2007/08/25

Transporta muzeo en Osaka

Mi hodiaŭ vizitis al la muzeo pri trasporta evoluo de Japanio. La muzeo situas sub iu ferfoja stacio de Osaka kaj nature ĝi plej parte montras la evoluo de la kulturo de ferfojo de Japanio.

De 1872, kiam Japanio havis sian unuan fervojon de Tokio al Jokohamo, ĝi daŭre laboras por la meĥanismo de fervojo kaj por doni la plej bonan servon al la popolo. Jam pasis pli ol 100 jaroj de fervojo (pli malnova ol Esperanto mem) en Japanio kaj kompreneble la laboremo de japanoj ankaŭ estis la kialo ke ĝi nun fieras kiel unu el la plej bonaj fervojoj de la mondo.

Kiel ano de Nepalo, kie ekzistas nur muzea peco da fervojo, mi tre ĝuis la muzeon kaj lernis multe pri la historio de fervojo. Samtempe estis ankaŭ informoj pri evoluo de aviadilo, aŭtomobilo kaj ŝipoj. Mi kaptis ŝancon fotiĝi antaŭ la aviadilo de Ashahi shimbun.

Antaŭe ni havis planon viziti tiel nomata akvarion sed kiam mi hararde vidis la afiŝon de la muzeo, tio allogis min kaj tuj ŝanĝis la planon. Post la vizito al la muzeo, ni vizitis la urbo-centron kaj iom fotis. Poste ni kune iris al vendejo de foto-aparatoj kaj aĉetis denove eron por mia nova fotilo. Mi haste aĉetis ĝin kaj en la buso, mi pentis ke mi tro multe uzis la monon denove.

De mateno mi sentis iom malsaneca, eble pro laceco aŭ varmeco. Ne multe volas blogi hodiaŭ. Morgaŭ mi veturos al Nara kaj do, je la fino, al Jokohamo.

No comments: