2007/08/29

Adiaux Japanio

Jen la fino de mia vojagxo. Post du horoj mi ekveturos al Narita flughaveno kaj tio estos la fino de mia unu-monata vojagxo en Japanio.

Mi multe gxojis. Mi vidis cxion - Esperanton, esperantistojn, familiojn, trasporton, vivmanieron, civilizacion, lingvon, pejzajxon, kulturon, heredajxon ktp ktp.

Mi plej parte volas danki al Japana Esperanto-Instituto kaj miaj prizorganto ges-roj Doj, kaj gastigintoj Sino Aikauxa, S-ro Harada, ges-roj Oshioka, kaj S-ino Hujxioka. Kaj ne lasu al mi doni cxiujn nomojn kiuj helpis min dume. Mi memoros cxiujn.

Kaj en miaj okuloj cxiajm estos la verda flago surb Japana cxielo, kiu dauxre instigos min labori por la Espernto-movado kaj freneze revi ke iam iel okazos Universala Kongreso en Nepalo...

Kaj, fine mi hazarde trovis iun forumon kie oni diskutas pri japana vivo en la alngla. Mi aldonis iom pri mia sperto en Japanio kaj ankaux utileco de Esperanto en japana societo. Jen la adreso:
http://www.japanforum.com/forum/general-discussion/7375-esperanto-japan-im-impressed.html#post219973

Adiaux!

No comments: