2007/09/08

Finfine, en ordo

Post longa paŭzo mi iris al NEspA oficejo hodiaŭ. Mi estis tie je tagmezo kaj devis atendi pli ol nuu horo antaŭ la pordo ĉar ne venis la gravulo kun ŝloŝilo. Post mi sekvis Narendra, Parashar, Sri kaj lia filino. Poste venis Poshraj sed li ankaŭ ne havis ŝloŝilon. Bone. Fine venis Bharat. Mi ĝojis vidi ilin post longa tempo.

Mi havis mian komputilon por tralegi mian rakonton pri mia vojaĝo (jam ĝi estas tro longa, kiel kutime) kaj fotojn. Mi montis la fotojn sed ne ĉiuj havis intereson. Mi ĝojis ke Poshraj vidis mian blogon. Kaj, mi ankaŭ ne havis tempon por sidi tie ĉar mi devis iri al la oficejo.

Jen pri oficejo. Mi finfine sukcesis daŭrigi mian laboron en la sama oficejo. Estis preskaŭ malfacila kaj mi vere estis maltrankvila pro nerespondemo de mia ĉefo dum tri tagoj. Pro tio mi ne povis ankaŭ skribi al multaj homoj kaj ne povis blogi. Dank' al dio, ĉio estas en ordo nun.

Hieraŭ do aperis mia novaĵo pri S-ro Tsuchiya Kanji, la esperantisto de Jokohamo, kiu laboras por nepalanoj. Jen vi povas legi la ĵurnalon rete ĉe:
http://www.thehimalayantimes.com/fullstory.asp?filename=aFanata0scqzpba1Ua7ua.axamal&folder=aHaoamW&Name=Home&dtSiteDate=20070907

Katmando estas same kiel mi lasis ĝin antaŭ kvin semajnoj - la malpaco, protesto, manko de decido inter politikistoj, kritikado pro sia ekzisto. La bomobekxplodo dimanĉe montris ke la vojo al la elekto de konstitucia asemblejo estas ne facila. Do kun laboro inter malamikaj partio estas pli bezonata.

Mia rakonto pri mia vojaĝo al Jokohamo pli kaj pli longiĝas. Eble mi venonta semajne metos ĝin en mia retpaĝo www.razeno.net Ne forgesu legi ĝin. Mi havas multe da laboro tie ĉe - pri la vortaro kaj rakontoj. Mi ne scias kiel mi trovos tempon por ĉio sed mi scias mi faros ĉion.

No comments: