2007/05/27

Cxe Esperanto-oficejo

Ankaux hierauxa kunveno en Esperanto-oficejo estis simile seka. Estis mi, Narendra kaj Phili komence. Ni diskutis pri familiaj aferoj. Kaj venis Tulsi Charan venis, elbe post kvar jaroj. Mi hazarde trovis lian telefonnumeron antaux semajne kaj provis. Li promeis viziti al nia oficejo. Jen la promeso. Mi petis lin renovigi lian Esepranto-energion. Li diris ke li helpos okazigi Esperanto-prelegon en lia urbeto.

Philip ripetis ke mia blogo ofenidigis homojn. Sed li konfesis ke li mem ankoraux legis mian blogon... Estas tauxga dirajxo en Nepali lingvo "Oni ne devas sekvi la korvon se iu diras al vi ke viajn orelojn gxi forprenis."

Mi petis lin ke lia rolo povas estis grava se li volas malmultigi miskompreno inter asocianoj.

Poste venis Nawaraj kaj diris ke estis tiel planita ke junuloj havos prelegon. Sed ne venis ecx du junuloj. Mi scias, estos amaso en la oficejo kiam oni anoncas pri ebleco vojagxi eksterlande senpage. Tio jam estas nia kutimo. Kaj mi auxdis ke iu planas vojagxi al Vietnamio por partopreni al IJO, tre bone...Sed mi ne scias cxu iu jam invitis al la asocio aux tiu vojagxo ankaux estos egale sekreta.

Ni iris trinki teon malsupre kaj venis Navin Lal kaj Nara Bahadur. Mi petegis lin ke li helpu renovigi nian atestilon cxe registara oficejo. Jam pasis du jaroj ke ni ne povis fari.

De unu semajno, instruistoj okazigis strikon kaj pli ol 80,000 gelernantoj ne povas studi. Kian demokration ni invitis? Cxu ankoraux povas estis la pasxo de la regxo krei dauxran malpacon? Mi ne kredas tiel.