2007/08/05

UK en Jokohamo malfermigxis




Estis la dua tago - la tago de solena inaŭguro de UK. Mi pretigis min fru matene kaj iris al la kongresjo.

Estos aro de prelego de vic-urbestro, UEA komitatanoj kaj tiel plu. La lasta prelego de Corsetti tuŝis mian koron, kiel ĉiam. Kaj venis tempo por reprezentantoj de landaj asocioj saluti je nomo de sia lando. Estis mia vico hodiaŭ saluti je nomo de Nepala Esperanto-Asocio. Tre bedaŭrinde mi ne povis miajn lokajnsamlandanoj ĉirkaŭ la loko.

Post la inaŭgura sesio mi manĝis kaj iris al la kunsido de KAEM. Estis Hori, Reza, Lee, Rao, Jialing, Sial kaj Indu. Venis tempo por diskuti pri la Azia Kongreso. Certe mi devas aliĝi sin ĉi tie. Venis temo pri Pakistana vortaro kaj mi demandis kio okazas al Nepala vortaro. Ne troviĝis respondo.



Estis bone ke oni parolis pri aliaj landoj pri kiuj ni ne ankoraŭ pensis. La Jarlibro de Azia Movado estis eldonita. Mi sugestis ke ni aldonu informon pri Singapura Esperanto-movado pri kio ni iomete scias kaj jam raportis al KAEM.

Poste mi renkontis al Plena kiu donacis al mi belan pendaĵon kun verda stelo.


Ni longe babilis kaj poste mi trovis s-ron Simo por plendi. Mi petis lin ke li havu tempon por viziti al Nepalo, aŭskulti al nepalanoj kaj iomete prizorgi la lokan movadon. Kaj mi ankaŭ petis ke li instigu S-ro Shrestha kaj S-rp Maskey pli aktive agi aŭ almenaŭ observi la movadon. Mi tre ĝojas paroli kun li ĉar laŭ mi neniu alia persono scias la koron de nepala movado ol li. Li jam estas en koroj de nepalanoj de pasintaj 40 jaroj.

Renkontado kun novaj samideanoj daŭris. Mi ne estas tiom eksciita renkonti novajn homojn kaj doni mian karton ĉar mi scias ke multaj el ili forgesos min post fino de la kongreso.

Vespere mi iris al la nacia vespero kie mi ĝuis la kremon de japana kultura prezentado. Estis muziko, danco kaj drum-ludado. Pere de Plena, mi vidis ke ankaŭ aliaj Koreinoj loĝas en Hotel Escale.

Poste ni iris por manĝi kun Budhanoj. Mi tre ĝojas ke Bill jam bone laboris pri budhanaj terminologio. Mi volus esti membro de Budhisma Ligo Esperantita. Estis mia feliĉo reveni al hotelo kun S-ro Gulmo, kiu hazarde loĝas en la sama hotelo.

1 comment:

Lela said...

Saluton, kara samideano!
Mi vizitis vian blogon kaj prenis al mi la liberecon por transsendi al miaj geamikoj vian interesan novajxon pri la UK. Bonvolu, legi mian mesagxon sendita al ili:
"Karaj geamikoj:
Mi transsendas al vi cxi tiun novajxon kiun mi trovis en la interreto hodiau. Gxi temas pri la partopreno de samideano Razeno, el Nepalo, en la 92-a Universala Kongreso, en Japanio."
Gratulon! Amike,
Liette Lêla, el Brazilo
liettelela@terra.com.br