2007/05/20

Estrara kunveno, denove

Same kiel cxiam, ne povis okazi estrara kunveno hieraux cxar venis nur malpli ol duono de la estraro. Estis mi, Narendra kaj Nabin Subedi kaj je al fino ankaux venis Nabin Shrestha. Philip kaj Navaraj estis gastoj. Ni almenaux skribis al nia protokolo-libro ke ni ne povis kunveni pro manko de estraroj.

Nun mi komprenas kia estas nia amata asocio - de kvin monatoj mi regardas - estas anoj kiuj neniam venis dum estraraj kunvenoj post elektigxo en Novembro. Bone, mi kredas ke komunikado inter estraranoj ja gravas kiam ni organizigxas. Kiel kaj kial oni kandidatigxas kiel estraro se ili ne volas esti cxe kunveno kaj proponi, diskuti aux kontribui al la asocio? Mi estas laca, mi frontas serion de malhelpo de 'gravaj esperantistoj'. Mi nur atendas la tagon kiam mi liberigxos...mi soifas denove nur esperantistigxi.

Mi parolis pri membro-karto, nombro de membroj, brosxuro pri Esperanto. Mi ankaux informis al la cxeestantoj ke Jakob volas helpi nin je eldono de vortaro kaj li ankaux volas igxi membro de NEspA. Poshraj venis kaj donis informon pri ebleco vojagxi al Azia Kongreso per trajno - estas malmultkosta sed ne facila.

Intertempe mi auxdis ke Bharat jam revenis al Katmando.

Nun mi devas ekpensi pri vizo-peto al Japanio, mia cxefo konsentis al mi doni unu-monatan ferion. Dankon al cxiuj. Sed dependas, cxu mi sukcesos akiri vizon aux ne.

No comments: