2007/03/28

Malamiko de mia blogo

Malamiko de mia blogo

March 28, 2007
Mia blogo estas nur mia – ne gravas ĉu iu legas ĝin, aprobas ĝin, aplaŭdas ĝin, malŝategas ĝin aŭ kritikas ĝin. Sed mi vidas ke iu persono ege ege malŝatas ĝin. Do, ĉu mi devas fermi ĝin? Mi revas eldoni libron kolektante informojn el mia blogo.

Mia blogo estas mia korbato, ĉu oni povas halti ĝin? Ĉi mi ĉesu respiri? Mi elmetas ĉion kion mi sentas. Mi volas diri kion mi pensas antaŭ ol iu demandas al mi kion mi vere pensas. Ĉu mi ankaŭ dorumu (kaj vekiĝu nur kiam venas ĉe ni eksterlandanoj?).

Strange, iu persono legas mian blogon kaj reagas ĉe nia Esperanto-asocio ke estas senutila, ofendiga, falsa ktp dum niaj kunvenoj. Li bone scias kio blogo estas (li diris tiel) sed li tute ne povas toleri ĝin. Li opinias ke prezidanto devas ne havi blogon. Dum pasintaj kvar monatoj, li faris nenion sed nur legas mian blogon (kiukaze mi danas lin), kaj diras al ĉiuj estraranoj ke mia blogo estas tertremo (preskaŭ). Li neniam povas vidi ion bonan en mia blogo kaj por li ĉiu vorto en mia blogo estas atako al li, liaj geamikoj kaj eĉ la Nepala Esperanto-asocio. Kion mi faru? Mi ne vidis duan personon kiu estas tiom vundita. Kiu kulpas – mia blogo or liaj okuloj? Tre bedaŭrinde, li mem ne volas krei lian propran blogon nek li povas komenti sub mia blogo tiom kolere, sed lia kolero pluvas dum la estrara kunveno kaj li ne permesas iun paroli.

Li ne povas zorgi pri leteroj, pri adresaroj, pri libroj, pri komputilo, pri renovigo de la atesto kaj pago de telefono al koncerna persono. Sed li povas kritiki mian blogon. Mi timas ke li iam iel kaptos mian pasvorton kaj detruaos mian labon de tri jaroj. Estas diversaj specoj da homoj – kelkaj homoj kredas pri liberaj disendoj de sentoj kaj kelkaj tute ne povas toleri malkaŝon kaj volas ke sekreto regu aŭ ili regu per sekreto. Mi ne scias kia mi estas sed mi kredas ke sekretoj kaj sekretaj aranĝoj nur malfaciligas homojn.
Psikologia problemo estas tia – la suferanto ne volas kredi ke li estas malsana. Li mem ne povas provi sin bona, eleganta, laboranta kaj elspezas lian energion kritikante aliulojn. Mi ne bone scias ĉu ankaŭ estas tia…bonvolu helpi min. Sed diru karaj, ĉu mi maldaŭrigu mian karan blogon?

2007/03/24

Mi nur reservas lokon

Mi nur reservas lokon tie cxi cxar mia blogo cxe razenopunktoblogpunktocom estas tre malrapida kaj mi eble volas sangxi al tiu cxi loko.

Razeno Manandhar el Nepalo
www.razeno.net