2007/05/02

Felicxan 2551an Budho-tagon!

Estis la tago de plenlumo de Majo antaŭ 2551 jaroj, Sidhharto naskiĝis en la ĝardeno de Lumbani kaj li trovis la vojon al paco. Post tiom longa periodo, nun la filozofio de Buddho jam iĝis religio - de Sri Lanka, Mjanmaro, Lao, Vietnamo, Tailando, Ĉinio, Koreio kaj Japanio, krom europaj landoj. (Mi ne scias ĉu ankaŭ de Nepalo aŭ ne. Legu pli).
Mi deziras al vi ĉiuj pacon, feliĉon, toleremon kaj forgesemon okaze de la Budho-tago.
Jen ni celebras la tagon kun diversaj programoj en la tuta lando. Mi partoprenis al la plej ĉefa progarmo ĉe Anandakuti Templo de Sojambhu. Ni estas feliĉaj ke la Budho naskiĝis en Nepalo kaj ni sekvas lian vojon.
Kaj, ĉu nia registaro estas feliĉa? Mia respondo - ne. Kvankam la registaro antaŭ unu jaro deklaris ke Nepalo estas sekulara lando, ni ne povas vidi subtenon de registaro al la programo por celebri la Budho-tagon. Estis la ĉefa programo organizita de iu Buddhisma celebrado-komitato. Antaŭe la ĉefministro promesis partopreni en ĝi sed li mem ne venis kaj sendis nur malgrandan salutmesaĝon. Kaj la ministro Ram Chandra Paudel, la altklasa Hinduano, diris ke "vi, budhanoj" helpu al registaro por paco. Li ankaŭ diris ke Budho estas "avarato" (de Hindua dio) post masakro de Mahabharata okazis (laŭ la rakonto de Hinduismo). La Hndiuo de Nepalo neniam akceptas sendependan ekziston de Budhismo, ili ĉiam volas provi ke Budhismo estas nur malgranda parto de Hinduismo. Kiam ili tiel diras, ili sampteme forgesas la amaran historion ke Hinduoj jam tranĉmortigis milojn da Budhismo eble ĉirkaŭ la 5a jarcento en Nepalo. Kaj subpremo al Budhismo daŭris ĝis nun.
Jes, ambasadoroj de Japanio, Sri Lanko pli bone parolis pri Budhismo dum la programo.
Nun mi pensas ke mi devas skribi artikolon en Esperanto kiel kaj kiom Nepala budhismo deivis suferi pro la registara religio-politiko.

2 comments:

Unknown said...

Saluton, Razen. Mi scias, ke la oficiala apogado de la nepala registaro al la hinduismo -- kaj de la srilanka registaro al la budhismo -- kreas iom da problemoj por nia regiono. Mi estas inter tiuj baratanoj, kiuj tre deziras, ke Barato mem ne estu religie unuflanka respubliko, kaj kiu suferas dum la tempoj de la hinduismemaj registaroj. Tamen ghuste tiu kompreno de la nacioj, lau kiu la plimulto devus povi rigardi sian ordinaran vivon kiel la normalan vivon de la nacio, venis al ni de la okcidento. Kaj ni ankorau nesufiche modifis ghin por niaj bezonoj.

Persone, mi laboras por la pli bona kompreno inter la religioj. Mi estas kunfondinto -- kun la baratano Prabodh Parikh kaj la brito Michael McGhee -- de la Konvivio, interreligia (chefe filozofia) kunveno, kiu chiun duan au trian jaron, jen en Barato jen en Britio, renkontigas homojn el diversaj religiaj fonoj, kaj plenhome intershanghas ne nur la pensojn sed la vivrikoltojn. Ni semas, malgrandskale, sed la rikolto estas jam abunda. Mi devos foje rakonti al vi pri tiu sperto, kiu dauras jam du jardekojn.

Amike,

Probal

Anonymous said...

wow gold
wow gold
wow gold
wow gold
wow power leveling
wow power leveling
wow power leveling
World of Warcraft gold
power leveling
powerleveling
power leveling

power leveling
wow power leveling
wow power leveling
power leveling
power leveling
power leveling
powerleveling
powerleveling
powerleveling
powerleveling
powerleveling
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling

Rolex
rolex replica
replica rolex
Runescape Gold
RuneScape Money
Watches Rolex
Rolex Watches
rs gold
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling
World of Warcraft power leveling
gold wow
gold wow
cheap wow gold
cheap wow gold
World of Warcraft gold
World of Warcraft gold
World of Warcraft gold