2007/07/07

Nova kanto mia en Esperanto

Trasn la rivero, en la vilagxo
Logxas mia amikino kara.

Sole iras al bazaro, kaj vendas la lakton (sole iras al bazaro)
Vivas simple kaj felicxe, do estas aminda (vivas simple kaj felicxe).

Dum la pluvanta sezono, dauxris nia amikeco
Ni gxoje kantis kaj dancis, jen kaptis nin enamigxo.

De monto gxis rivero, mi akompanis vin (de monto gxis rivero)
Sorto mia sed devigas, lasi vian amon (sorto mia sed devigas).

Pardonu se morto trafus min. vi ne vidus min denove
Se mi sukcesos travivi, venos al vi kun la rozo.

===
Hodiaux estas la naskigxtago de nia regxo Gyanendra. Hieraux li invitis al politikostoj, diplomatoj kaj aliaj por vesperamangxo. Sed ne multaj homoj iris. La diplomatoj unue deklaris ke ili ne iros al tiu regxo. Bonege.

Kaj hodiaux psottagmeze esats plano de pro-regxo okazigi demonstracion por "bondeziri" al al regxo kaj aliaj junuloj jam decidis malsukcesigi tiun demonstracion. Eble okazos batalo inter ili. Mi timas.
===


Kaj mi jxus trovis ke jena homoj ricevis 1500 eurojn por IJK el KAEM.

El Nepalo:
1. Mukunda Bahadur Chhetri ------ Studento
2. Archana Joshi ---------- Studentino
3. Santosh Karki ----------- Studento
4. Shakuntala Dhakal ------------ Bankoficistino
5. Binita Rimal -------------- komercistino
6. Bharat Kumar Ghimire ------------- instruisto (kiel vojag^gvidanto)

Mi gratulas al cxiujn. Sed cxu iu klarigos al mi kiu estas Binita Rimal? Mi ne pensas ke mi ecx iam renkontis sxin. Pardonu, mia memoro estas iom malnovstila.