2007/08/24

Okazas tiel en Osaka

Mi alvenis en Osaka hodiaux. Mi eits tre nervoza cxar mi ne havis horlogxon kaj estas tiel malfacila vivi en Japanio sen horlogxo. Kaj dank: al dio, S-ro Nakacu Masanori al venis cxe la kajo je la gxusta tempo. Malgraux la stulte granda valizo, mi antingis al la celo.

Trinkinte kafon, ni kune iris al lia hejmo. Estas tre agrable. Lia edzino estas tre scivola pri Nepalo kaj tio donis al mi sxancon paroli multe pri Nepalo kaj gxia kutimo ktp.

Mi gxojas ke la paro (maljunaj, laux nepala kutimo) tiom multe laboras en hejmo kaj preparas mangxajxon ecx por mi.

Mi iomete promenis en la cxirkauxo de lia hejmo. Ankaux cxi tie egale varmas sed cxe la riverbordo aux su la ponto multe ventas kaj do estis fresxa. Espereble, jam venis auxtuno en Nepalo kaj noktoj estas malvarmaj.

Morgaux ni iom promenos kaj poste iros al Nara kune. S-ro Nakacu diris ke iu Mongolo ankaux volas estis kune, do nia vojagxo estso pli interesa.

No comments: