2007/05/09

Nepalo: La reĝo devas foriri

Razen Manandhar
Kiel miraklo por la tuta mondo, la nepalaj ribelantoj, la Maoistoj,post mortigo de 13,000 da homoj, facile kaj feliĉe venis al la ĉefurbosen armiloj kaj jen post unu jaro ili fariĝas parto de la historiaregsitaro de Nepalo.Kiam daŭris Popola Milito dum 11 jaroj, neniu imagis ke la ribelantojlasos pafilojn tiom frue kaj troviĝos solvo de la problemoj. Estis nurgrupeto de maldesktruloj kiuj subite malaperis kaj do estis kmenco de"batalo" kontraŭ la ortodoksa registaro kiun eĉ politikostoj ne poviskredi. Kaj laŭ la tempo, ili armis sin per modernaj armiloj kajkomencis ĉiutaga rakonto pri atako al barakoj, policstacioj,registaroficejoj ktp.Kaj anstataŭ studi la radikon de malkontento kaj solvi la problemon,la registaroj, unu post la alia, nur volis subigi la ribelantojn (unueĉ nomis ilin kiel teroristojn), kio male nur pliakrigis lamalamikecon inter ili.Dume, la 238-jaraĝa reĝa dinastio de Shahoj, kiuj akiris perforteĉirkaŭ 60 malgrandajn aŭtonomajn ŝtatojn kaj nomis sin la reĝo deNepalo, pli kaj pli fortiĝis. Estis same kiel sonĝo kiam homoj aŭdiske ĉiu de la reĝa familio estis mortigita de la princo an 1an de junio2001. Sekvis la rezulto ke Gyanendra Shah, la juna frato (la solasavita viro de familio) de mortigita reĝo Birendra Shah sidis sur latrono. Do sekvis unu post alia okazaĵoj de subpremo de demokratio kajfinfine la fifama puĉo okazis la 1an de februaro 2004 kiam la reĝomalliberigis politikistojn, tranĉis telefonliniojn, cenzurisĵurnalojn, kaj sin nomis kiel ĉefo de registaro. Li leviskontraŭ-demokratiulojn kiel membroj de lia kabineto kaj regis kielliaj prapartoj regis ekde centoj da jaroj, malgraŭ tutmonda riproĉo.La perdo de demokrataj rajtoj kunigis la Maoistojn kaj aliajndemokratiajn partiojn kaj komencis kunlaboro inter la du fortoj kiujiam estis akraj malamikoj por forpeli monarĥismon.Bezonis nur 15 monatoj por la simplaj kaj obeemaj popolo de Nepalo,kiuj de centoj da jaroj kredadis ke reĝo estas parto de dio, ke ilistaris sur la strato kaj minacis la reĝon ke li forlasu la landon.Nepre funkciis la 10 jara kunarma batalo de Maoistoj, sed la popolojpost 19-taga demonstracio, vituale surgenuigis la reĝon kaj likonsentis ke la ŝtata suvereneco apartenas al la popolo – la tagoestis la 24a de aprilo 2006.Jen komencis vera demokratio. Rapide pasis tempo kaj la parlamentorevigiĝis. La unua paŝo de parlementanoj estis forĵeti la seĝon de lareĝo el la parlamentejo - Nepal ne plu estas "reĝa" lando. La samareĝo, kiu piedpremis la konstitucion poste perdis eĉ sian ekziston enla nova intertempa konstitucio. Li fariĝis nenio krom provizo porkrudaj humoroj sur la stratoj. Aperis afiŝoj sur la muroj de urbojkiuj havas desegnojn de la regox en malliberejo. Oni planas eldoninovan monbileton kiu ne havos bildon de la reĝo.Tamen, oni povas vidi ke ĉio ne estas en ordo. Homoj gajnis kaj perdisdemokration multfoje en jarcento. Sed la reĝo perdos ĝin kaj por ĉiam.Do, nature li batalos ĝis la fina respiro por ekzisto – li havashistiron, "dian" rajton, honestan grupeton da servantoj kaj nepre,monon. Ĉiuj scias ke li ne dormas kvankam neniu scias kion li farasnuntempe.Unuflanke, la nuna registaro ankaŭ ne pvoas akcepti la veron ke Nepalokonstitas el diversaj etnoj, livoj, kulturoj kaj religioj do protestojenstas neeviteblaj. Kaj aliflanke, ekstere venas novaj grupoj kunnovaj postuloj kaj malpaco daŭras – oni jene kredas le la malpacoestas la produkto de la sendungita reĝo.Estis planita ke nepalanoj voĉdonu al Konstitucianta Asembleo ĝisjunio 2007 kaj oni deklaru Nepalon kiel respubliko dum la ĝia unuakunsido. Sed pro prokrastoj kaj neatenditaj palpacoj, la balotomalproksimiĝas kaj almenaŭ la Maoistoj estas preta deklari respublikonper la parlamento. Iel ajn la reĝo devas foriri, multaj homoj kredastiel.