2007/09/27

Indra Ĝatra

(Jam komencis la plej kolorplena festivalo de Katmando komencigxis. Mi tre volis verki longan artikolon por mia blogo sed pro laboro, mi ne povis. kaj hazarde mi trovis kopion de mia artikolo kiun mi verkis en 1992 por nia revuo "Montejo". jen mi prezentas gxin al vi.)

La festivalo de Indra Ĝatra, (celebrita ĉi-jare de la 10a ĝis la 17a de septembro) kutime estas unu el la plej ĉarmaj en Katmando. La ok tagoj de ĝia daŭro vere sanĝas la modernan vizaĝon de la loko, reprenante nin al la historia Nepalo de antaŭ 300 jaroj kaj al ĝiaj kulturaj vidindaĵoj, kiuj ĉirkaŭas la historian reĝpalacon.

La starigado de ligna stango (josin) signifas la komencon de la festivalo. Tiu stango reprezentas la venko-standardon de Indra, la dio de la ĉielo. Li, laŭlegende, venis al Katmando por ŝteli florojn tipajn, sed ilia posedanto kaptis lin kaj metis lin sur la straton por ke la popolo rigardu lin kaj ekridu. Poste, lia patrino venis kaj lerte liberigis lin.

La cefa okazaĵo estas procesio en kiu la ĉaro de Kumari (virgulino), la vivanta diino, estas sekvata de la ĉaroj de Ganeŝ kaj de Vajrab. Junuloj tiras la ĉaron tra diversaj malnovaj stratoj de Katmando.

Samtage, diversaj maskdancoj komenciĝas en la urbo, precipe apud la reĝpalaco. Inter la dancoj, tiuj de Lahe (la ruĝa agresa diablo), Vajrab-Sava Vaku (la blua Vajrab kaj liaj servistoj), Mahakali (la festo de diinoj kaj fantomoj) kaj Daitja (la batalo inter la diino kaj la diablo) estas famaj. Krome, Pulukisi (la elefanto farita de vimenkorbego sub kiu du homoj staras por dancigi ĝin) levas la nivelon de humoro inter partoprenantoj. La dancoj okazas dum la festivalo, kaj la mistika muziko estas aŭdebla ĉie en la centra parto de la urbo.

Dum vesperoj rizbiero (ton) elversiĝas tra la granda buŝo de Vajrab, kaj amaso da homoj interpuŝiĝas por ricevi kelkajn glutojn de la sankta trinkaĵo. Alia vespera okazaĵo estas la eksponado de scenaroj (vivantaj bildoj) pri dek enkarniĝoj de Viŝnu.

La diino Kumari estas mirindaĵo en ĉi tiu moderna mondo. Laŭ legendo, rego Gunkamdev (reĝado 1184-1196) plaĉis al la diino Taleĝu tiom ke ŝi venis ĉiunokte al li kaj ludis ĵetkubon. Unufoje, la reĝo ekhavis amarabidajn pensojn pri ŝi kaj ŝi tuj malaperis. Tamen ŝi proponis al li ke li elektu apartan knabinon kun mistikaj ecoj kaj preĝu al ŝi kiel al Taleĝu mem. De tiam oni elektas knabinon el nevaaj budhanaj familioj por fariĝi hinda diino! Post diversaj provoj kaj ekzamenoj, la pastroj faras sin diino alpreĝenda per ciuj nepalanoj. Eĉ la reĝo ricevas benon de ŝi okaze de la festivalo. Ŝi reĝas ĝis sia unua menstruo kaj post tiam, nova ekzamenita Kumari venas kaj la antaŭa eniras sian familion por rekomenci ordinaran vivon.

- Razen Manandhar

ALDONO:
Kaj ni memoras gxin ankaux kiel la tago de malvenko. Venis iu regxo de orienta vilagxa sxtato Prithvi N Shah en la jaro 1968 en Katmando kaj provis ataki kaj ankesi gxin al lia sxtato. Cxar li ne sukcesis dum militoj, li subite, sekrete atakis al Katmando, kiam homoj celebris tiun cxi festivalon (la cxaro procesion). Kaj ruze, facile li venkis la historian, kulturan kaj civilizacian sxtaton. De tiam perdis Katmando sian idention, arton, kulturon, literaturon ktp.

3 comments:

Anonymous said...

Kara Razeno...
Hodiaux, mi legis vian blogon kaj mi opinias ke vi skribas longe, interese kaj bele! Gratulojn!
Franciskko...Sanpauxlo, Brazilo

Nenge said...

Dankon pro tio.

Vere, por mi vi estas fenestro al la kulturo kaj historio de via lando.

Razeno said...

Koran dankon al viaj reagoj.
Razeno
www.razeno.net