2007/09/21

Mi reiros morgaux

Mi hodiaux finas mian vojagxon en Pokhara. Estis tre okupita sed mi vere gxuis la puran belan urbon.

Matene ni iris al proksima urbeto Lekhnath por vidi kiel oni arangxas akvo-disdonadon. Estis inreresa sperto por ni. Vespere ni havis bongustan mangxon cxe Resturacio Almond's.

Morgaux matene mi flugos al Katmando. Kaj denove... laborado.

Hodiaux mi provis kontakti kun Himlal tri foje al lia posxtelefonilo sed li ne respondis al miaj telefonvokoj. Je la tria fojo, li malpermesis mian vokon kaj mi nature komprenis ke li ne volis renkonti min... tia estas nia Espernato-movado.

Mi ecx ne povis renkonti iun ajn. Kiel mi povos kredi ke espernato vivas en Pokhara se mi ne povas vidi vivo-signon kiam mi estas cxi tie? Mi jam skribis ke mi neniam ricevas respondojn el Pokhara kiam mi hazarde skribas al ili. Renkonti samideanojn en Singapuro estis pli facile ol en Pokhara.

De morgaux mi devas denove labori. Kaj nun mi devas esti preta por skribi tiom multe da raportoj.

No comments: