon de preĝado por ricevi benon de la dio Ŝivo por sano kaj feliĉo de iliaj edzoj. Kaj fraxulinoj faras tion esperante ke ili ankaŭ ricevos tiel bona edzo kiel estis Ŝivo.

Aliflanke, sinjorinoj iras al iliaj gepatraj homoj kaj kutime parolas pri malbonaj bopatrinioj kaj suferoj ili travivas.

Kelkaj virinoj pensas ke estas bona tago por virinoj ke almenaŭ unu tagon dum jaro ili povas libere vivi kaj ĝoji kaj almenaŭ grumbli pri la malbonaj bopatrinoj. Aliflanke, aliaj virinoj pensas ke estas nur la plejsupro de diskriminacio ĉar nur virinoj devas esti malsata por ke iliaj edzoj estu sana sed viroj ne niam faras samon por ke edzinoj estu feliĉa.

No comments: