2007/08/02

En la Nitobe Simpozio


Estis eksciita sperto hodiaŭ. Mi finfine trovis la ejon de 5a Nitobe-Simpozio. Mi lasis hejmon kun ge-sjoj Doi kaj ili montris al mi la trajnstacion. Kiam mi aŭskultis al la klarigoj de S-ro Doi hieraŭ vespere, mi tute ne povis imagi ke mi ekveturos. Mi nur volis ke mi evitu ĝin iel. Sed, samtempe, ankaŭ estis oportuno por mi sperti la sola vojaĝo - fakte estis minacon kiun mi volis akcepti. Doi donis al mi ankaŭ la biletkarton kaj telefonkarto. Do mi ne devis elspezi monon. Jes, mi iom da monon ricevis por elspezi intertempe.

Mi estis vere timis uzi la trajnon por unua foje ĉar mi estis preskax certa ke mi perdos la vojon kaj mi nur sencele vagos laŭ la nenkonataj stratoj. Ne gravas. Mi memoris kion S-ro Doi diris - ke mi nenion perdos se mi ne sukcesos sed mi gajnos abundan kuraĝon travivi en Japanio se mi sukcesos. Certe mi sin kuraĝigis kaj iris en la vagono. Mi komencis el stacio de Kanazawa-bunko (proksime de kie mi loĝas) kaj iris al Shinagawa per la keikyuu-linio. De Shinagawa, mi iris al Kanda kaj de Kanda mia fina stacio estis Yotsuya. De Yostuya, mi povis iri ĝis la Sofia University (Joochi Daigaku) per piedoj. Mi staris en tri vagonoj dum pli ol 45 minutoj! Ĉirkaŭ la nekonatuloj, kiuj ĉiam kurioze rigardadis min, tiom ke mi ne povis eĉ demandi ilin. Policanoj helpis min kaj jes, iu sijoro demandis al mi ĉu mi perdis la vojon. Mi diris al li ke mi nur atendis iun trajnon. Do, estis afable en la homamaso, ĉu ne? Mirinde, ke japanoj vivas tiom ravidan vivon. Ili simple uzis la trajnon por dormi. Dormante ili vojaĝas - tio signifas ke ili ne povas trovi tempon eĉ por dormi. Mi pensis, sen mono, mi estas pli feliĉa ol ili.

Estis en la 17a etaĵo de la 2a domego de la universitato kie okazis la simpozio. Mi ne povis vidi Hamzej sed estis Giridhar kaj ankau mi povis saluti al Praval Dashgupto. Krom alio, la ejo mem estis interesa por mi. Mi povis vidi la urbo Tokion en panoramo.

Estis nepre interesaj prelegoj pri ligvaj aferoj -

Jen:

1.1.Unua tutmondiĝo - Eŭropa gramatiko en Azio - Jean-Claude Hollerich
1.2. La Nitobe-procedo en Azia kunteksto - Humphery Tonkin
1.3. La interponta idearo de Nitobe Inazo kaj helplingvo
2.1 Internaciaj lingvoj, fremdaj lingvoj kaj minoritataj lingvoj: inerrilateco de lingvaj problemoj - Kimura Goro Christoph
2.2 Sukceso kaj malsukceso en lingva plano por eŭropaj lingvoj en aziaj nacioj - Richard B Baldauf
2.3 Lingvaj Homaj Rajtoj (LHRj) en edukado - tro malmulte, tro malfrue? - Tove Skutnabb-Kangas
3.1 Kion siginfas "Eŭropa"? Hugo Cardoso
3.2 Rusa kultruro kaj Japana socio: La rusa lingvo en la komenco de la 20a jarcento en Japanio
3.3 Eŭropaj lingvoj kaj Mongolio - Zegiimaa Choidon
3.4 Reviviĝo de la portulala en Azio - Atsushi Ichinose
3.5 La franca lingvo en la japana socio - Izumi Kunihisa
3.6 Esperanto por venki Eŭropon: Soci-evoluisma interpreto en japanio - Usui Hiroyuki

Dum al tempo por tagmanĝo mi hazarde iris ekstere sur la strato por manĝi. Danke, mi trovis S-ron Nagase Yoshikatsu el Nagoya), mi povis iri en bela resturacio kie oni donis al mi bongustan japana manĝaĵon.

Do, estis mia saĝa decido ne eviti ĝin kaj sincere partopreni la simpozion.

Ankaŭ estas ineresa ke amikoj en Japanio volas renkonti min ĉi tie.Pli interese, mi trovis ke iu virino kiu lernis Esperanton en 1991 estas en Japanio kaj ŝi povas eĉ skribi kelkaj vortoj. Tre bedaŭrinde, ŝi ne povos viziti al la kongresejo. Nepre mi ankaŭ volas renkonti ilin kaj, kiel ili proponis, mi ankaŭ volus prelegi pri iu aktuala afero en Nepalo, sed realo en Japanio estas ion alia. Mi ne povas iri de unu loko ĝis ali loko. Swarna (eble ) proponis ke mi prelegu la 12an de aŭgusto. Estas ja libera tago por mi sed mi ne scias kiel mi povos trovi ilin.

Dum prezentado S-tas Tove Skutnabb-Kangas montris gxojon ke en multaj landoj homoj nun ekinstruas indigxenojn per sia gepatra lingvo. Mi diris ke nur instruado per gepatra lingvo ne portas signifon se ili ne rajtas uzi la lingvon en praktika vivo.

Mi renkontis ges-roj Fantom el Britio kiuj memoris s-ron Mukunda.

Je la fino de la simpozio mi renkontis S-ron Bill Mak. Li logxas en Hotel Tokyu.

Venis hejme iom malfrue cxar mi konuzigxis kiam mi eliris el la lasta stacio. Estis ge-sroj el Hirosxima. Ili estas amuza maljuna paro. Mi tre gxojas ke ili socie vivas per Esperanto. Jam ili havas historion.

No comments: