2007/05/13

Mia prelego pri Espernato en radio

Estis certe interea sperto por mi vendrede.Mi havis sancxon prelegi pri Espernato dum unu horo cxe loca radio-stacio! Estis tiel subite arangxita. Mi jam petis al multaj amikoj-jxurnalistoj ke donu al mi sancxon prelegi pri Espernato. Sed mi neniam sukcesis. Do venis al mi la sorto.
Estis la radio Maitri FM 99.4 kaj intervjuis min mia amiko Anup Singh Suwal. La programo estis per la Nevara lingvo kaj la tempo estis de 10.a nokte gxis 11.a nokte. Esis tre tauxga tempo por homoj cxar ili ne laboras kaj ripozas hejme.
Do mi komencis de historio de Espernato, kongresoj, gxia gxisdata movado, gxia utilo kaj uzo. Poste mi venis al la eko de Esperanto-movado en Nepalo. Mi ankaux montris riladon de Esperanton kun demokratio kaj lingvaj rajtoj. Kaj fine, mi donis etajn klarigojn kia lingvo gxi estas. Mi invitis ilin ke ili povas viziti al nia asocio se ili volas lerni. Mi ankaux donis retadreson de NEspA por ke ili rekte skbiru al gxi kaj arangxu tempon se ili vere volas lerni. Mi dankas al cxiuj kiu helpis min por prelegi.
Mi povis informi nur al Narendra pri mia prelego. Mi ne scias kiom da homoj vere auxkultis min.
Do, hieraux estis sabato. Kutime mi iris al Thamel, parolis pri divesaj aferoj en Nepali lingvo. Kaj revenis. Mi vidis kelke da novaj junuloj ankaux vensi al la oficejo.
Neniu scias pri Bharat. Ne venis Philip, kiu scias pri li.
Eble ni detale diskutos pri la aferoj venonta sabate.